pruvo de amo
Originalo en la hispana
Mi bone scias,belulino mia,kiom vi min amas,ĉar via amo min tuŝis
Via amo alvenis al miaj orelojforta kaj klara,volvita en viaj vortoj,kiel alvenas al ŝipo dronantala proksimaj lumoj de la bordokaj de la espero
Via amo alvenis al miaj manojvarmeta kaj teneraen viaj karesoj,kiel alvenas al lilio duondormala tenero de la brizokaj la varmeto de la suno
Vi donis al mi vian amonen via rido dolĉa,en viaj larmoj amaraj,en via silento…
Mi bone scias,amo mia,kiom vi min amaskaj mi bone sciaskiom mi amas vin
Hodiaŭ mia koro superbordiĝas,kiel pokalo el oroplena de via vino eskvizita
Mi bezonas nenian pruvonde via amo,nek petas ĝin de vi,nek vi povas ĝin doni
Kiel ni povus elprovi la amon,se vere estas la amo, kiu nin elprovasper sia fajro kaj sia vero?
La amo estas,en si mem,nia plej bona pruvo
Notoj
Esperantigis el la hispana la aŭtoro.
