Premio Infanlibro de la Jaro
Mia libro "Vivo" hodiaŭ gajnis la premion de Infanlibro de la Jaro en la Beletra Konkurso de la Universala Esperanto-Asocio.
Mi volas danki al UEA, al la organizantoj de la Beletra Konkurso, kaj al la juĝ-komisianoj.
Mi dankas ankaŭ al Monica Mora kaj ŝia teamo en Perezoso Editores, kiu unue eldonis la libron en la originala hispana, kaj al Margarita Cubino, kiu ilustris ĝin per belega arto. Mi dankas al ili, ke ili permesis al mi traduki kaj reeldoni ĝin en Esperanto kaj aliaj lingvoj.
Mi elkore dankas al Norberto Diaz Guevara, kiu tradukis la novelon al Esperanto, kaj al Jorge Rafael Nogueras, Erin Piateski kaj István Ertl, kiuj reviziis la tradukon.
Fine, mi dankas al mia edzino Mónica, pro ŝia amo, pacienco kaj subteno al miaj kiĥotaj ideoj. Mi dediĉas la premion al ŝi kaj al mia patro, Tito, jam forpasinta, kiu ankaŭ ĉiam subtenis min.
