Roberto Peres-Franko
Longversa poemo

Sankta Ĵaŭdo

poemo

Originalo en la hispana

al mia patro

Mi marŝas kun mia patro, tra l' mallarĝaj stratoj de mia urbeto,kun troto de infano, en la procesio nomata «de l' silento».Procesio de la viroj, post la Kristo el purpuro kaj el gipso.Migrado de nostalgio, kvazaŭ pilgrimado al la ekzilo.Neniu diras vorton: meditas ili, marŝante, pri l' turmento.

Distingas mi tiom da vizaĝoj: de l' ŝuisto humila, la nobla Yeyo,de l' lerneja instruisto, de l' kuracisto, de l' pastro, kaj de l' avo,kiu marŝas ŝancele, memorante la marŝojn de aliaj tempoj.Mieno de mia patro, kun stoika esprim' de profunda funebro!La mornaj rigardoj premas en mia brust' ion nekonatan.

Aŭdas mi l' roman tamburon, ĉe la fronto de l' vico: ĝi avertadasper proklamo milita, pri l' destino terura de ĉi kondamnito.«Kial oni tiel kondukas —demandas mi al mia patro— Jesuon kaptitan?»Li petas min silenti, per gest' mallonga, firma, sed tenera.Neniu scias la kialon, sed ilin venigis ĉi tien malkvieto…

Ĉu eble ĉar mi pekis? Ĉu ĉar mi estis malbona lerneje?Ĉu eble la Elaĉetinto devas per propra karno pagi l' prezon?Koko krias, fore! Mi sentas min perfidul', kiel Sankta Petro,ke mi malkonfesis Lin. Pleniĝas la kor' per malbona suspekto,kvazaŭ mi ne scius, ke li releviĝos post sia morto.

La procesio longas, kaj iafoje, laca, mi distriĝasaŭskultante la paŝojn, nombrante la stelojn en la ĉielo.La Kristo iras antaŭe, kun trajtoj agoniaj en mien' rigida.Ĉar mi iras malantaŭe, mi forgesas l' doloron kaj kontentaspri marŝado kun paĉjo, tra la stratetoj tristaj de ĉi tero.

Alvenas la procesio, fine, ĝis la fasado de la templo.La Sinjor' pluiras rekte, tra l' navo centra, irante malrapide.Mia patrino nin salutas; rigardis ŝi, kun mia fratino, de fore.Mia patro ree ridas, min invitas gustumi ian refreŝigaĵon.Mi memoras Jesuon, ligitan kaj skurĝitan, kaj ektremas…

Notoj

Esperantigis el la hispana la aŭtoro.

Esperantigis el la hispana la aŭtoro.

Aperas enEsenca antologio (2026)