Roberto Peres-Franko
Pri

Pri ĉi tiu retejo

Ĉi tiu retejo estis komencita en novembro de 1997, apenaŭ kvar jarojn post la naskiĝo de la TTT, kun la celo senpage disponigi al la publiko la opera omnia de Roberto Peres-Franko. Ni invitas vin rigardi la indekson de la verkoj, de kie vi povos atingi la tutan disponeblan materialon. La retejo estas en la hispana, la angla kaj Esperanto, kaj ĉiu verko montriĝas en la lingvo, en kiu ĝi ekzistas: kiam kategorio havas verkojn en alia lingvo, ĝia paĝo diras tion al vi kaj proponas al vi la ligilon.

Se vin interesas la rekomendo de la aŭtoro, komencu per la rakontoj Vivo kaj La entrudulino; la artikolo La morto de la tamburisto; kaj la serio de ses poemoj Sankta Semajno en La Villa. El la arta verkaro, ni invitas vin rigardi la guaŝon Vitralo N-ro 2 - Arao; la akvarelon Muŝbirdo #4 kaj la foton Rozo #3.

Vi povas uzi la ligilojn en la menuo, kiu aperas supre en ĉi tiu paĝo, por pli koni la aŭtoron kaj la filozofion de diskonigo de liaj verkoj. Vi povas ankaŭ serĉi iun terminon en la kompletaj verkoj. Ni invitas vin direkti viajn demandojn al la retpoŝta adreso: retadreso (ĉe) roberto.au.