Vestiĝo
Originalo en la hispana
«Kiel ostroj, mi sentas min ĉiam
Richard Howard
iomete senmorta»
Sur la splendida roko, kie ondojdisverŝas la blankon de sia ŝaŭmo,kun tenaca kutar', firma koao,1abundon da ostroj maturiĝantajkampuloj rikoltas. Kiam aperasel la kestet' perlamota, tenere,la molusko, la mano tuj ĝin ĵetas,vundeblan, nudan, en la kalabason.
Sentante sin mortema, deprimita,unu ostro sian sorton aŭguras:en seviĉo vulgara, aŭ fritita2en ardanta pato, ĝis en la triponalveni maĉita, kaj digestiĝi,kaj poste, kapantaŭe en latrinon.«Ve, efemera mi!», pensas la bestet',macerita en mar' de malfeliĉo.
Najbara ostro, kiu ĝin komprenas,malsame pensas. Ankaŭ ĝi suferas,sed la saman doloron de l' animoĝi volvas en perlamot', kaj poluras,ĝis miniaturmondon ĝi enfermosen sfera perlo, intuicianteke eternas la larm', kiun ĝi verŝas,heredaĵ', kiu la tempon travivas.
Sub la eĝ' de l' koao senindulga,moluskoj estas pred'. Ambaŭ vojaĝasel la humila kalabas', ĝis fajnarestoraci': oni panumas ilin.De l' du, nur de unu vestiĝ' fidelade ĝia kurta viv' al ni parolas:la perlo nun estas riĉa pendaĵode l' kolier' ornamanta poĝerojn.3
Notoj
- kutaro: kampula sandalo el ledo, ĝenerale malmola, farita laŭmezure kaj teksita rekte sur la piedo. — koao: panama ilo kun longa ligna tenilo kaj mallarĝa fera klingo, ĉefe por fosi truojn, sed uzata ankaŭ por deŝiri ostrojn de la roko. ↩
- seviĉo: plado el kruda fiŝaĵo aŭ mariskoj, marinitaj en citrona aŭ limea suko kun salo; hispane cebiche. ↩
- poĝero: la nacia vesto de la panama virino, el bluzo kaj larĝa jupo, fajne broditaj; hispane pollera. Ĝi ekzistas en pluraj variaĵoj, el kiuj iuj, kiel la festa poĝero, estas portataj kun riĉa kaj varia kompleto da juveloj. ↩
Esperantigis el la hispana la aŭtoro.
Esperantigis el la hispana la aŭtoro.
