Roberto Peres-Franko
Noveleto

Perdita

mikronovelo

Originalo en la angla

al Andrea Louise Thomas

La soldato vekiĝis en kabano, dolorplena sed ripozinta, sur amaso da seka pajlo kovrita de la ŝiraĵoj de lia paraŝuto. La oldulino, kiu manĝigis lin kaj kuracis liajn vundojn, sidis sur la grundo, proponante al li akvon. Verŝajne, dum li dormis, ŝi delavis liajn malpuraĵojn kaj ŝanĝis lian uniformon por freŝaj vestaĵoj, probable forlasitaj de unu el la viroj, kiuj tiris lin el la koto hieraŭ nokte. Se ili ne estus atingintaj lin antaŭ la altmaro, li estus droninta en la mallumo, inter la mangrovoj. Do, post horoj en silento, li kolektis la kuraĝon por paroli.

— Mi bedaŭras, ke mi mortigis vian filon — li diris.

Ili ne komprenis liajn vortojn. Sed ne necesis: ili klare komprenos, poste tiun nokton, la eskvizitan lingvon de liaj krioj.

Notoj

La traduko aperis en Beletra Almanako, N-ro 52-53 (Februaro-Junio 2025).

Aperas enEsenca antologio (2026)