Roberto Peres-Franko
Longversa poemo

Vigilo ĉe Jesuo

poemo

Originalo en la hispana

al patro Conde

Vigilo ĉe Jesuo sur placeto, apud la statuo de Rufina Alfaro…En tendo el stangoj kaj el palmfolioj, troviĝas la Nazaretano meditante.

Diras la Biblio, ke la nokton tristan pasigis la sankta Ŝafid' agoniante,parolante kun sia Patro, petas fortojn, sciante sin por ni krucumota.Tiun nokton angoran li vigilis sola, neglekto, kiun ni ne pardonas al ni.Ni elpagas ĉi kulpon per tio, ke ni vigilas ĉe li, vestas lin per purpuro kaj per oro,ĉirkaŭas lin per adorantoj kaj kandeloj, per floroj kaj per juveloj kronas lin.

Ni vigilas ĉe vi, Sinjoro, kaj faras kion ni ne faris antaŭ du mil jaroj:atendi kun okuloj vaste malfermitaj, ke la Filo de homo estu transdonitaal la ribela pasio de la amasoj, kiuj volis soldatigi la sanktulon,por rompi la katenojn per la forto, juda krio kontraŭ la roma klariono,ne komprenante, ke la Ĉiela Regno transpasas la patriojn de la homoj.

Mi rigardas vian figuron gravmienan, kaj pensas, ĉu la gipso eble kaptisla esprimon anksian, kiu en l' ĝardeno sur via vizaĝo estus desegnita,kiam vi vidis, ke ĉiuj dormas, kaj la sola vidinto de l' preĝo estas la luno.Poste rigardas mi l' infanojn de mia gento, vestitajn hodiaŭ pure en ĉi laŭbo,prenantajn citronherban teon, panon kun fromaĝo, sidantajn sur tapiŝo, ludetantajn.

Ĉu ĉi infanetoj eble komprenis la mesaĝon de lumo, kiun donacisla profeto de paco el Galileo, kun infana koro kaj sanktula voĉo?Ĉu scias la grizaj oldulinoj, la piulinoj, dum ili nombras la bidojn de l' rozario,ke estas novaĵo de amo, ne de timo, tiu, kiun al ni portis la majstro soleca,ke la morto ne estas fino de la vivo, kaj ke lia ordono estas nur amo inter ni?

Mi aŭdas inter la murmuro de la preĝoj la ploron de la fora sonorilturo,sonoriloj liberecaj —vivo kaj morto—, sonoriloj de l' templo San Atanasio!Per voĉo metala vokas ili l' popolon vigili kun Jesuo, fidele apud lien la laŭbo el stangoj kaj palmfolioj, ŝafaro pentanta, kunvenigita.Vigilo ĉe Jesuo, Sankta Semajno! Memoroj de l' infanaĝo, de l' pasinteco…

Notoj

Esperantigis el la hispana la aŭtoro.

Esperantigis el la hispana la aŭtoro.

Aperas enEsenca antologio (2026)