La tago de la muŝoj
Originalo en la hispana
al García Márquez
“Mi aŭdis muŝon zumi — kiam mi mortis”
Emily Dickinson
Post kiam la tria muŝo falis en lian kafotason, Ceferino decidis fine rompi la silenton.
— La muŝoj estas jam netolereblaj en tiu ĉi domo.
Kvankam li parolis en la sama akra tono, kiun li uzadis dum jaroj, ŝajnis al li rimarki ion novan en sia propra voĉo. La muŝa triopo daŭre turnadis sin sur la spiralo el ŝaŭmo, batante per siaj nigraj kruretoj kvazaŭ en eta funebra baleto. Ceferino reekzamenis en sia kapo la sonon de siaj vortoj. Dum monatoj li ne parolis, ekde la lasta kverelo kun sia edzino. Eble la manko de ekzercado atrofiis liajn voĉkordojn.
Licha plu restis indiferenta, matenmanĝante antaŭ li sen atenti lin. Eĉ ne la plej eta ŝanĝo sur ŝia ĝenita esprimo atestis, ke ŝi aŭdis la diron. “Eble surdiĝis la maljunulino”, pensis la edzo rigardante ŝin per minacaj okuloj. Ŝi deŝiris peceton de rostita pano, frotis ĝin sur la flavaĵo de fritita ovo kaj metis ĝin en la buŝon. Ŝi plurfoje maĉadis ĉiun mordaĵon, rigardante la surmuran pendolhorloĝon kaj ignorante la edzon, kiel ŝi faradis de longa tempo.
Ceferino kontrolis la varmbotelon por kafo: ĝi estis malplena. Do li prenis la forkon, per kiu lia edzino metis la ovon sur sian teleron, purigis ĝin per buŝtuko kaj forigis unu post la alia la tri muŝojn el sia taso. Tio estis lia matenmanĝo: taso da laktokafo. Lia edzino preparis por si, kiel en ĉiu tago, frititan ovon, plurajn striojn da fumaĵita lardo, du rostpanojn kaj kelkajn tranĉaĵojn da freŝa fromaĝo. Sed li disponis nur kafon, kaj ĝis la tagmezo li manĝis nenion. Tiel malfeliĉa, li pensis, estas lia vivo.
Licha vidis sian edzon meti la malsekajn muŝojn sur la tablotukon. Neniom pli malfacilus por li meti ilin sur la buŝtukon apud sia telero. Aŭ sur la subtason. Aŭ en la rubujon. Sed ne. Ŝi vidis lin meti la forkon malpuran je muŝoj sur ŝian teleron. La baza ĝentileco postulus, ke puran forkon serĉu li, ŝi pensis, aŭ ke almenaŭ li purigu tiun ĉi antaŭ ol redoni ĝin al ŝi. Sed ne. Tie restis la muŝmalpura forko, de kiu gutis malpura likvaĵo apud ŝian lardon.
La virino rigardis lin el okulangulo kaj ĝuis lian naŭzitan esprimon, dum li englutis la malpuran kafon. Ĉi-matene ŝi emis friti ovon kaj prepari rostpanojn por li, kiel oferon por paco, kaj lasi ĉion sur telero apud la kafo, por ke la afero klariĝu per si mem. Sed ŝi rezistis la tenton, ĉar ŝi sentis, ke li ne meritis tion, interalie ĉar li ne salutis ŝin alveninte en la kuirejon. Jes, jam de kelkaj monatoj ili ne interparolis, sed tio ne estis ekskuzo. Same ŝi, kompreneble, ne salutis lin. Sed la kverelon kaŭzis li, kaj li devis do la unua konstrui ponton. Ŝi denove sentis la tenton cedi, kiam Ceferino plendis pri la muŝoj en la kafo. Sed estis ia severeco en lia voĉo, kaj tio igis Lichan konsideri la diron riproĉo, kaj pro tio ŝi decidis daŭre puni lin per silento.
Jam neniu el ili memoris, de kiam kaj kial ili ne plu parolis inter si. Ceferino havis en la memoro svagan impreson pri kolerkrizo rilata al la najbarino, kaj pri kunrulita gazeto, kiu venis flugante de la lulseĝo ĝis lia kapo. Licha, kiu en la unuaj jaroj detale listigis la kvanton de ofendoj ricevitaj, ŝanĝis la hobion, kiam la infanoj geedziĝis kaj foriris lasante ilin solaj en eta privata infero, kaj nun ŝi dediĉis la malmultan memoron, kiun la jaroj restigis al ŝi, al lernado pri nodoj de makramo. En tiu mateno, kolektante fortojn por venki la tenton prepari matenmanĝon por la edzo, ŝi klopodis memori la epizodon, sed ŝi ne sukcesis. Ĝi estis nedistingebla bido en la rozario de iliaj kvereloj.
Sidante en la salono, sen diri eĉ unu vorton, ili pasigis la matenon: la maljunulino en la lulseĝo, nodante ion por nepo, la maljunulo sur la sofo, legante gazeton de pasinta tago. La muŝoj promenis inter ili, kaj paŝadis sur iliaj vizaĝoj, sed ambaŭ ignoris ilin. Kiam la bruoj de la stomako atentigis Ceferinon pri la alproksimiĝo de la tagmezo, kaj ĉar li ne vidis movojn ĉe la fornelo, li levis la brovojn kaj ĵetis rigardon al sia edzino. Licha sentis la rigardon fali sur ŝian nukon (ĉar ŝi sidis kun la dorso al la edzo) kaj ŝajnigis ne rimarki ĝin. La maljunulo insiste plu rigardis, ĝis ŝiaj haroj stariĝis pro kolero. Trankvile, ŝi finfaris la nodojn de la makramo, metis la fadenojn en la korbon kaj ekstaris de la lulseĝo. Ŝi prenis sardinskatolon el la provizejo kaj metis panojn en la rostilon. Ŝi malfermis la skatolon kaj metis ĉion sur teleron.
Kiam la edzino denove eksidis por nodi, Ceferino komprenis, ke tio estas la sola nutraĵo en la domo por tagmanĝo. La kvalito kaj kvanto de la manĝoj iom post iom malboniĝis de jaroj, sed ili draste falis post la lasta kverelo. En bona tago ili manĝus blankan rizon kun saketsupo. En tago kiel tiu ĉi, tamen, li disponis sardinojn kaj revarmigitan panon. La maljunulo ekstaris kaj alproksimiĝis al la tablo. Je kelkaj paŝoj li haltis kaj rigardis la malvarmajn sardinpecojn kaj la bruligitajn panojn. Kutime li estus manĝinta ilin, grumblante inter la dentoj. Sed ne hodiaŭ: la muŝoj alvenis la unuaj. Sur la metaleca haŭto de la sardinoj la nigraj bestaĉetoj po dekoj grupiĝis irante unu sur la aliajn, lekante la tomatosaŭcon kaj la nekovritan viandon.
— Hodiaŭ estas la tago de la muŝoj, damne! — plendis la maljunulo.
Licha respondis nenion. Ŝi plu nodis sur la lulseĝo. Ŝia edzo jam parolis por la dua fojo, sed, anstataŭ soni kiel pardonpeto, la diro estis ankaŭ — aŭ almenaŭ oni povis kompreni ĝin tia — riproĉo pri la purigado de la domo. Ŝiaj lipoj kunpremiĝis kun amara grimaco, kiun la edzo ne vidis.
Ŝi aŭdis, sen turni sin, la sonon de la fermiĝanta pordo. Pri la muŝoj ŝi ne kulpis, ŝi plendis: ili alvenis kun la unua pluvo, kiel makabraj heroldoj de la baldaŭa pluvsezono, kaj restis en la kuirejoj de ĉiuj domoj en la vilaĝo. Sed tia estis Ceferino, ĉiam kulpiganta ŝin pri ĉio.
Kiam Ceferino revenis kun papersaketo en la mano, ŝi komprenis, ke li iris al la najbarino por aĉeti manĝon. Tiam ŝi rememoris, kvazaŭ epifanie, la kialon de la kverelo. Tiun fojon, antaŭ ĉirkaŭ tri monatoj, ŝi endormiĝis en la lulseĝo kaj ne preparis la tagmanĝon. La edzo (la fia senhontulo!) iris aĉeti manĝon ĉe la aliulino. Tio, en la aritmetiko de tiu malvarma milito, egalis tiel grandan perfidon, kvazaŭ la maljunulo estus surprizita kun la menciita virino en la geedza lito. Post longa puno, la impertinentulo ne nur ne lernis la lecionon, sed refaris la pekon tute senĝene, pensis Licha. Kaj nun li eksidis por manĝi la pekan manĝon ĉe ŝia geedza tablo, antaŭ ŝia nazo!
La maljunulino stariĝis, ŝokita. Ceferino, kiu komencis manĝi spite la muŝojn, ektimis pro la eksalto de sia edzino. Li pensis, ke ŝi suferis kolapson, ĝis li vidis en ŝiaj trajtoj la tre konatan esprimon de ina furiozo. La edzo aĉetis nur unu teleron da manĝo, por si mem. Ekvidinte la edzinan vizaĝon pala pro malsato, li ekpentis, sed tuj forskuis la senton per abrupta penso: “Se ŝi ne volas kuiri, al la diablo kun ŝi”. Forpelante la muŝojn li haste manĝis. La edzino rigardis lin kun furioza frunto kaj kongestita fizionomio. “Mmm!”, li murmuris, kvazaŭ frandante, kaj la haroj de la edzino denove stariĝis.
— Ĉu la muŝoj ne ĝenas vin? — demandis la virino.
La edzo ne kaptis la decidan detalon, ke lia edzino parolis por la unua fojo post la kverelo, kvankam preskaŭ nevole kaj movite de naŭzo; tiel li perdis ĉi tiun grandiozan okazon por komenci ripari la faman ponton, ĉar li tuj rebatis:
— Ĝeni? Ili lulas min!
Licha konsideris tion la lasta ofendo, kiun ŝia digneco iam ajn povus elteni, kaj ŝi ĵuris je Pozidono neniam diri plian vorton en sia vivo. Ŝi eksidis ĉe la alia flanko de la tablo, sen rigardi la edzon, kaj tiris al si la teleron kun la sardinoj kaj la bruligita pano. Almenaŭ cent muŝoj ekflugis sed baldaŭ revenis sur la teleron. La virino plendis per neklara flustrado, sufiĉe malpreciza por ne rompi la ĵus renovigitan voton pri silento, sed kun la necesa emfazo por elverŝi la frustriĝon, kiun la muŝoj kaŭzis al ŝi.
— Mi diris al vi, ke necesis aĉeti muŝpaperon — pafis la maljunulo.
Efektive. Tio okazis la tagon de la kverelo. Tiam la muŝoj apenaŭ komencis alveni al la vilaĝo. Sed Licha rifuzis. La problemo pri la muŝpapero — kaj pri preskaŭ ĉio alia en ilia geedzeco — estis ne pri esenco sed pri formo. Se la edzo dirus: “Mia amo, kvankam vi tenas la domon senmakula, ĉi tiuj muŝoj plu ĝenas”, tiam la papero estus tiun saman tagon sur la tablo. Sed li, kun riproĉa tono, ĵetis al ŝi: “Necesas aĉeti muŝpaperon”, do ŝi ne havis alian rimedon ol firme rifuzi por defendi sian dignecon.
La virino turnis sin flanken kaj komencis manĝi la sardinojn. La muŝoj tiam alvenadis po dekoj. Ili suriris la kulerojn kaj forflugis nur en la lasta momento, kiam la kuleroj estis jam proksimaj al la buŝoj. La teleroj estis makulo el nigra punktaro, kien la kuleroj eniĝis blinde. Baldaŭ ili jam eĉ ne vidis la vizaĝojn unu de la alia, nek distingis siajn proprajn manojn malantaŭ la amaso da muŝoj flugantaj antaŭ ili. Licha fermis la okulojn kaj plu manĝis silente kaj sidante, ĉar ekstari signifus malvenki, rekoni, ke la maljunulo pravis, ke li pravis pri io, kion jam neniu el la du bone memoris, kaj kio funde ne gravis al ili.
Post kelkaj minutoj, dum kiuj li manĝis blinde, sen povi vidi nek aŭdi ion de sia edzino, Ceferino cedis kiel la unua. Li ekstaris kaj palpante iris al la pordo; malfermis ĝin, kaj nubo da flugantaj eroj eliĝis el la ĉambro. Post kiam la videbleco revenis al la ĉambro, Ceferino ekvidis sian edzinon, kiu, en la lastaj stertoroj de agonio, tusante elŝprucigis la muŝojn, kiujn ŝi antaŭe enspiris. Li komprenis, ke estas tro malfrue, kaj li restis kvieta. Ŝajnis al li vidi venkan sorison sur la bluecaj lipoj.
