La tradebario
Originalo en la hispana
al Milcíades Pinzón Rodríguez
Post kelkaj rustiĝintaj taktoj de iu Kaprico de Paganini, la profesoro mallevas la violonon kaj ĵetas al ĝi duan rigardon, kun iom da malestimo.
— Ĝi estas kopio — li verdiktas — de certa valoro, sed kopio tamen. Mi donas al vi kvincent pesojn, ĉar hodiaŭ mi estas en bona humoro, sed ne pli. Honeste, mi opinias, ke ĝi ne tiom valoras, sed vi estas bona homo kaj vi venis de tiel malproksime…
La kamparano, unue nekredema, poste malĝoja, ne respondas. Li bezonas la monon, sed la oferto estas nenio kompare kun tio, kion li atendis ricevi. Li veturis tutan tagon surĉevale de sia ranĉo en El Bijao al la haveno de Mensabé, kaj poste tri pliajn per ŝipo ĝis la ĉefurbo, elspezante bonan parton de siaj ŝparaĵoj, kun la espero riĉiĝi vendante la instrumenton.
Kuracisto amiko lia, edukita en Eŭropo, estis aŭdinta ĝin ĉe vilaĝa festo. Scivoligite de la pureco de la sono, li inspektis la violonon. Li eksciis, ke ĝi estas heredita de lia avo, maljuna blondulo, kiun oni nomis Beto Fonjáez, sed kiu subskribis Herbert von Hausen. “Ĉi tiu violono ŝajnas esti Stradivarius,” estis dirinta la kuracisto, “kaj se ĝi estas, ĝi valoras pli ol ĉiuj ĉi teroj kun siaj posedantoj.”
La kamparano pripensas la verdikton de la profesoro kaj demandas malice:
—Kiel vi scias, ke ĝi ne estas tradebario?
Iom kontraŭvole, li respondas:
—La sperta okulo vidas mil etajn detalojn: la tonon de la verniso, la ĉizadon de la rulaĵo, la formon de la truoj, la resonancon de la korpo, eĉ la densecon de la ligno. Homo, se vi ne kredas min, iru al alia fakulo, por ke li taksu ĝin, kaj finite!
Sencela, la kamparano vagas la tutan posttagmezon tra la stratoj de San Felipe. Li sidiĝas ĉe stratangulo kaj ludas ian nostalgian kumbion. Ne mankas homoj, kiuj ĵetas al li kvaronon1, kredante lin almozulo. Ĉe tagiĝo, seniluziigita kaj malsata, li revenas. La profesoro verŝajne estas en malbona humoro, ĉar li donas al li nur tricent pesojn kaj predikon.
—Mi faras al vi favoron. Ne elspezu ilin por brando!
Tiun posttagmezon ili renkontiĝas sur la doko. La kamparano, jam ebria, eĉ ne vidas lin kiam li suriras la ŝipon, kiu revenas al lia vilaĝo. La profesoro, kiu ŝajnigas ne rekoni lin, eliras el la kaleŝo kun kofro kaj teko, kaj suriras relative luksan vaporŝipon, por plenumi senpreparan taskon. Tri semajnoj da vojaĝo kaj transŝipiĝoj kondukos lin al Novjorko. Ĝustatempe —se Dio volas— por la Stradivari-aŭkcio ĉe Sotheby's.
Notoj
- kvarono: malgranda monero, kies valoro estas kvarono de nikelo (hispane cuartillo). ↩
Esperantigis el la hispana la aŭtoro.
