Roberto Peres-Franko

Pri

La aŭtoro

Roberto Joaquín Pérez-Franco naskiĝis la 26-an de aprilo 1976 en Chitré, Panamo. Li kreskis en la apuda Heroica Villa de Los Santos, kiu nomumis lin Merita Filo en 1999. Lia ĉefa arta kontribuo estas en la literaturo, precipe en la novelo.

Verkisto ekde la adoleskaĝo, li publikigis kvin novelarojn inter 1993 kaj 2008, kiuj meritis diversajn distingojn, inkluzive de la Nacia Premio pri Novelo José María Sánchez en 2005. Vivo, la esperanta traduko de lia novelo Vida, estis elektita Infanlibro de la Jaro 2025 en la Belartaj Konkursoj de UEA. Li aperas en multaj antologioj kaj literaturaj revuoj, naciaj kaj internaciaj. Krom la novelo, li kultivas la verson kaj la kurtan eseon.

Li studis en la mezlernejo José Daniel Crespo, kiu poste kreis Legorondon portantan lian nomon. Li finis en 2001 la licencion pri elektromekanika inĝenierarto en la Teknologia Universitato de Panamo, kun la plej alta noto de sia klaso. Per stipendio Fulbright, li magistriĝis en 2004 en la prestiĝa Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT), kie li poste doktoriĝis en 2010, kaj kie li laboris kiel esploristo kaj docento ĝis 2017.

Multflanka kaj senripoza, li prezentis ideojn kaj laborojn en kampoj tiel diversaj kiel la simbola simulado de cirkvitoj, antaŭkolumbaj lunaj kalendaroj, kaj la folkloraj dancoj de Corpus Christi. Liaj pasioj inkluzivas la literaturon, la pentrarton, la muzikon, la ŝakon, la kajakadon kaj Esperanton. Post dek du jaroj en Bostono, li translokiĝis al Melburno, Aŭstralio, en 2017, kie li vivas kun sia edzino Mónica kaj sia filo Eddie.

Roberto Peres-Franko
Roberto Peres-Franko
Roberto Peres-Franko

La vivresumo ekzistas en la angla.