En ĉi tiu paĝo mi prezentas kelkajn versojn, kiujn mi verkis laŭ modeloj de japana metriko, specife la haikuo kaj la katauta. Ili estis verkitaj en 2000 por Mónica.
Haikuo
1
En viaj harojmia mano kaptita.Ne lasu ĝin for.
2
Kial ĉi-noktesub la ĉielo mi pensaspli pri vi ol pri mi mem?
3
Mi saltis en malplenonkun fermitaj okulojpor kisi vin.
4
Pli foraj estasla foraj steloj,for de vi.
5
Hontigitade sia propra belecoestas la nokto.
6
Mi suferas la vundonde mia amo, kiu ne silentas,pro via silento.
7
Mia koro,la flamo brulas:vi estas incenso.
8
Sub la noktola frukto de via buŝoestis mia ĝuo.
9
Apud vi, belulino,mi nudigis la animon,same kiel la korpon.
Katauta
1
Mia blanka rozomalfermis siajn petalojnpor ke oni kisu ilin.
2
Kiel abismoestas via profunda silento.Mi vivos en la abismo.
3
Mi ankoraŭ sentasla timidan karesonde via mano sur mia haŭto.
4
Kiu dirus tion...vi desegnis gladiolojnper via lilia mano!
Kio estas haikuo, katauta?
En la japana poezio ekzistas certaj metrikaj formoj, kiuj havas difinitan nombron da silaboj (onji) kaj da linioj. Inter ili ni havas:
Haikuo: 5-7-5 (17 onji)
Katauta: 5-7-7 (19 onji)
Tanka: 5-7-5-7-7 (31 onji)
Sedoka: 5-7-7-5-7-7 (38 onji)
