Palma Dimanĉo
poemo
Originalo en la hispana
al mia avinjo Elvira
Ni iras tra la paŝtejoj, ĉiuj kune marŝante.Mia patro portas maĉeton; mia fratino, larĝajn sitelojn.Mi, estante la plej eta, nenion portas en manoj.La mateno ankoraŭ freŝas. Mi aŭdas «bimbín», kantantan…1«Kio okazas? Kial ni eliras?» «Venu, jen palmodimanĉ'».
Mia patrino —sub la ombro de sia «pintao» ĉapelo—2de l' grupo, kiel matriarko, marŝas antaŭe, serĉantegrapolojn da plumerioj kun senmakula petalo:sulfura koro en la centro, kvin petaloj broditajper talko, kontraŭ la bluo de l' ĉielo profunda en seka sezono3.
Sovaĝajn florojn de l' vepro (multegajn!) ni rikoltadas:blankajn, oranĝajn kaj ruĝajn, flavajn kaj rozkolorajn.Malsekaj de freŝa akvo, la kuvon plenigadasjasmenoj kaj bugenviloj, akacioj en grandaj grapoloj;la floroj, tute kune, la verdaj folioj flanke.
En la ombro —jam endome— laŭ koloro ni ilin disigas.Ni ilin aspergas el fonto, kaj lasas ilin iomtempe.Posttagmeze, ĉe Avino, ĉiuj vestitaj blanke,ni akvumos, falsa pluvo, sur la strato bonan pecon.Kaj ni restos trankvilaj, silentaj, atendante…
Kiam ni aŭdos la sonorilon de l' procesio turniĝantaĉe l' angulo de l' alia bloko, ni disŝutos mantelonel folioj verdaj kaj floroj por ke l' Sinjoro ilin surpaŝu.La akaciojn, kiuj multas, ni metas laŭ la flankoj;en mezo la plumeriojn, kiuj elstaras pro helo.
Rajdanta sur azeno iras Jesuo Kristo rajde.Li balanciĝas sur la selo, vestita ore kaj viole.Ombras lin la eminentuloj, serioze portante l' baldakenon;oldulinoj, kun palmoj enmane, kantas himnon aŭ psalmon;kaj granda svarmo da infanoj sternas antaŭ li ĉifonojn.
Kiam la amaso da piuloj en procesio pasis,mi sorisas pro la steletoj, kiujn portas l' azeno flanke.Mi elektas plumerion, de neniu surpaŝitan,por doni ĝin al mia avino: ŝi konservos ĝin zorgeme,inter folioj de l' Biblio, apud sanktuleto kaj rozario.
Notoj
- bimbín: eta sovaĝa kantobirdo el la genro Euphonia. ↩
- pintao: panama ĉapelo kun larĝa rando, farita el fajna seka pajlo, kun nigraj plektitaj desegnoj; hispane sombrero pintado aŭ pintao. ↩
- La hispana originalo diras verano (somero), kio en Panamo signifas la sekan sezonon, de decembro ĝis aprilo. ↩
Esperantigis el la hispana la aŭtoro.
Esperantigis el la hispana la aŭtoro.
