viaj mamoj
Originalo en la hispana
Viaj mamoj, belulino,estas kiel montoj ĝemelaj,kiuj leviĝas apud la ebenaĵode via ventro,
Viaj mamoj, belulino,estas kiel panoj varmetaj kaj fekundajkneditaj de miaj manojde poeto
Estas viaj mamoj, belulino mia,freŝaj fontoj de akvo purapretaj kvietigi mian soifon,dolĉaj abelaj ĉelarojsuperfluantaj de mielo por mia buŝo,vastegaj pintoj de fajro,kie miaj sopiroj floras
Du burĝonoj de rozo,kiuj ĝermis sur neĝo,estas viaj mamoj
Kaj ili estas —samtempe—manao neelĉerpebla kaj koturnoj timigitajen la dezerto de mia soleco,kaj la sukoplenaj vinberojde la promesita lando
Notoj
Esperantigis el la hispana la aŭtoro.
