Roberto Peres-Franko

Amikoj

Originalo en la hispana

al Jack London

“Mi kredas, ke mi vidis la inferon
… ĝi estas blanka kiel neĝo”

Sandy Welch

Mi estis jam akceptinta la proksimecon de mia morto, kiam mi ekvidis la grandegan figuron de Pluŝo malantaŭ la blanka konfuzo de la ŝtormo. Mi paŝis al ĝi. Mi rimarkis, ke ĝi perdis multe da pezo, sed ankoraŭ aspektis impona. Ĝia sovaĝa beleco vekis en mi rimorson, kaj mi sentis min kulpa. Mi karesis ĝian muzelon; ĝi flaris mian vizaĝon. Momenton poste ni kune kuŝiĝis sur la neĝo, tre lacaj. Proksima promontoro protektis nin kontraŭ la brutala batado de la neĝoŝtormo. La suno malofte kaj mallonge aperis, malantaŭ la glaciaj nebulfluoj. Mi pensis, ke nur la mirinda flarkapablo de la urso klarigis nian renkontiĝon en la polusa dezerteco. Jam kiel urseto Pluŝo konis mian odoron.

Mi ne scias, ĉu ĝia instinkto suferis pro la foresto de individuoj de ĝia specio, jam formortinta. El la dek du embrioj preparitaj de ni en la Instituto, nur ĝi supervivis. Ĝi kreskis majesta, sed kondamnita al soleco. La mallibereco iĝis ĝia turmento. Kvankam mi pentas nun, mi kredis favori ĝian bonstaton, kiam mi petis al la Direktoro liberigi ĝin en la Arkto, kie ĝiaj antaŭuloj iam regis. Pravis tiuj, kiuj argumentis, ke la klimatŝanĝiĝo jam detruis la ekosistemon, kaj ke ĝi ne trovus predojn. Mi supozas, ke ili akceptis mian peton nur pro tio, ke la projekto revivigi la specion estis jam malsukcesa, kaj ili suspektis, ke Pluŝo deziras la liberecon pli ol la vivon. Vagante ĝi forkonsumis siajn grasrezervojn. Mi forkonsumis miajn nutraĵojn, sekvante ĝin de malproksime, senpova antaŭ la tragedio. Post la eluziĝo de la radiobaterio mi perdis la lastan esperon pri saviĝo.

Senhelpaj, sed kune, ni atendis sur la glacio la morton, kiu estis baldaŭ venonta kun la malsato kaj la malvarmo.

— Tio ne estis la fino, kiun mi volis por vi, amiko — mi diris al ĝi, karesante ĝian grandan blankan kapon —, kaj nun mi devos vidi vin morti apud mi.

Ĝiaj nigraj okuloj, duonfermitaj kaj punktitaj de neĝo, rigardis min. Kun tre zorgaj movoj kaj daŭre karesante ĝin, mi elprenis la ponardon el la dorsosako. Mia koro suplikis: “Pardonu min”. Sed tiu peto ne necesis; ĝi perfekte komprenis min. Mi tion eksciis, kiam mi sentis mian kolon kraki, kiam ĝiaj kojnodentoj malrapide enprofundiĝis en mian karnon. Mi ne sentis doloron; nur la varmeton de la sango kaj ĝian spiradon super mia vizaĝo.

Notoj

La traduko aperis en Beletra Edeno, N-ro 4 (Majo 2024).

Aperas enEsenca antologio (2026)