Versoj pri la morto de mia patro
poemoj
Originalo en la angla
“Ne estas forgeso —krom sole en la Morto!”
Charlotte Smith
Do ĉi tiel estas kiel ĝi okazas, ĉu ne?La horloĝo daŭre tiktakas, dum liiom post iom aliformiĝas en memoron,la subita penso — facile ekigitade mil etaj aferoj —pri iu, kiun mi konis,sekvita de mallonga tremokaj longa postgusto de soleco
Li nun fariĝas la rezignaciode malfermita amo, kiu havasneniun ajn plu konsekvencojn,vizaĝo sorisanta el la sunajimagoj de pli feliĉaj tagoj
Mi ne kapitulacas al lia morto,mi nur rezignis malakcepti ĝin,nur ĉesis batali kontraŭ la ideo,ke li forpasis kaj lia kadavroputras nun ene de skatoloen truo du mil mejlojn for,dum mi ankoraŭ sentas lian brakumonkaj aŭdas lian voĉon en mia kapo
Marto 2013
Vivu anstataŭe per miKial mi zorgus? Mi estaskio mi estas ĉiuokaze, kion mi deziraskaj nenio, kion vi faras, povasŝanĝi tion, eĉ ne morti.
Vivu en mi. Daŭru! Restukiel vundo, duonforgesitamemoro, la mava postgustode via morto dolĉigitaper la graco de jarojde intence silenta amo.
Restu en mi, patro.Kiu eĉ zorgaspri kia nostalgio plagasmiajn sendormajn noktojn, sentante vian mankon,ne ellasante vian voĉonpro timo, ke vi denove mortos,se mi tion faras, ĉu vi komprenas?
Ĉar eble mi estas ĉio, kio restasde vi en ĉi tiu ĉiamverdamerdejo, kaj mi estasmi memeĉ se vi estas en mi,kaj mi estas mia propra persono,kvankam vi volis pensi, ke mi estas de vi.
Vivu anstataŭe per mi, patro,ĉar vi ne plu estaspli ol mia doloranta korokaj mia rompita, brulanta menso.
Marto 2014
Ankaŭ mi mortos, patro, kiel vi.Ni ne estos kune.Ni ne estos.Sed ni estis kune,kaj mi estas.
Mi parolas al nenio.
Marto 2015
Notoj
Esperantigis el la angla la aŭtoro.
