Vivo
Originalo en la hispana
al mia patro
“Ĉiu vivo estas eksperimento”
Emerson
La knabo silentas. Lia rigardo zorge iras, preter la herbejoj, al la proksima bordo de la rivero. La akvo, pura kaj malprofunda, malrapide glitas sur la ŝtonoj kovritaj de verda ŝlimo. Nedistingebla disde tiu fono, ripozigante sian korpegon, kuŝas la enorma kaj majesta bufo. Ĝi ne videblas al ordinara okulo, sed evidentas por Hektoro, majstro pri la observado de bufoj, ranoj, igvanoj kaj testudoj.
Li iras kvarpiede, kun la genuoj enpuŝitaj en la koton, kaj pensas, kiom liaj samklasanoj envios lin, se li sukcesos kapti tiun belan specimenon. “Kiel granda kaj malbela bufego!”, ili diros. Li fiere promenos, portante en la manoj la grandan reĝon de la fludormejo. Ankoraŭ unu paŝeto, kaj la bufo estos atingebla per salto. Veronika rigardos lin fascinite, kun naŭzo al la bufo kaj admiro al li. “Kiel naŭzan bufon vi kunportis, Hektoro!”, ŝi diros. Kaj la dolĉeco de ŝia voĉo igos tiun riproĉon soni kiel intima laŭdo. Li sentas ĝin jam proksima, preskaŭ jam… preskaŭ… Nun! La knabo saltas kiel kato, kun la manoj etenditaj al la bufo, kaj falas vizaĝ-al-tere sur la verdajn ŝtonojn kaj la freŝan akvon, kiu ŝprucas je mil brilantaj gutoj sub la tagmeza suno. La bufo restas kaptita, sendefenda inter liaj zorgemaj manetoj.
Tramalseka kaj dolorigita, li stariĝas. Li kontente levas la bufon kaj longe kontemplas la batadon de ĝiaj kruroj pendantaj en la aero. Lin fascinas ĝia kolosa grandeco. Tutcerte lin envios la klaso. Eĉ pli: lin envios la tuta lernejo. Kia bonŝanco kapti ĝin! La tutan matenon, ekde la momento mem, kiam fininte la lecionon pri natursciencoj instruistino Anĝelika diris, ke ĉiu devos kunporti bufon la sekvan tagon, la maltrankvila knabo pensis nur pri tiu grandega kaj bela bufo, kiun li multfoje vidis naĝi, salti, manĝi moskitojn… Nu! Li tre bone konis ĝin. Li konis ĉiun makulon sur ĝia korpo, ĉiun falton. Li konis ĝiajn kutimojn. Kaŝita inter arbetoj, li delektiĝis per la observado de la ludanta bufo en la kvieta fludormejo de la rivero. Ĝi estis kvazaŭ kunulo por li en la libertempaj posttagmezoj. Kaj nun li havis la ŝancon montri ĝin al Veronika kiel trofeon.
— Vi vidos, kiel bela ŝi estas! Ŝi similas etan anĝelon — flustras la eta Hektoro ĉe la malseka kapeto de la bufo, kiu nur respondas per rapida kaj tima palpebrumado.
Kun granda zorgo, li metas la beston en plastan sakon, kaj ekrajdas sian malnovan biciklon, kiu akre grincas laŭlonge de la tervojo kvazaŭ vundita apro, ĝis la alveno al la domo el kanoj kaj koto, perdita meze de la paŝtejo.
Hektoro venas frue en la lernejon tiun tagon, antaŭ ol ĉiuj aliaj. “Veku min frue, Panjo, ĉar mi volas alveni kiel la unua!”, li diris la antaŭan nokton, dum li metis la bufon enen de malnova traktora pneŭo tranĉita je la mezo kaj plena de akvo, ĉe kiu kutime trinkas la kokinoj dum la helaj taghoroj. La knabeto saltis el la lito. Li rapide banis sin en la kampara duŝejo sub libera ĉielo, dum la steloj brilis super lia kapo. Li matenmanĝis — taseton da kafo, duonon de junmaiza tortiljo —, lavetis la buŝon, kaj gaje ekbiciklis, kiam la suno estis apenaŭ anoncanta sian alvenon per brileto super la malproksimaj montetoj.
Hektoro atendas ĉe la pordo de la klasĉambro, kun sia bufo metita en la plasta sako, kaj li de tempo al tempo malsekigas ĝin, por ke ĝi sentu sin komforte. La bufo baraktas en la sako, malkvieta pro tiom da skuado. Unu post la alia alvenas la samklasanoj, kaj al ĉiu li montras sian fortikan bufon.
— Vidu mian bufeton! — li krias al ĉiu alveninto.
Ĉiufoje la reago estas la sama: esprimo de surprizo, maldeca ekkrio kaj la senŝanĝa, tuja peto:
— Lasu min vidi ĝin, lasu min porti ĝin! Ho, Hektoro!
Kaj Hektoro, indigna, egoisma, mastro de la situacio kaj interne ĝoja pro la envio kaj la ĝenerala tumulto, rifuzas tion fari. Ĉirkaŭ li kaj lia bufo amasiĝas infanoj en uniformo. Alveninte, instruistino Anĝelika scivole enrigardas en la infanan rondon. Kaj post la komenca ektimo, ŝi gratulas la sorisantan Hektoron pro lia grandioza trovaĵo.
— Ĝi estas iom maljuna, Hektoro, sed ĝi utilos — ŝi diras, karesante al li la malkombitan kapeton.
La knabo, plena de fiero, kapjesas.
La instruistino malfermas la pordon. La infanoj eniras kaj eksidas.
— Metu viajn bufojn sur la tablon, infanoj.
Hihiado trairas la klasĉambron. La bufoj aperas el poŝoj, sakoj, vitraj ujoj, kaj ili estas metataj sur la lignajn tabletojn. Tiuj infanoj, kiuj ne havas bufon, ĉu ĉar ili trovis neniun, ĉu ĉar naŭzis ilin kapti iun, moviĝas al la tablo de samklasano aŭ samklasanino. Veronika ne havas. Hektoro rimarkas tion kaj, per tenera gesto, invitas ŝin alproksimiĝi al lia tablo. La knabino stariĝas, sorisas kaj sidiĝas apud la reĝo de la fludormejo, la grandega bufo, kiu rigardas ilin time, ŝveligante kaj malŝveligante la haŭton, kiu pendas de la blanketa kolo. Instruistino Anĝelika stariĝas kaj parolas.
— Infanoj, hodiaŭ ni lernos pri Bi-o-lo-gi-o… Biologio estas la studado de la vivo. Bio, vivo. Logio, studado. Biologio. La studado de la vivo. Hodiaŭ ni studos la vivon.
Hektoro gape aŭskultas. Kaj li klopodas kompreni la vortojn de la instruistino, kiuj ŝajnas al li grandaj kaj saĝaj. Li ĝojas, ke la leciono temos pri io, kion li tre bone konas: la Vivo. Li multon scias pri la Vivo. Li jam perceptis ĝin tre proksime, ho, jes! Li observis ĝin en la rivero, en formo de etaj arĝentkoloraj fiŝoj. Li palpis ĝin sur la verda felo de subakvaj ŝtonoj. Li sentis ĝin flirti sur la flugiloj de ludemaj libeloj, kiuj ŝvebas super la akvo. Li vidis ĝin fortimigitan ĉe survojaj perdrikoj, kiuj ekflugas ekaŭdinte liajn leĝerajn paŝojn. Li flaris ĝian aromon per la milda parfumo de la kamparaj floroj. Li frandis ĝian guston per la flava nektaro de matura mango. Li admiris ĝiajn kolorojn en la flugiloj de papilioj. Kaj ĝian pulsadon en la kolo de sia amiko la bufo, kiu ŝveliĝas kaj malŝveliĝas kiel la akordiono de la maljuna Ĉenĉo dum la nokto-festoj en la vilaĝo. La Vivo… ĉu ne estas la Vivo, kio humidigas per roso la paŝtejon en la matenoj, kiam li trairas ĝin bicikle? Ĉu ne estas la Vivo, kio flamas sur lia haŭto, kiam la suno varmigas liajn ludojn en la rivero? Ĉu ne estas la Vivo, kio ŝtopas lian gorĝon, kiam Veronika rigardas lin? Tio devas esti. Jes. Pri tio parolos instruistino Anĝelika. Pri la Vivo…
— Pro tio mi petis al vi kunporti bufon, junan bufon. Ĉu ĉiuj kunportis?
La jeso de Hektoro kuniĝas al la kaskado de jesoj, kiu falas sur la instruistinon. Sed li krias tiom laŭte, ke lia voĉo transiras en falseton kaj fine iĝas longa fajfo, kiu igas Veronikan abunde ridi. Hektoro ruĝiĝas pro honto!
— Tion mi vidas, tion mi vidas. Gratulojn. Tre bone. Hektoro, via bufo estas iom granda kaj maljuna. Tio povas iom malfaciligi la eksperimenton. Ĉu vi memoras, ke mi diris, ke la bufo devas esti juna?
Hektoro denove ruĝiĝas. Ke la instruistino riproĉu lin pro tio antaŭ la klaso, ĉefe antaŭ la knabino, hontigas lin. Ne temis pri forgeso. Li havis gravajn kialojn por elekti tiun bufon anstataŭ iun junan. Unue, tiu bufo ne estas iu ajna bufo: ĝi estas la reĝo de la fludormejo, la plej granda kaj bela bufo en la tuta mondo. Due, li tre bone konas tiun bufon, tiel bone kiel oni konas amikon, kaj li scias, ke ĝi ne seniluziigos lin, ĉu kurante ĉu naĝante ĝi estos la venkinto. Kaj trie, ĝi estas mirinda bufo, ĉi tie kaj ĉie! Neniu juna bufeto venkos ĝin en io ajn. Valoras la penon elteni la riproĉon de la instruistino. Ajnokaze, tiel lia bufo ekkonos la lernejon, kien li iras ĉiutage. La antaŭan nokton, dum la bufo naĝis en la traktora pneŭo, Hektoro planis promenigi la bufon tra la tuta lernejo post la leciono pri natursciencoj, kun la duobla celo veki la envion de pli multaj personoj kaj montri al sia amika bufo ĉiujn sekretajn angulojn de la konstruaĵo. Ekzemple, la ĉambron, kie oni stokas la laborilojn, kie en pasinta tago li trovis grizan museton. Aŭ la muron, sur kiun li ruĝkrajone skribis la nomon de Veronika, ĉirkaŭitan de koro. Aŭ ankaŭ la…
— Kion ni faros hodiaŭ, infanoj, estas dissekci amfibion, ĉi-okaze bufon, por studi ĝiajn internajn partojn. Ni vidu, Hektoro. Ni komencos per via bufo. Ĉar ĝi estas maljuna, estos al vi tre malfacile sencerbigi ĝin sola. Lasu min fari tion.
Hektoro, kiu mense promenadis kun sia bufo tra la koridoroj de la lernejo, reagas iom malfrue. Li ne aŭskultis la instruistinon.
— Kion vi diras, instruistino? — demandas Hektoro, kun honto.
— Mi diras, ke ni dissekcos unue vian bufon. Jen, kunportu ĝin ĉi tien…
— Ĉu sekigi ĝin? Instruistino, se vi sekigos ĝin, ĝi mortos. Mi vidis bufojn sur ŝtonoj apud la rivero, sekajn kiel ledopeco.
— Ni ne sekigos ĝin, Hektoro. Mi diris, ke ni dis-sek-cos ĝin — klarigas la instruistino.
La knabo, ne kompreninte la diferencon, obeas pro inercio. Li stariĝas, prenas sian bufon — kiu momente rigardas Veronikan per siaj olivverdaj okuloj — kaj iras ĝis la pupitro de la instruistino.
— Nu, ni vidu… — flustras instruistino Anĝelika. — Restu proksime, Hektoro, por ke vi lernu, kiel fari tion. Atentu, infanoj. Unue oni prenas ĉi tiun nadlon ĉi tie, kaj penetrigas ĝin en la mjelon de la bufo.
La knabo, ekvidinte la grandegan nadlon brili inter la delikataj fingroj de la virino, intuas danĝeron, sed tenas sin pro respekto. Eble ne temas pri tio, kion li pensas. Estas pli bone atendi. Instruistino Anĝelika estas bona. Ŝi ne vundos lian bufon.
— Ĉiuj venu ĉi tien, pli bone. Alproksimiĝu, infanoj. Faru rondon ĉirkaŭ mi. Orde, orde! Bone. Unue, kiel mi diris, ni firme prenas la nadlon kaj metas ĝin ĉi tien, ĝuste ĉi tien, sur la kolon de la bufo, por forte penetrigi ĝin. Sekve, ni metos ĝin tra la vertebra kanalo kaj krak!, ni turnos ĝin unuflanke kaj aliflanke, por rompi la spinon kaj dispartigi la mjelon. Tiam ni prenos la bufon kaj renversos ĝin — diras la instruistino, prenante la bufon kaj renversante ĝin — por ĝin malfermi, per ĉi tiu skalpelo, kaj studi la digestan sistemon, la sangocirkulan sistemon, kaj la spiran sistemon… do, ĉiujn sistemojn. Ha! Jen mi kunportis kelkajn bildojn por vi…
La instruistino lasas la bufon renversitan, kaj prenas longajn paperrulaĵojn, kiujn ŝi antaŭe metis sur la plankon. Hektoro terurite sekvas ŝin per la rigardo. Liaj grandegaj okuloj ankoraŭ pli grandiĝas vidante la bildon, kiun la instruistino fiksas sur la tabulon per glubendo, kiu montras dissekcitan bufon, krucumitan per pingloj kaj kun la visceroj malkovritaj.
— Nun ni mem faros tion. Rigardu ĉi tien, ĉar la bildo ne foriros. Atentu, ĉar poste estos via vico fari tion tute solaj, kaj mi ne helpos vin. Ĉu klare? Ni vidu… la bufon de Hektoro.
— Instruistino! — krias Hektoro, kun larmoj en la okuloj. — Kion vi faros al mia bufo?
— Kio okazas al vi, infano? Kial vi ploras? — ŝi demandas, iom surprizita. — Mi jam diris, ke mi dissekcos ĝin, por ĝin studi kun vi.
— Sed ne… mi… mi ne volas. Vi diris, ke ni studos la Vivon, sed ne, ke ni mortigos mian bufon.
— Estas la sama afero. Por studi la amfibiojn ni devas oferi kelkajn, por povi vidi iliajn partojn.
— Ne… mi kunportis ĝin ne por tio… vi mensogis al mi! — riproĉas la ploranta knabo, kaj samtempe elŝiras la grandegan bufon el la manoj de la instruistino. — Vi diris, ke ĝi estas por studi la vivon, ne la morton…
Hektoro elkuras el la klasĉambro kaj fuĝas rapide per sia biciklo. Malantaŭe restas la instruistino, vokante lin laŭte.
La akvo fluas serene, senhaste, en la rivero. La ŝaŭmo desegnas arabeskojn en ĝiaj akvokirloj. La libeloj dancas super la herbaĵoj. Flavbrusta birdo saltas inter la branĉoj de arbo. Kaj kuŝante en la ombro, Hektoro admiras la ludadon de la birdeto. Li ekaŭdas branĉon rompiĝi kaj rigardas malantaŭen: Veronika. Ŝi salutas lin kaj ekkuŝas apud li.
— Ĉu vi ankoraŭ havas la bufon?
Hektoro montras ĝin al ŝi, kaptitan en liaj malfortaj manoj.
— La instruistino serĉas vin. Ŝi markis vin fuĝinta kaj diras, ke ŝi vokos vian panjon.
La knabo levas la ŝultrojn, kaj respondas:
— Tio ne gravas al mi. — Kaj ridante aldonas: — Morgaŭ ŝi eĉ ne plu memoros.
— Ĉu vi konservos la bufon?
— Ne. Tiu ĉi estas ĝia hejmo. Mi liberigos ĝin nun en la rivero… kie mi kaptis ĝin. Venu kun mi.
Ili paŝas al la rivero.
— Oni mortigis ĉiujn aliajn bufojn — rakontas la knabino kun gesto de malplaĉo. — Estis ĉirkaŭ dudek. Puaf! Se vi vidus, kia naŭzo…
Hektoro mallevas la kapon kaj silentas kelkajn minutojn. La knabino metas sian montrofingron sub lian falintan mentonon, igas lin levi la rigardon, kaj kisas lin. Sekve ili ambaŭ rid-eksplodas. La knabo levas la bufon kaj movas ĝian krureton por adiaŭi la knabinon. Ŝi adiaŭas mangeste. La bufo, je la unua tuŝo de la akvo, komencas furioze bati per siaj kruroj, kaj foriras per rapida naĝo. La du infanoj longe rigardas ĝin, ĝis ili perdas ĝin el la vido en la konfuza fundo de la fludormejo. Ili plu rigardas, silente, la verdan nenion, tra kiu ĝi malaperis.
— Ĉu vi ŝatus, ke mi montru al vi la Vivon, Veronika? — demandas Hektoro.
— Kompreneble! Ĉu vi povas? — ŝi aldonas, per sia dolĉa voĉo.
Li kapjesas. Li prenas ŝian manon kaj piediras kun ŝi ĝis proksimaj floretoj, kie kelkaj flavaj papilioj flirtas maltrankvilaj. Maltrankvilaj kiel la koro de Hektoro, kiu portas la Vivon ŝtopitan en la gorĝo.
Notoj
La traduko aperis en Beletra Almanako, N-ro 51 (Oktobro 2024).
