antaŭ mil lunoj
Originalo en la hispana
Ni vidis unu la alian nur unu fojon,belulino mia,kaj tiu rigardo sufiĉispor kompreni, ke ni jam konas unu la alianjam de mil lunoj
Mi rekonas tiun fajron de viaj okuloj,blindigan en la mallumoMi rekonas la mildan tuŝeton de via manomalavara, malfermita, teneraMi rekonas la pulsadon de via agitata brustosur mia brusto fiera
Jam tiel longe mi serĉis vin,belulino mia,por kundividi min kun vi!
Ĉu eble ankaŭ vi serĉis min?Ĉu vi ne rekonas la tuŝeton de mia manosur via ŝvita vango?Ĉu vi ne memoras la kareson de mia spirosur via buŝo?Ĉu vi ne memoras, belulino mia,nian amon?
Tiom da parencaj aferoj nin kunigas:ne simetrio, sed harmonio;ne kopio, sed komplemento
Ni konas unu la alian de mil jaroj,belulino mia, kaj mil fojojn antaŭĉi tiu vivo ni amis unu la alian;
Tial mia koro malfermiĝis al vi tiel rapide,kiel floro antaŭ la lumo de la suno
Tial via koro fordonis sin al misen heziti, kiel noktpapilio, kiu sin oferasen la fajro de la flamo
Ĉar nia amo,tiu, kiu nun renaskiĝasel la cindroj de la pasinteco,kunigis nin multfoje multe pli frue,trans ĉi tiu tempo kaj loko,en ĉi tiu sama brakumo…
Notoj
Esperantigis el la hispana la aŭtoro.
Esperantigis el la hispana la aŭtoro.
