Res una sumus
fikcia eseeto
Originalo en la hispana
“la vivo estas speco de ŝako”
Benjamin Franklin
Ke ĝi rezultis post plurjarcenta ludado de kontraŭaj armeoj, perfektigata de homoj diverspopolaj kaj diversepokaj. Ke la saĝulo Sisa kreis ĝin por pruvi al persa reĝo ties dependecon de la regatoj. Ke Hermeso konceptis ĝin —pintan verkon de la pinta homo— kiel donacon al sia idaro. Ke Adamo elpensis ĝin dum ripozado en la paradizo. Ili estas falsaj teorioj.
La homaro konas ŝakludon jam dek ses jarcentojn; kvin, la nuntempan variaĵon. Sed ĝi ne estas homa faraĵo: ŝakludo estis malkovrita, ne kreita. Ĝi estis tie ekde la unua momento, kiam io ekzistas. Du dimensioj sufiĉas: sur la plursegmenta ebeno, foresto kaj ĉeesto de lumo, interbatalas la partioj. Iliaj movoj devenas de bazaj teoremoj, eŭklidaj laŭ simpleco: la reĝo, ekzistokialo, iras unu spacon en ĉiu akso aŭ en ambaŭ. La damo ĝislime longigas la reĝan movon. La turo estas negacio de la oblikvaj movoj de la damo. La kuriero, la malo. La ĉevalo hibridigas ambaŭ, limigite. La peono imitas nur unu el ili, minimumigite, al la kontraŭulo.
Ekster la tempo kaj la spaco, imagante la universon antaŭ ol krei ĝin, Dio konstatis, ke en la konsidero pri dudimensia mondo estas jam implicita la ŝakludo, neevitebla sekvo de la ebeno kaj la dupoluseco. La zitroj diras, ke Alaho kreis Satanon por havi iun venkotan sur la tabulo. Li ne povis venki sin mem, perfekte ludante perfektan ludon: Dio kontraŭ Dio rezultigas ĉiam egalecon.
Proklamas ili, ke ekzistas senfinaj variaĵoj de ŝakludo, kaj ke tiu konata de la homo estas nur la plej simpla, la sola, kiun ni povas kompreni. Ili asertas, ke nia universo, kiu estas ekster nia komprenkapablo, estas la plej kompleksa ŝakluda variaĵo ankoraŭ alirebla de la homa percepto. Ankaŭ en tiu ĉi variaĵo la Diablo estas la sola kontraŭulo kapabla malpezigi al Dio la ŝarĝon de la soleco. La neŝanĝeblaj leĝoj de la fiziko, kiujn nia scienco apenaŭ komencas malkovri, estas la bazaj reguloj en tiu ĉi variaĵo de la ludo. En ili la homo kaj la steloj estas antaŭdeterminitaj, same kiel la gambito de damo en la variaĵo ludata de ni. La saharaj zitroj insistas, ke estas specoj de ŝakludo ankoraŭ pli kompleksaj ol la videbla universo, kaj ke Dio daŭre trovas kaj elĉerpas ilin senfine.
Notoj
La traduko aperis en Beletra Edeno, N-ro 4 (Majo 2024).
