La entrudulino
mallonga novelo
Originalo en la hispana
al Carlos Oriel Wynter Melo
“Kia perversa ago,
Chris Isaak
igi min sonĝi pri vi”
Mi agnoskas, ke mi neniam akceptis kiel normalan la fakton, ke post du jardekoj mi ankoraŭ ofte sonĝas pri iama koramikino de miaj adoleskaj tagoj. Mi havis multajn aliajn virinojn dum la fraŭlaj jaroj post nia disiĝo, eĉ pli belajn. Antaŭ dek sep jaroj mi edziĝis al la plej bona el ili, kaj duope konstruis feliĉan hejmon, kie jam estas eĉ gefiloj. Tamen, neniu alia virino entrudiĝis en miajn sonĝojn, nur tiu koramikino de la pasinteco.
Mi estus jam entute forgesinta ŝin, se ne okazus ŝiaj maloportunaj interrompoj. Mi ne plendus, se ŝi almenaŭ restus trankvile, en angulo de la sonĝo, sen ĝeni ĝis la tagiĝo. Sed ŝi obstinadis preni la centron de la scenejo: ŝi aperadis jam nuda kaj amoranta min, sen antaŭludo aŭ konsento mia. Kio estas stranga, ĉar ni neniam sekskuniĝis dum nia amrilato. Tiam ne estis kiel hodiaŭ, kaj ni estis pli timidaj ol la averaĝaj homoj, kaj tre junaj. Jen la alia problemo: ŝi konservis en miaj sonĝoj la formojn de sia juneco: firmajn gambojn kaj turgajn mamojn, ĉe la pinto de perfekteco.
Iam dum la sonĝa koito — kurioze — aperis en mi la nebula memoro, ke la jaroj pasis kaj ke mi estas nun (se la vorto nun havas ajnan sencon en ĉi tiu kunteksto) familiestro, kun edzino kaj hejmo sub mia respondeco. Sed miaj argumentoj ne sukcesis konvinki la ensonĝan junulinon, ke ni respektu la sanktecon de mia edzeco, kaj mi ne sukcesis — aŭ eĉ pli malbone: mi ne volis — per mi mem eskapi ŝian brakumon por iri paŝtiĝi en pli ĉastaj herbejoj.
Kio ĝenis min ne estis iam sperti sonĝon de tia speco. Ŝajnas al mi, ke tio estas, se ne pravigebla, almenaŭ komprenebla. Kio komencis zorgigi min estis tio, ke la sonĝoj revenis kelkajn fojojn ĉiujare. Mi estus konsultinta psikologon, se ne ŝajnus al mi tro hontige konfesi tian aferon al fremdulo, ĉefe pro miaj aĝo kaj socia statuso.
Antaŭ kelkaj jaroj mi vidis de malproksime la entrudulinon. Mi ne volis saluti ŝin, ĉar mi estis kun mia edzino en publika loko. Mi povis tamen konfirmi ke, kiel atendeble, la kalendaro efikis sur ŝian iaman belecon. Mi sentis urĝan bezonon alproksimiĝi kaj demandi al ŝi: “Ĉu ankaŭ vi sonĝas pri mi?”, aŭ simple plorpeti, ke estontece ŝi klopodu teni sian miraĝon ekstere de miaj sonĝoj. Sed mi faris nenion. Ŝi daŭrigis sian iradon, sen eĉ ekvidi min. Mia edzino estis rigardanta ion alian, kaj mi paŝis silente, kaŝeme. Poste mi sentis min malkuraĝulo pro tio, ke mi provis kulpigi ŝin pri miaj deliraĵoj.
La plej malbona situacio trafis min iun nokton antaŭ nelonge. Dum unu el tiuj seksaj sonĝoj mi sentis, ke mano kaptas mian ŝultron. Meze inter sonĝo kaj vekiĝo, la iama nomo eskapis de miaj fizikaj lipoj. Mi neniam forgesos la okulojn de mia edzino, rigardanta min kaj mian erektiĝon, kaj demandanta min, kiun mi vokas dum la dormado. Mi konfesis al ŝi — ne povante plu kaŝi ĝin — tion, kio al mi okazadis.
— Se tio okazas nur en sonĝoj, kaj vi ne povas ĝin regi — ŝi diris —, tiam ne estas via kulpo.
Sed kiam mi rifuzis konsulti psikologon, ŝi ĉagreniĝis. Ĉar mi ne sukcesis konvinki ŝin per argumentoj pri pudoro kaj propra honto, mi provis demonstri, ke ne konvenas konigi al tria persono tiel intiman detalon pri publika gravulo. Kiam ŝi insinuis, ke eble mi volas daŭre havi la supre menciitan inon disponebla en mia “malpura cerbeto” por nokte distri min per ŝi, mi komprenis, ke la disputo aliris malbonan vojon, kaj mi decidis silenti.
Pro la streĉiteco de la nesolvita temo, ni daŭre havis problemojn dum kelkaj monatoj, ĝis io fine ŝanĝiĝis: iun matenon mi legis en ĵurnalo, ke — dank’ al Dio — mia iama koramikino mortis. Pli ĝuste, oni murdis ŝin. Ŝia edzo, fakte, estis la kriminto: li pafis al ŝia kapo dum ŝia dormo. Mi konfesas, ke mi ekspiris pli trankvile.
— Mi esperas, ke tio metos finon al miaj sonĝoj — mi diris, inter preĝo kaj sarkasmo —, kaj ke, kun la hundo morta, finiĝos la rabio.
Mi ne komentis tion al mia edzino, ĉar la simpla mencio de tiu nomo katalizus novajn kaj apokalipsajn disputojn.
Ege surprizis min, ke la saman nokton, jam frumatene, jen ŝi aperis denove: mia iama koramikino, en la floro de sia juneco, kun la rondaj mamoj de adoleskantino saltantaj kiel kunikloj, rajdanta min kvazaŭ amazono fidela al la konsiloj de Ovidio. Same kiel en ĉiu antaŭa epizodo, mi ĝuis la unuajn minutojn mergite en dolĉa amnezio, ĝis mia konscienco — kiu ĉiam alvenis en dua loko — memorigis min pri la realo.
— Mi estas edziĝinta persono, kaj ankaŭ vi — mi suplikis —; kaj kiel kulmino, vi mortis. Lasu min dormi trankvile.
Sed ŝi rifuzis kun fripona soriso kaj silentigis min, premante miajn ŝultrojn kaj balancante siajn koksojn pli rapide kaj forte.
Tiam okazis io, kio pro iu kialo en la antaŭaj sonĝoj ne okazis: mi venis al klimakso kaj entute cedis al la fantazio, ĝemante ŝian nomon. Ŝi larĝe sorisis kaj, sen ĉesigi sian agadon, enketis:
— Ĉu vi scias, ke via edzino vin nun rigardas?
Mi volis ion respondi, sed ĝuste tiam skuis min terura bruo. Post fulmo lumiginta ĉion, ekestis abisma mallumo. En ĝi mi ekvidis la ŝvitan korpon de mia amatino, kiu neniam haltis, envolvitan en febla kvazaŭanĝela splendo. Ŝia haŭto iĝis pli varmeta kaj ŝia galopo pli agresema.
— Senstreĉiĝu, nu! — ŝi diris ridante. — De nun ni estos kune por ĉiam.
Notoj
La traduko aperis en Beletra Almanako, N-ro 52-53 (Februaro-Junio 2025).
