Roberto Peres-Franko

Pri kiel la 17-a ĉapitro ne estis la lasta

Originalo en la hispana

al Enrique Jaramillo Levi

Venkita, sur la grundo, ĉe la sojlo de la morto, la kavaliro lasis sian kapon kliniĝi flanken. Li povis vidi kiel lia maljuna ĉevalo klopodas eskapi, kompatinde forgalopante de la rabobesto, tamen malsukcese. Pretere, sur monteto, kies kurba konturo videblis kontraŭ la vespera ĉielo, li kredis vidi la neklarajn figurojn de du rajdantoj, kiuj same klopodis eskapi. Li palpis siajn vizaĝon kaj barbon. Li vidis, ke la mano sangokovriĝis. Li volis stariĝi aŭ almenaŭ turni sin flanken, sed ne povis. Li sentis leĝerecon en la kapo, kiel okaze de dormemo, kaj li komprenis, ke lia vivo estingiĝas.

— Vidu, en kia amara aflikto la fino venas renkonte al mi — li malforte vespiris, apenaŭ aŭdeble. — Helpu min en tiu ĉi malfeliĉa horo, sinjorino mia.

Forta brizo, de okcidento, skuis la reĝajn flagojn kaj la branĉojn de anzino1.


La plumo subite haltis. Apogante sin sur la skribotablo, la viro fermis la okulojn kaj per la montrofingro masaĝis la lacajn palpebrojn. Stranga sento, kvazaŭ malĝojo aŭ melankolio, flirtis en lia brusto. Li rigardis tra la malfermita fenestro. Malpuraj infanoj ludis per lignaj glavoj en la strateto. Vesperiĝis. La iom fora voĉo de kriisto distris lin dum momento. Li stariĝis. Li rigardis la faskon da paperfolioj sur la tablo. Li denove sidiĝis. Io ankoraŭ mankas, li intuis; io ne estas en la ĝusta loko. Li prenis la lastan folion el la fasko kaj ŝiris ĝin. Poste li metis en alian lokon de la fasko la antaŭajn kvar foliojn. Li denove trempis la plumon.


La kavaliro malfermis la okulojn. Sur la monteto aperis la figuroj de la du rajdantoj. Li levis la rigardon kaj vidis la leonon salti sur lin kaj ripari per la ungegoj la vundojn sur lia korpo, kaj poste la besto dorsen kuris en la kaĝon, kie ĝi trankvile kuŝiĝis. Li sentis, ke lia korpo estas ĵetita supren, en la aeron, kaj la doloro malaperis. La maljuna ĉevalo galope revenis, ankaŭ malantaŭen, kaj kapriole metis sin sub lian korpon. La armaĵo ne bruis, kiam li falis sur la selon. Besto kaj rajdanto restis kvietaj antaŭ la ĉaro de la leonoj. La memoro pri la feroca atako malaperis el la menso. Levante la rompitan vizieron, Don Kiĥoto rigardis la leoniston, kiu atendis lian respondon. Brizo de okcidento flirtigis la flagojn.

Notoj

  1. anzino: verda kverko, ileks-kverko. ↩

La traduko aperis en Beletra Almanako, N-ro 48 (Oktobro 2023).

Aperas enEsenca antologio (2026)