Roberto Peres-Franko
Longversa poemo

Sankta Vendredo

poemo

Originalo en la hispana

al mia patrino

Jam estas frumateno, kaj plu la procesio ne finiĝis.La plena luno donas, en trista ĉielo, brilon cindrecan.Antaŭe l' paŝtisto iras, malantaŭe marŝas la pentantoj.Kelkaj ne plu eltenas: ili iras hejmen, jam elĉerpitaj.La plej fidelaj restas, post la kadavro pala de la Kristo.

Ŝultrante la portilon iras, almenaŭ, tridek viroj. Iu knabomarŝas kun sia patro, ne komprenante, ke jen lia destino;ke venos la tago, kiam —transformita en junulon—li petegos porti la trunkojn de la tombo, elaĉetitapere de la doloro, de l' pezo kaj de l' ŝtonoj de la vojo.

La procesio, krucpaŝe,1 antaŭeniras lante. Kun kandeloj,kaj kun unu preĝo, ripetata sur la lipoj pentemaj,iras la samaj piulinoj, kiuj en la tombo aranĝis la liliojn,kaj en la kesto de lumo metis kun tenero la grave vunditon.Aŭdas mi l' kanton funebran, spirale leviĝantan al senfino.

En kristala amforo, la korp' de l' Mesio iras sternita.Mi rigardas lin kun timo; kontemplas liajn vundojn tra la vitro.Vundante lian haŭton, dornoj kronas al li la martirecon.Alifoje lin mi vidis, kaj tamen mi plu restas surprizita:mi plu ne scias, kial, tiel profunde konsternas lia torturo!

La portilo alvenas, fine. Ĉe la pordoj de l' templo ĝi ekdormis.En la floro el krepo, pendigita tiun posttagmezon, estas kaptitajgrapoloj de plumerioj, kolomboj kaj brilo blankeca.Ĝi tremas svingiĝante: malfermas fine la burĝonon, ĉe l' suspirode l' ŝafaro admiranta la pluveton de floroj, surprizita.

Flirtado efemera de floretoj kaj neĝblankaj plumaroj!La tombo vekiĝas, kaj trapasas la pordegon fierpaŝe.Mi revenas hejmen, je l' man' de mia patrino, duondorma.Morgaŭ mi revenos por vidi, kiel la brizo lulas ŝvebela floron el krepo, kaj la kolombojn tristajn en la nesto.

Notoj

  1. la procesio paŝas tri paŝojn antaŭen, unu malantaŭen, unu maldekstren kaj unu dekstren, desegnante krucon. ↩

Esperantigis el la hispana la aŭtoro.

Esperantigis el la hispana la aŭtoro.

Aperas enEsenca antologio (2026)