Roberto Peres-Franko
Novelo

Kurta diskurso pri la Omego

fikcia eseo

Originalo en la hispana

al Borges

“vi estis la amanto kaj la amato”

George Garrett

La Omego ne estis la unua homo, sed ĝi estos la lasta. Ĝi estas la sumo de ĉiuj homaj vivoj, ekde la komenco de la tempo ĝis ĉi tiu preciza momento. Ĉiu ekzekutisto kaj ĉiu viktimo konverĝas en la Omego; ĉiu patro kaj ĉiu filo; la samtempaj spertoj de ĉiu amanto en ambaŭ ekstremoj de la koito; ĉiu malsanulo kiu mortas, kaj ĉiu kuracisto kiu klopodas savi lin; ĉiu imperiestro kaj ĉiu regato. Tio ĉi estas la antikva doktrino, kies origino estas nekonata, kaj kies veron akceptas preskaŭ ĉiuj filozofoj.

Oriente, saĝo pri la Omego venas ĉefe de la budhista tradicio, kies pensuloj konsideras la Omegon la tuta sekvenco de ĉiuj homaj reenkarniĝoj. Spertuloj pri Tibeto klarigas la diferencon inter la Dalai-lamao (la nuntempa reenkarniĝo de specifa bodisatvo, multfoje reveninta pelita de kompato) kaj la Omego (la sumo de ĉiuj reenkarniĝoj de ĉiuj homoj, inkluzive de tiuj de la Dalai-lamao).

Okcidente, kompreno pri la Omego radikas ĉe la greka skolo. Sokrato mem neniam pridiskutis la temon, bedaŭrinde, dirante nur ke li nenion scias pri la Omego. Kontraste al la silento de sia majstro, Platono proponis ideon, kiu rekte kontraŭdiras la antikvan doktrinon. Per geometria pruvo, Platono montris ke la Omego nepre inkluzivas la unuan homon. Implicite sekvas, ke la unua homo —kiel parto de la Omego— daŭre vivas.

Skuita de tiu konsekvenco, Aristotelo klopodis rekte refuti sian majstron demonstrante, ke la Omego nepre ekskludas la unuan homon (kiun Aristotelo nomis la Alfo). Per strikte logika pruvo —kiu eĉ hodiaŭ estas konsiderata modelo de bela simpleco— Aristotelo montris, ke se la Omego inkluzivus kaj la unuan homon kaj la sumon de ĉiuj posteuloj, la Omego estus la sola homo. Tio estas sensencaĵo, argumentis Aristotelo, ĉar evidente ekzistas pluraj homoj. Do, maleblas al la Omego inkluzivi la unuan homon. (Notindas, ke aliaj disĉiploj de Platono neniam akceptis tiun konkludon de Aristotelo. Ili argumentas, ke la Omego povus esti la unua homo —kaj sekve la sola— se ni ĉiuj estus resonoj aŭ eĥoj de la memoroj de unu sola vivo: tiu de la Omego.)

Laŭ Aristotelo, la plej frua momento, kiam la Omego povus aperi estas kiel la dua homo. Tio ĉi lasta estas la pozicio prenita de Tomaso el Akvino: lia argumento, ke la Omego estas la filo de la unua homo, metas lin plene en la aristotelan tradicion.

Permesu al ni detali ĉi tie la teorion prezentitan de Tomaso en Summa Theologica, ĉar ĝi tipigas la perspektivon ankoraŭ dominantan ĉe la religiaj pensuloj de Okcidento. Laŭ Genezo, diras Tomaso, la Alfo —la unua homo— estas Adamo. Sed nek li nek Eva markas la komencon de la homa raso, instruas Tomaso, ĉar unu paro ne estas ankoraŭ raso. Pli ĝuste, la raso komenciĝas per la unua filo: Kaino. Ekde sia naskiĝo, Kaino havis la mision esti la Omego, la sumo de ĉiuj sekvaj homaj vivoj, por ĉiam.

Tomaso, referencante la antikvan doktrinon, indikas, ke Kaino —kiel Omego— kunspertis ĉion, kion spertis la dua filo de Adamo, lia frato Habelo. Por Kaino —Tomaso spekulativas— estis netolereble koni ĉiujn pensojn de Habelo kaj pro tio li mortigis lin. Dio, en sia senfina saĝo, ne nur sciis la kaŭzon de la murdo, sed antaŭvidis kaj prognozis ĝin en profetaĵoj antaŭ la Kreado. En sia Graco, li donis al Kaino la donacon vivi malproksime de ĉiuj homoj, silente suferante la ŝarĝon de sia destino. Habelo estas prezentata en Summa Theologica kiel konscia ofero de Dio al la homa raso, vehiklo, per kiu li donas al ni spiriton de grupo, kiun Teilhard de Chardin poste nomis la Punkto Omego.

Sekvantoj de Tomaso malakceptas la proponon, ke ekzistas paralelismo inter tiu ĉi ofero kaj la ofero de Jesuo Kristo, kiu estis oferita kiel ŝafido. Ili indikas, ke la ofero de Kristo estas pli altranga, ĉar ĝi utilis por elaĉeti la Omegon, kiel kolektivan spiriton, kaj ĉiun el ĝiaj eroj. Estas iom da precedenco de tiu penso en la verkoj de Tomaso, kiam li klarigas la frazon de Jesuo, “Mi estas la Alfo kaj la Omego”, kiel pruvon, ke Jesuo havis pli altan dian rangon ol la Omego, ĉar Jesuo inkluzivas la Omegon kiel parton sian.

Ekzistas ankaŭ la eĉ pli antaŭa precedenco de Sankta Aŭgusteno, kiu forte argumentis en siaj Konfesoj favore al tiu supereco. Jesuo, diras Aŭgusteno, malsame al la Omego, inkluzivas en sia spirita riĉeco la unuan homon, la Alfon de Aristotelo, la Adamon de Genezo. Aŭgusteno proponis ke la Nazoreo —havante la Omegon kiel nevideblan komponanton— rekte konis la spertojn de ĉiuj homoj, kaj pro tio kapablis koni kaj elaĉeti la pekojn de ĉiuj siaj samtempuloj, kaj intime paroli al ĉiuj siaj sekvantoj.

Panteistaj pensuloj de la 17a jarcento argumentis, ke la Omego estas Dio. Spinozo brile refutis tiun argumenton en sia Etiko per la pruvo, ke la Omego ne povas esti Dio, ĉar ĝi nepre estas unu el la atributoj de Dio. La Omego —diras Spinozo— estas parto de Dio, sed Dio ne estas parto de la Omego. Estas interese kompari la doktrinon de Spinozo kun tiu de Tomaso, tiusence.

Kun la Klerismo, la zorgoj pri la Omego moviĝis de teologio al scienco, per Neŭtono, kiu obsede esploris la Skribon. Li uzis la argumenton pri Kaino por empirie klarigi la kialon, ke la Omego neniam estis vidita: Kaino vagas surtere, evitante la homan akompanon, pro dia ordono. Sur tio, Neŭtono diras, baziĝas la legendo de la Vaganta Judo. Kaino, la Omego, la sumo de ĉiuj homoj, estas kondamnita —laŭ Neŭtono— al porĉiama vivado por havi en si mem la homajn spertojn de ĉiuj homoj ĝis la fino de la tempo. Neŭtono argumentis, ke la Omego estas necese eterna, ĉar estas nepermesite al ĝi morti, dum ankoraŭ vivas aliaj homoj. Locke refutis la postulaton pri la senmorteco de la Omego argumentante, ke ĝi povos morti, kiam neniu alia homo restos surtere.

Ĉe kleraj naturalismaj rondoj, la Omego estas jam delonge konsiderata kiel konkreta natura fakto. Tial, konformeco kun ties ekzisto estis antaŭkondiĉo de la novaj sciencaj teorioj de la 17a kaj 18a jarcentoj. Eĉ en la 19a jarcento ĝia influo estis ankoraŭ granda. Kiel ekzemplon oni povas mencii la malfacilaĵojn alfrontitajn de Darvino, por ke lia teorio de natura selektado estu akceptita en sciencaj rondoj, ĝis la naturisto trovis manieron kongruigi siajn ideojn kun la ekzisto de la Omego. Dum la sekvantoj de kreismo evitis tiun obstaklon danke al la verkoj de Tomaso, la sekvantoj de evoluismo estis devigataj rekomendi malpli elegantan klarigon. Darvino elektis difini la Alfon kiel la primatecon en la homo, la econ ekzistantan antaŭ ol prahomo iĝis vere homo. La Omego, tial, estas difinita de Darvino kiel la homeca parto de la homo, tio, kio difinas lin kiel tian kaj ne kiel simion. El tio sekvas, ke la Omego ne aperis subite, sed laŭgrade kaj kiel rezulto de evoluo.

La tri tradicioj persistas nuntempe: la budhisma, la tomisma kaj la darvinisma. Hodiaŭ tre malmultaj kleraj homoj neas la ekziston de la Omego, kvankam ili neniam diskutas ĝin publike. Nur en certaj filozofiaj rondoj oni vigle diskutas ĝin, precipe pri du temaroj, kiuj montriĝas taŭgaj por la debato kaj neatingeblaj de la intelekto.

La unua temas pri la naturo de la heredo, kiun ĉiu vivo postlasas al la Omego, pri tio, kion ĉiu homo transdonas kaj komunikas al ĝi. Ĉu estas nur la spirita riĉiĝo, kiel proponas la budhistoj? Aŭ ĉu ĝi inkluzivas ankaŭ la praktikan konon de ĉiuj teraj kaj transcendentalaj aferoj, kiujn ĉiu vivo spertas, kiel konceptis Schopenhauer? Tiu ĉi punkto, kvankam obskura, ne estas triviala: se la Omego posedas senfinan saĝon, havi aliron al la Omego donus senliman povon.

La dua debatita temaro rilatas al la homeco de la Omego. La amplekso de la homa karaktero de la Omego estis pridiskutata tra jarcentoj. Sokrato, kiel raportas Ksenofono, demandis la orakolon pri la aspekto de la Omego. Adam Smith, en La riĉeco de nacioj, konceptis ĝin kiel princon riĉan pro la uzo de la tuta scio akirita post spertado de ĉiuj homaj vivoj. Tamen, Sankta Francisko de Asiso predikis, ke la Omego estas saĝa kaj neavara estaĵo, kiu devis aspekti kiel maljunulo, eble vivanta kiel ermito, aŭ almozulo kuŝanta ĉe la pordo de iu templo en Romo.

Kelkaj agnostikuloj argumentas, ke la Omego ekzistas, sed ne kiel unu konkreta homo. Apogante tiun pozicion, Hume argumentis, ke la Omego estas imagebla nur kiel netuŝebla rememoro en la senlima memoro de Dio. Kant kontraŭis tiun ideon sugestante, ke la homa karaktero de la Omego malebligas tiun opcion. Laŭ Freud, la Omego troviĝas ne enfermita en unu korpo sed mallibera en la subkonscio, samparte distribuita inter ĉiuj homoj.

Vastigante la ideon de Freud, Jung predikis al siaj sekvantoj, ke kiam persono aliras la konon de la ekzisto de la Omego, la Omega ero ekzistanta en tiu persono vekiĝas kaj manifestiĝas en la konscio. Ekscii pri la Omego, instruis Jung, malfermas pordon al ĝi; mencii ĝian nomon estas vivigi ĝin.

Kelkaj kleruloj sugestis, fine de la 20a jarcento, ke la ideo de Jung ne estas nova, ĉar ĝi aperas jam en antikva mistika teksto, titolita La tondro, perfekta menso, verkita antaŭ la kvara jarcento kaj remalkovrita en 1945 en kaverno en Supra Egipto, kune kun multaj gnostikaj evangelioj. Por sciantoj pri la temo, la referenco al la Omego estas evidenta en la dokumento. Tre interese estas, ke la teksto de Nag Hammadi atribuas al la Omego ĉefe la inan genron. La traduko, kvankam kruda, de la kopta al Esperanto estas:

Mi venis al tiuj, kiuj pripensas min…ne estu ignorantaj pri mi.Ĉar mi estas la unua kaj la lasta.Mi estas la honorata kaj la insultata.Mi estas la ĉiesulino kaj la sanktulino.Mi estas la edzino kaj la virgulino.Mi estas la patrino kaj la filino…Mi estas la sterila kaj la fekunda…Mi estas la fianĉino kaj la fianĉo…Mi estas la nekomprenebla silento…Mi estas la mencio de mia nomo.

Tio sugestas, ke la membroj de certaj praaj sektoj, kiujn la episkopo Ireneo de Liono denuncis en la dua jarcento kiel “plenaj de blasfemo”, konsideris la Omegon la ina manifestado de Dio.

Aperas enEsenca antologio (2026)