Valhalo
Originalo en la hispana
al Mam†
Dum posttagmezo de tempesto, rakontis avino al mi, timigita knabo,ke la tondrego ruliĝanta, ŝirante grizan tulvualon, kvazaŭ el vato,kie nebul' ĉielon volvas, de okcidento ĝis oriento en tremado,estis stampedo de l' animoj de la ĉevaloj, kiuj iam en bataladomortis heroe, avancante, kaj — liberaj — reviviĝis sur Valhala kampo.
La penso mia, ekde tiam, aŭskultas la tondradon de tiu ĉevalaro,kaj vastiĝas al mi la koro, kiam ajn en ŝtormnuboj aŭdas mi la tretadon,la sonoradon de l' galopoj, fortaj kaj impetaj, ornamitaj per fulmado.Sunĉevalidoj, super akvoj, kreas inferon de muĝoj en interfrapado.Ili trairas sian regnon, l' universon skuante per hufa kolerado.
Tion lernis mi hieraŭ de scienco: ke de elektronoj estas malŝarg' virulentala serpent' blanka; voltaj estas potencialoj, kiuj ĉielon al ter' konektas.Kiom ajn preciza klarigo, kiun scienco pri tiu mistero prezentas,ĝi diras nur kiel kaj kion: la senton ĝi nek klarigas nek iel elmetas.
Konfesas mi nun, ke la koro knaba restas, kaj ĉiu tondro en ĝi revekastiun rakonton, kiun diris la sankta buŝ' de l' damo, kiu jam morta estas.Febre sorisas mi, kortuŝe: ĝoje al la firmamento la kapon mi levas,kiam ekbrilo ĝin disŝiras, ĉar tiuj flamoj inter pluvo al mi ripetas,ke sur savanoj de Valhalo grandega ar' de mil ĉevaloj flugas kaj kuregas:hufoj el lumo, fajranimoj, de kuraĝo kaj forto simbolaro eterna.
Notoj
† Mam: la patrina avino de la aŭtoro, Sara Raquel Muñoz de Franco. ↩
Esperantigis el la hispana la aŭtoro.
