Roberto Peres-Franko
Artikolo

La morto de la tamburisto

elegio

Originalo en la hispana

Mortis Meĉo. Antaŭ du noktoj foriris de ni la maljunulo. Lin mortigis la vivo: la suno, la aero, la maro, la amo. Io estas en la morto (eble la frapanta sento de atingita mejloŝtono), kio movas nin mediti pri tiuj, kiuj foriras. Kia dolĉa morto, tiu lia! Morti, intense vivinte. En simpla domo, li vivis simple. Li havis ian laboron ie, sed lia vokiĝo estis vivi. Li preparis porkajn vezikojn por la malpuraj diablikoj1 de Corpus Christi en La Villa, trejnis batalkokojn, kaj faris tamburojn.

Liaj manoj, tanitaj, tanis la haŭton de la cervo, lasante ĝin sekiĝi en la suno, forrazante de ĝi la obstinan hararon. Ili elfosis per la maĉeto la rigidan trunkon, ĝis ili trovis en la animo de la arbo la cilindran korpon de la tamburo. Tiam, per ŝnuro kaj kojnoj, li streĉis la membranon sur la kava buŝo ĝis la ĝusta punkto de agordo. Vernisita la ligno, hirta la zono, la finita tamburo aspektis kiel kanono de paco, la simbolo de Punto2 eternigita en la semo, la gesto de la kamparano de Los Santos, preta por la laboro kaj por la festo. Ĉiu el liaj tamburoj estis ĉifro de sia aŭtoro, estis Meĉo farita el ligno kaj ledo.

Oni nomas tamburisto tiun, kiu ludas, kiu ĝojigas la homamason per siaj nortoj3 kaj koridoj4, fronte de muzikparado, en la frumateno de Karnavalo. Sed tamburisto estas ankaŭ tiu, kiu fabrikas la instrumenton jarojn antaŭe, kiu koncipas, desegnas, produktas kaj elprovas ĉiun tamburon kiel filon. La metiisto estas la unua artisto. Al Meĉo plaĉis la muziko tiom, ke li diris, ke kiu ne ŝatas ĝin, tiu estas mortinta. Nun, kiam li ja estas tia, li plu vivos en la tondrado de la timpano, en la puho5 kaj la repiko6, en la febra vibrado de la cervo sur la trunko.

Tri artoj, malnovaj kiel la homo mem, ŝajnas al ni ankoraŭ magiaj: kuraci, instrui kaj muziki. La tamburo estas eble la plej antikva muzika instrumento. Oni diras, ke ĉiuj grandaj verkoj de la muziko enhavas ritmon, kiu imitas la batadon de la homa koro, kaj ke tial ili apelacias al nia instinkto kaj igas nin senti nin vivaj. La tamburo estas la plej simpla vehiklo de la ritmo. Sufiĉas unu, apud botelo da seko7, por fari feston sub la somera luno. En kiu kulturo, en kiu civilizacio, ne ekzistis iu tamburo karakteriza de tiu popolo? Malantaŭ ĉiu el ili staras la tamburisto, kiu ĝin kreis. Liaj manoj, kiel tiuj de la popolkuracisto kaj tiuj de la instruisto, entenas primitivan misteron, praan magion, kaj vokas nin vekiĝi, vidi la mondon, vivi.

Meĉo, malnova amiko, vi mortis, kaj mi ne kredas tion. Oni funebre vigilis ĉe vi kun citronherba teo8, pano kaj fromaĝo. Oni priploris vin, oni enterigis vin. Nun, dum via korpo putras, oni preĝas al Dio la senfinan rozarion, por ke Li pardonu viajn pekojn. Kiajn pekojn, kompano9, se vi estis sanktulo? Vin sanktigis viaj manoj, per ĉiu tamburo, kiun vi konstruis por eternigi vin. Vi estis ĉiuj homoj, kaj samtempe vi estis unika. Nun, kiam vi forestas, kiu vin anstataŭos?

Notoj

  1. malpura diabliko: persono alivestita kiel diablo dum festo. ↩
  2. Punto: panama folklora muzikĝenro kaj eleganta danco por paro, en kiu la tamburo indikas la transirojn en kompleksa serio de movoj. ↩
  3. norto: ritmo de la panama folklora tamburo, ĝenerale malrapida, kun takto 3/4. ↩
  4. korido: ritmo de la panama folklora tamburo, ĝenerale rapida, kun takto 4/4. ↩
  5. puho: bato de la panama folklora tamburo, kun profunda sono. ↩
  6. repiko: bato de la panama folklora tamburo, kun akra sono. ↩
  7. seko: panama likvoro, travidebla kaj forta, farita el sukerkano. ↩
  8. citronherba teo ĉi tie signifas infuzaĵon el citronherbo, kun lakto kaj sukero, tradicie servatan tra la tuta nokto dum funebraj vigiloj. ↩
  9. kompano: hispane compadre, proksima amiko (laŭvorte, la baptopatro de onia infano). ↩
Aperas enEsenca antologio (2026)