Roberto Peres-Franko

La profetaĵo

mikronovelo

Originalo en la hispana

al Pedro Rivera

Kiĉireja, la plej respektinda el la sorĉistoj kuevaj, kiun la legendo supozas senmorta, enspiras la fumon de la herbo. Lia mensa okulo malfermiĝas kaj vidas la dancon de la dio.

Estintaĵoj, estantaĵoj kaj estontaĵoj, ĉio ekaperas antaŭ tiu ĉi okulo. La tribestro demandas koncerne sian regadon. Kiam li finas, la orakolo restas je la servo de lia edzino.

— Kiuforma estas la mondo? — ŝi demandas.

La veron oni montras al ŝi:

— La mondo estas senfina maro — respondas Kiĉireja — kaj, en ĝia mezo, estas elmariĝinta terpeco, kun la formo de jadkolora jaguaro.

La brusto de la kueva reĝino malkvietiĝas.

— Kiom da sunoj daŭros nia regado?

La sorĉisto, en ekstazo, verdiktas:

— Sekiĝos la senfina maro antaŭ ol ĉesos ekzisti la nobeleco de via gento.

La reĝino denove sorisas. Ŝi stariĝas kaj paŝas al la granda kabano, lasante post si la murmuron de la konkoj pendantaj de ŝia maleolo.

La sorĉisto sekvas ŝin per la rigardo.

En la lazura horizonto, kiun neniu okulo esploras, la karaveloj de Bastidas1 ekaperas sur la marondoj, en la nebulo, kun la kruco kaj la glavo.

Li venas sekigi la maron…

Notoj

  1. Rodrigo de Bastidas, hispana navigisto, la unua eŭropano, kiu atingis la marbordon de la nuna Istmo de Panamo (1501). ↩

La traduko aperis en Beletra Almanako, N-ro 48 (Oktobro 2023).

Aperas enEsenca antologio (2026)