Roberto Peres-Franko
Poemo

Vi

taglibro en poemoj

Originalo en la angla

Delogo

Vi estas tiel bela,ke estus maldece ne rigardi,hipokrite

Forturni miajn okulojnde via korpoestus blasfemo,peko de aroganteco

Kiu mi estas, por rifuzila gloron de Diokaj malakcepti lian faritaĵon?

Mi estas nur deca,pia viro.Venu al mi…

Junio 2007


Seksumado por koncipo

Jen kiel mi amas vin:mia plugilo vundas la teronper semo

Ni invitas Dion veni ĉi tienankoraŭ unu fojonpor ludi vivon kun ni

Ĉi-nokte,mia amo,mi denove edziĝas al vi

Junio 2007


Printempo

Ni pensas, ke estas tempo.Estas tempo

Ni elprovis la unuiĝonkaj ni estas unu

Vi povas veni nun

Julio 2007


Koncipo

La flamo en mia brustoreekbrulis

Mia vivo, mia ĝojo,nun mi sentas vin

La unuan fojonmi pensas pri vikiel palpebla

Ĉi tiu mondo nianun estos via

La flamo estas ĉi tie,spirantemian plej profundan aeron

Oktobro 2007


La novaĵo

Hodiaŭ mi mortaskaj mi naskiĝasdenove

Hodiaŭ mi ne estas viro,sed mil,tuta tribo da virojkaj iliaj sopiroj

La memoro pri la falintoj,la brulantaj esperoj de la vivantoj,mallumo kaj lumo

Vivoestas tio, kio mi denove estas,la unuan fojon

Oktobro 2007


Sonogramo

Koro…Koro batanta…Koro batanta en via brusto

Via brusto,je la grandeco de lentoVia koro,je la grandeco de grajno

Via animo,trapenetranta mian konscionMi konscias pri vi nun,mia kara,mi konscias…

Oktobro 2007


Tuŝo

Mi scivolas, ĉu vi sentas minkiam mi tuŝas la ventron de via patrino

Mi scivolas, ĉu vi sentas minkiam mi sentas vin…

Mi scivolas, ĉu vi dormaskaj ĉu, dormante, vi sonĝas

ke ni estas kune,ke vi estas kun ni,ĉi tie kaj nun,sonĝante…

Decembro 2007


Lulkanto

Vi estis ovo,spermer' vi estis,vi estis sola ĉelo

kaj dividiĝisen du, en kvar,sed for de nia vido

Vi estis punkto,grapol' vi estis,fiŝet' en mola ŝelo

Vi grandis kielfazeoleto,limeo kaj sekpruno

Mi ĵus eksciisel dika libro:vi grandas kiel piro

kun etaj fingrojkaj piedfingroj…(sed granda en la koro!)

Decembro 2007


Epifanio

Piedbatetotra la ventro de via patrinoalportis al mirevelacion

Saĝuloj verdiktis,ke nur tio, kio estas konata,povas esti amata

Sed certeili eraras

Ĉar mi ankoraŭ ne konas vin,mia kara,kaj mi jam amas vin

Februaro 2008


Ekvinokso

Tra mia fenestro mi vidasla ombron de ĉi tiu turoprojekciitan sur la verda kampo sube.

Ĝi montras al la Kupolo,templo de mia dio de scio,signalante, ke la ekvinokso alvenis:la suno tranĉas la tagon en du duonojn.

Kiam ĝi estos rampintaĝis la plej norda rando,la tempo de la plej longa tagoestos veninta.

Kaj kun la solstico,kune kun la somero,vi naskiĝos.

MIT, Marto 2008


Profetaĵo

Iun tagon, mia amo,se Dio benos vin per vivosufiĉe longa por vekiĝial ĉi tiu realo nia,vi komencos pripensidemandon, kiu kreskosen vi: kiu mi estas?kial mi estas ĉi tie?de kie mi venas?

Mi, kiu sentis vian korponantaŭ ol vi vidos la mondon,ankaŭ pensas pri tio,ne morgaŭ, sed hodiaŭ,dum via patrino iradas tra la domokun tiu enorma ventrokiu, laŭ Simon Magus,similas al la ĉielo kaj la tero.

Mi pensas pri tio, dum vi—dormanta en tiu dolĉa mistero,kiu estas la vivo en la utero—piedbatas kaj moviĝas sub ŝia haŭto.Mi povas senti viajn piedetojnpuŝi eksteren, furioze,por fari pli da spaco por via voloaŭ por atingi nin kaj flustri,ke vi estas preskaŭ preta,

por sciigi al ni, ke via varma nestofariĝis tro malgranda por via nova korpokaj ke via animo estas pretaesti elpelita el Paradizo,por spiri kaj pensi,ĝoji kaj suferi,por ami kaj timi,kaj serĉi la veron,la respondon al dubojkaj banalaj kaj eternaj.

Vi pensos iun tagonpri tempo kaj spaco,realo kaj iluzio;tamen vi ne memorostion, kies atestanto mi estis hodiaŭ:vian profundan, dolĉan dormon en Edeno,kaj la unuajn signojn de via vekiĝo,la komencon de ĉiuj aferoj.

Majo 2008


Flamo

Longe mi baraktis por vortigila spiriton de ĉi tiu flamo, kiu konsumas minnun, kiam vi venis…

ĉi tiun doloron, ĉi tiun ĝojon, kaj ĉi tiun esperon

Mi rezignas, ĉar ĝi superas min

Tiom mi diros:Iun tagon vi sciu,kiom mi amas vinIun tagon vi amuiun tiom multe

Novembro 2008

Notoj

Esperantigis el la angla la aŭtoro.

Aperas enEsenca antologio (2026)