ĵaluzo
Originalo en la hispana
Estas besto dormantainterne de mi
Sub mia haŭto vivas la besto,spirante mian aeron,kaj gvatante vin per miaj okulojen silento…
Ve al tiu,kiu alproksimiĝos al vi!
Ĉar la besto vekiĝas,ekmoviĝas, furioziĝas,kaj ekposedas min,dezirante disŝiriper siaj ungegoj la aŭdaculon…
Besto dormasen la varmeto de mia brusto
Tiu besto havas mian koron,tiu besto havas mian sangon,tiu besto mortigus por vi
Kaj vi, belulino mia,inkandeska amazono,tentas la beston,mezurante ĝian akrecon,kaj ekscitante ĝian furiozon,kiel ludilon de viaj kapricoj
Ne defiu la beston,dolĉa amatino mia,ne provoku ĝian koleronnek veku ĝian instinkton…
ĝi povas mortigi nin ambaŭ,en sia faŭko de fajro!
Notoj
Esperantigis el la hispana la aŭtoro.
Esperantigis el la hispana la aŭtoro.
