Roberto Peres-Franko
Novelo

La Cirko

mallonga novelo

Originalo en la hispana

al Shirley Jackson

Je la mano de mia avo, mi eniris sub la tendegon. La homvico, kiu moviĝis malrapide, flue iris preterpasinte la enirejon de la Cirko. Dum ni paŝis al niaj sidlokoj, maldekstren, tiris mian atenton la grandega tegmento, lumigita kaj trairita de kabloj, kaj nepreciza odoro, malagrabla sed konata.

Grandaj reflektoroj movis siajn lumkolonojn en la polvoplena aero. Kelkaj ĵonglistoj, per ĵetado de torĉoj kaj tranĉiloj, distris la sidiĝantan publikon.

La lumoj direktiĝis al la mezo de la ĉefa areno. Viro nigre vestita, kun arĝentkolora bastono kaj mikrofono, bonvenigis nin al la jara spektaklo de la Cirko. La intenseco de la aplaŭdoj sentigis al mi por la unua fojo la certecon, ke miloj da personoj estas tie, fizike, ĉirkaŭ tiu punkto.

– Baldaŭ ni ĝuos la gajecon kaj novecon de la spektaklo, kiun ni preparis por ĉi tiu jaro – diris la prezentisto – sed unue, kiel tradicie, ni devas komenci per la plej grava programero: la kaĝo.

Mi sentis, ke mia avo ekpremas mian manon kaj poste ĝin delasas por aplaŭdi kiel ĉiuj. La lumoj direktiĝis al la dua areno, kie ene de sfero farita el metala reto, kun diametro de ĉirkaŭ dek metroj, motorciklisto feroce rondiris.

– Li estas via frato – flustris ĉe mia orelo mia avo.

La motorciklo rondiris en la kaĝo, ĉirkaŭ ĝia ekvatoro, kaj poste sulkante la meridianojn, kvazaŭ ne ekzistus la gravito. La publiko aplaŭdadis. Mi sentis min emociplena. Mi ne bone memoris mian fraton. De longa tempo li ne loĝis kun ni. Li estis en la Cirko, tion oni diris al mi. Kaj nun mi vidis lin, efektive, kun lia ora kasko, defiante la fizikon en tiu fera globo.

En iu momento, la motorciklo haltis, kaj la publiko silentis. La viro kun la arĝentkolora bastono diris:

– Kie estas la junulo?

La lumkolonoj turnis sin. Mi blindiĝis pro la brilo. Mi ne tuj komprenis, ke la lampoj estis direktitaj al mi. Mi sentis la manon de mia avo kuŝiĝi sur mia dorso kaj milde puŝi min, por ke mi paŝu antaŭen.

Virino, kun minimuma vesto el zekinoj kaj stelo sur la frunto, venis teni min per la mano kaj kondukis min, ĉe aplaŭdoj, ĝis la dua areno. Ŝi malfermis pordon kaj igis min eniri en la kaĝon. Mi vidis la palan vizaĝon de mia frato, ŝvitan, malantaŭ la viziero. La virino malfermis kofron kaj elprenis sabron. Ŝi donis ĝin al mi, tra truo en la kaĝo, kaj leĝere gestis al mi, por ke mi donu ĝin al mia frato. Kiam li prenis ĝin, mi rimarkis, ke lia dekstra mano estis katenita al la stirilo per iaspeca ora mankateno.

La motorciklo ekfunkciis kaj komencis rapidiri sur la muroj de la kaĝo. La lumkolonoj svingiĝis ĉirkaŭ ni. Stimulante aplaŭdon de la publiko, la virino kun la zekinoj piediris ĉe la rando de la areno kun la brakoj levitaj al la aero. La prezentisto daŭre parolis ĉe la mikrofono. Mi klopodis ekvidi mian avon inter la ĉeestantoj, sed la lumoj malebligis al mi rigardi preter la nebulan polvonubon.

Stare ĉe la nadiro de la sfero, mi sentis ion konatan en tiu ĉi sceno. Mi jam vidis antaŭe la strion de fajreroj ŝprucantaj de la sabro, kiam ĝi koliziis kun la metala reto. Mi jam aŭdis la krion de la publiko, kiu sufokis la muĝadon de la motoro. La motorciklo turnadis ĉirkaŭ mi, kaj la sabro etendita al la centro plurfoje pasis proksime de mia kolo. Sed mi ne sentis timon.

La aplaŭdo iom post iom estingiĝis, kaj kreskanta huado anstataŭis ĝin. La motorciklo haltis, kaj mia frato forĵetis la kaskon. La homo de la mikrofono tusis, kvazaŭ por purigi la gorĝon, kaj diris:

– Estu tiel.

La junulino kun la zekinoj eniris en la kaĝon, turnis sin sur siaj altaj kalkanumoj, prenis la sabron el la pala mano de mia frato, kaj senkapigis lin. La publiko denove aplaŭdis, kiam ŝi levis lian kapon. Tri nanoj eltiris el la kaĝo la motorciklon kaj la korpon de mia frato.

– Mia nomo estas Stela – diris al mi la virino, kun bela soriso, dum ŝi per sia varmeta mano forigis kelkajn sangogutojn, kiuj estis falintaj sur mian vizaĝon.

Ŝi prenis mian brakon kaj zorge fiksis malgrandan oran mankatenon ĉirkaŭ mia pojno. Ĝi havis la emblemon de la Cirko gravurita sur la flanko.

Kiam la lumoj moviĝis al la ĉefa areno, la bastonhava viro pompe anoncis la komenciĝon de la tiujara spektaklo. Vico da elefantoj, sur kiuj rajdis virinoj portantaj bluajn plum-faskojn, kaj kiujn sekvis bando da klaŭnoj, svarmis sur la areno. En la tria vico, apud juna paro kun kelkaj aplaŭdantaj gajaj infanoj, mi ekvidis mian avon. Li estis ridanta, eble tro forte, pri la klaŭnaĵoj. Mi ne scias, ĉu tio estis ŝvito, sed ŝajnis al mi, ke mi vidas guton sur lia vango. Mi rememoris la konatan odoron, kiun mi flaris kiam mi eniris la cirko-tendon. Odoris je sango.

Notoj

La traduko aperis en Beletra Almanako, N-ro 50 (Junio 2024).

Aperas enEsenca antologio (2026)