Paska Dimanĉo
poemo
Originalo en la hispana
al patro Mingo
Preskaŭ je noktomezo ni alvenis, ŝajnas, ke jam ne restas sidlokoj.Sur ŝultroj de mia patro mi portiĝas, kiel iris la bona Jesu' sur azeno.Ni trairas l' pasejon plenŝtopitan, sed la homamas' malhelpas moviĝon.Apud la malnova pordo ni restas, sub l' arko kalka kaj la firmamento.Malantaŭ mi troviĝas ĉielo stelplena; antaŭe, hararoj, nigraj vualoj.
La ŝtono de la groto deruliĝis! Kun korpo disŝirita kaj vizaĝ' sendifekta,vestita en lumo, la brako levita en gesto elaĉeta, la Nazaretanoemerĝas el sia tombo, pravigita. Profundaj suspiroj flugas tra l' templo.Ĝojaj, vidinte la Releviĝinton, malpli timante la kison de l' morto,foriras la maljunuloj lacaj, postlasante —velkan— la ripozaltaron.
Aliaj hejme atendas, razitaj, por iri al balo, kiam venos l' momento.La agnostika minutmontril' indikis, montrante la dek-duan, la grandan mirindaĵon:la Sankta Sabato jam ne estas sabato kaj en la dancejo komenciĝas la festoj.Junuloj galantaj, parfumitaj, invitas la damojn al bolero.Aŭdiĝas, resonante sur la tegmentoj, la raketoj, kiuj brulas malproksime.
Kiam venas la mateno, tre frue, la korto de mia dom' invitas ludi:oni kaŝas ĉokoladojn sub la arbo, kaj sekvata de gepatroj kaj geavoj,la nepa kurantaro serĉadas de l' flora Pasko la premion dolĉan.La jaroj ne pardonas, kaj l' pasinteco forportas ĉi momentojn tiel perfektajn!Restas nur memoroj, konservitaj en la sukceno nostalgia de l' tempo.
Dimanĉo! La semajno finiĝis kun la releviĝo de l' Galileano.Plia jaro de mia viv' forvaporiĝis en la profundaj ĉambroj de la tempo.Pro amo kaj respekto mi observis la ritojn de miaj prapatroj kaj mia hejmloko.Alian filozofion mi kultivis: en la malplena tombo estas mia kredo.Sed la tradicion mi konservis, kaj en la brust' protektas mi la senton.
Notoj
Esperantigis el la hispana la aŭtoro.
Esperantigis el la hispana la aŭtoro.
