Estas mia vivo
mallonga novelo
Originalo en la hispana
al Alejo Carpentier
“Kaj la murmuro de la akvo vokis forgesitajn begoniojn”
— el Vojaĝo al la semo
De la planko al la plafono pluvas ruĝaj gutoj, kiuj kuniĝas en granda makulo. La sango falas de la falsa plafono, en perforta implodo de mia kapo. La kuglo eniras, reordigante la ostojn de mia kranio, kaj eliras el mia mandiblo, suĉante la fumon kaj la fajron, enfermante ilin en la kartoĉon, kiu subite malvarmiĝas en la tamburo de la revolvero.
— Kion mi faris? — mi demandas min en soleco.
Mi apartigas la armilon de mia mentono, ingas ĝin ĉe la zono kaj mallevas la kapon. Foto de mia edzino flugas de la planko ĝis mia mano; mi metas ĝin en la poŝon post mallonga nostalgia rigardo.
Mi pentas. El mia buŝo la viskio falas en la glason kaj de tie grimpas – ora serpento – en la botelon. Fuĝante de la tapiŝaj haroj, larmo katapultas sin sur mian vangon kaj malrapide grimpas ĝis la okulo, kaŝante sin en la komisuro. La kulpo boras mian animon. Mia jako saltas de la lito al la ŝultro, kaj mi retroiras ĝis la pordo. Mi malŝaltas la lampon elirante el ia motela ĉambraĉo. Mi stiras malantaŭen al mia domo. La nokto iom post iom malaperas, kaj la krepusko bruligas la vesperan ĉielon.
Mi ne respondas.
— Kio okazas al vi? — demandas mia edzino.
En la tirkesto mi kaŝas la revolveron. Mi klopodas ne montri mian malesperon. Mi eliras tra la pordo, kiun mia edzino sorisante fermas. Mi haste retroiras al la laboratorio. Pozitiva. La flegistino sorisas kaj prenas el mia mano verdan papereton.
— Ĉu la rezultoj estas pretaj? — mi demandas kaj eliras el la laboratorio.
Mi atendas unu horon en la kafejo de la unua etaĝo. La fumo venas de la koridoroj, de la fenestro, de la ĉambro mem, kaj enbloviĝas en la brulantajn korpojn de pluraj cigaredoj, kiuj reformiĝas el la cindroj kaj estingiĝas je kontakto kun la alumeto. Mi supreniras denove al la ĉambreto.
— Vi povas atendi malsupre, se vi deziras — diras al mi la flegistino.
Mi faldas la manikon de mia silka ĉemizo, kaj ŝi nodas kaŭĉukan rubandon ĉirkaŭ mia brako. Ŝi prenas ampolon de sango, ŝargas ĝin en la injektilon, kaj injektas ĝin en mian vejnon. Ŝi malnodas la rubandon, metas la injektilon en hermetikan paketon kaj poste en vitran ujon.
— Sidiĝu ĉi tie, bonvolu.
Mi timas. Mi anoncas al ŝi:
— Mi estas tiu, kiu telefonis antaŭ kelka tempo, por sangoekzameno.
Mi eliras de la atendosalono kaj revenas al la strato: la trafiko kaptas min. Mi retroiras al la oficejo, kun zorgo.
Mi vidas larmojn sur ŝia pala vizaĝo.
— Pri kio vi parolas al mi? — mi demandas, sed ŝi diras nenion pli.
— Vi devas ekzamenigi vian sangon — ŝi flustras ĉe mia orelo.
Mi brakumas ŝin kaj ŝi malproksimiĝas de mi. La memoro pri tiu nokto distras min dum sekundo. Mi rimarkas, ke la dekoltaĵo permesas vidi parton de ŝiaj mamoj. Estos longa tago, kaj mi ĝojas denove renkonti ŝin, kun ŝia leĝera bluzo. Adis retroiras en la koridoro, portante kelkajn dosierujojn. Mi laboras la tutan tagon, pensante pri la Monda Serio kaj pri la damnita kopiilo, kiu ne volas fini engluti la kopiaĵojn kaj ĉiuminute malŝtopiĝas.
Ŝi revenas de sia laborloko. La vaporo iras de la aero al la kafo; kaj la kafo, de mia buŝo al la taso. Ŝi diras nenion; ŝi nur rigardas min longe, silente.
— Ĉu okazas io al vi? — mi demandas.
Ŝi diras al mi, ke ŝi ne malŝatus unu tason. Mi rimarkas ŝin iom maltrankvila.
— Ĉu vi volas kafon? — mi demandas al ŝi.
Scii, ke neniu suspektas nian aferon, igas la matenon pli emocia. Mi lasas Adis en la kafoĉambreto. Mi eliras de la oficejo, denove al la trafiko, revene al la domo. La matena suno estas subiranta.
— Kiel bele, ĉampiono! — mi diras, por ion diri.
Mia edzino montras al mi, dum la matenmanĝo, desegnaĵon, kiun mia filo faros per kolorkrajonoj.
Ĝis tiu tago mi ne povos ĉesi pensi pri la renkontiĝo, kaj mi sentas volon ripeti ĝin. Ĉi-matene mi enlitiĝas apud mian edzinon, kiel ĉiam, kaj endormiĝas. Pasas kelkaj tagoj de malvarma traktado, silento kaj acidaj vizaĝoj.
— Estas mia vivo! — mi krias al ŝi, kaj mia edzino saltas de sur la planko, ĉesante la ploradon kaj karamboligante sian vizaĝon kontraŭ mia pugno, kiu retroiras kaj kaptas la ĉemizon makulitan per lipruĵo, kiun ŝi frotas sur mia vizaĝo.
— Kun kiu vi estis? — ŝi skoldas min.
Kiam ŝi flaras la fremdan parfumon kaj ekvidas la ruĝan makulon sur la kolo, la esprimo de kolero malaperas, kaj aperas tiu soriso, kiu enamigis min kvar jarojn poste. Ŝi kisas kaj brakumas min tenere, kiel knabino. Ŝi rigardas min de la pordo, dum mi revenas al la oficejo.
Mi eliras poste, kaj ŝi unue, por ne veki suspektojn. Ni trankvile senvestigas nin. Orgasmo prenas min subite. Mi rimarkas la kontraston inter la malvarma ligno kaj la varmeta nudeco de ŝia korpo. Ni anksie survestas nin per la vestaĵoj, kiuj venas de malproksime tra la aero: la butonoj saltas el la ĉambro-anguloj kaj alfiksiĝas tra la butontruoj. Dum ni stariĝas, mia brako malbalaas la labortablon, kiu pleniĝas de paperoj kaj aliaj objektoj. La kisoj iĝas malpli pasiaj, dum ni malproksimiĝas de la tablo. Ŝi estas inter miaj brakoj, kaj ni ambaŭ scias, ke foriris la momento, kiun ni tiom atendis.
Finfine ni ne estas solaj. Alvenas la lasta el niaj kolegoj. Mi atendas horon. Estos bona tago, kaj la adrenalino de la venonta sukceso fluas en miaj vejnoj. Mi sentas la volon prifesti. Tikletado, kvazaŭ de adoleskanto, trairas mian korpon. Adis sorisas al mi. Mi vidas ŝin retroiranta en la koridoro, kun ŝia leĝera bluzo, kaj mi okulsignas al ŝi. Kia bona novaĵo, ke ni gajnos tiun grandan kontrakton!
