La Renkontiĝo
poemo
Originalo en la hispana
al mia fratino Eka
Sur seĝo larĝa, el vimeno kaj ligno,en duonlumo trista kaj solena de l' trotuaro,kvieta, meditema, inter nepoj l' avinola Renkontiĝon de l' Kristo kun la Virgulin' atendas.
La portilo de Jesuo, kronita per kandeloj,el la longa strato aperas la unua.Dek kvar junuloj sur la ŝultroj ĝin portas;knabetoj pli malgrandaj ĝin rigardas post kradoj.
La portilo de Maria, en puntoj envolvita,unu minuton poste alvenas de dekstre.Kiel blanka rozo, kun interna lumo,la patrino brilegas sub la plena luno.
La Kristo, paŝon post paŝo, kvazaŭ irante palpe,luliĝante sur portilo al la patrino proksimiĝas.La Virgulin' lin akceptas, kaj la larmo eternakisas la porcelanon de la vango tenera.
En ĉi nia stratangulo la du grupoj renkontiĝas.Volis la tradicio aŭ la hazard', ke tiel estu.Angulo simpla kaj velka, ĉi-nokte vi estas bela!Angulo de mia infanaĝo, de paradizludado.
Pasis multaj jaroj, kaj mi forlasis mian teron.La patrino de mia patro, mia sankta avino, mortis.La angulo, nia angulo, havas fasadon novan.Ŝajnus ĝi esti alia, ne memoranta hieraŭon.
Sed en Sankta Semajno, sub la plena luno,la nokton de l' Renkontiĝo, mia gento en ĝi atendas,ke la trista Virgulino, en puntoj envolvita,renkontu la Kriston, kronitan per kandeloj.
Notoj
Esperantigis el la hispana la aŭtoro.
Esperantigis el la hispana la aŭtoro.
