Roberto Peres-Franko
Novelo

Notoj pri paradizo

taglibraj enskriboj

Originalo en la hispana

al Stendhal

La 3-an de oktobro 2004:

La nekutima beleco de In Paradisum, de Fauré, igis min ĝoje atendi la morton, por ĝui tiel subliman gloron. “Mi, almenaŭ, volonte mortus multfoje, se tio estas vera”, mi diris, kiel Sokrato. Ĝia perfekteco igas min suspekti, ke la komponisto, serĉante juvelon por kroni sian Requiem, plagiatis de Dio la muzikan fonon de la regno, dum atako de aroganteco. Se estas tiel, la dia pesilo devos pardoni lian herezon, pro la kontraŭpezo de la savitaj animoj: ĉar li pentris la premion tiel bela, ĝiaj taktoj puŝas al bonfaro per si mem, bagateligante la minacon de la infero.

En trankvilaj vesperoj, aŭskultante ĉi tiun muzikaĵon ĝis satiĝo, mi provis imagi, kia estus la anoncita paradizo. Mi elprovis kliŝon: vorticon de lumo ĉirkaŭatan de sennombraj keruboj. Ĉar la muziko superis ĝin, mi provis redifini ĝin, sed ĉiufoje mi trovis min sinkanta en blanka sengusta limbo.

Kvankam mi ankoraŭ suspektas, ke difini paradizon estas subjektiva ekzerco (por Borges – eĉ blinda – ĝi estis biblioteko; por Sokrato, renkontiĝo kun saĝuloj de la pasinteco), mi ne plu bezonas imagi ĝin: mi estis tie antaŭ nelonge. Je la kvina kaj duono en la vespero de dimanĉo, la 26-an de septembro 2004, la universo kunfaldiĝis, kaj la Tero interkuniĝis kun la Ĉielo, donacante al mi la efemeran kaj neripeteblan fenomenon sperti mian paradizon dum mia vivo.

La scenejon disponigis la apero de ĉielarko. La vorto malsufiĉas: la kliŝo ĉielarko ne priskribas la luman mirindaĵon, kiu etendis siajn flugilojn antaŭ ni. La rabia brilego de tiu duoncirklo fendis la ĉielon kiel akvomelonon. Ĝiaj tonoj estis tiel klaraj kaj ĝia kurbo tiel vasta, ke ili apenaŭ lasis spacon en niaj okuloj por la blua abismo enkadriganta ilin.

Mia edzino kaj mi alvenis unu horon antaŭe por viziti miajn gepatrojn. Ni kvarope kontemplis la pacan spektaklon kaj kaŝis la emocion kaŭzitan de la perfekta momento, babilante pri la tona diferenco inter la ĉefa arko kaj la akcesora arketo, kiu milde percepteblis super ĝi. Fronte al la ĝemelaj cirkloj, tri hirundoj lude konturis arabeskojn; ĉe niaj piedoj, la malsekaj okuloj de niaj hundoj dankis nin pro nia reveno hejmen. Ĉio estis perfekta: ni bonfartis kaj estis kune. Mia edzino amis min. Miaj gepatroj sciis sin feliĉaj, kontentaj pri la rikolto de la longa semado de siaj vivoj.

Kiso puŝis min al la subita antaŭsento, ke mia eterneco povus esti senfina ripetado de tiu ĉi momento de senmakula feliĉo. Mi fermis la okulojn kaj petegis, kiel Faŭsto preta vendi la animon al Dio:

“Se mi estas digna, permesu, ke ĉi tio estu mia paradizo”.

La petola flugado de la hirundoj aludis al mi, ke malantaŭ la ĉiela kurteno, Li sorisis.

Per rolulo de Opinioj de klaŭno, Heinrich Böll diras, ke ŝajnas al li neeble, ke feliĉo daŭru pli ol unu minuton, maksimume du. Li malpravas: dek minutojn daŭris tiu Edeno. Mi estus volinta ĝin senfina, sed la vivo antaŭeniras. La ĉielo baldaŭ iĝis nuda, kun grizaj anoncoj pri noktiĝo. Mi ne scias, kiam mi denove sentos min kvazaŭ en dia gloro. Mi scias nur, ke mi ankoraŭ sentas la arpeĝojn de Fauré kaj la brilon de tiu arko kunekzistantaj en mia interno.


La 1-an de januaro 2005:

Mi malkovris, ke la fenomeno, kvankam efemera, ne estas neripetebla: hodiaŭ, dum la unua mateniĝo de la nova jaro, dum familia matenmanĝo, mi revenis en tiun nirvanon, kiam mi kontemplis, kiel la senkulpa ĝojo de mia ĵusnaskita nevino speguliĝis, suno sur polurita oro, sur la vizaĝoj de miaj gepatroj.


La 24-an de januaro 2005:

Nun mi jam komprenas, ke la sperto estas ne nur ne unika, sed – dank' al Dio – preskaŭ ĉiutaga. Borges rimarkis tion: pasas neniu tago, kiam ni ne estas momenton en paradizo. Same kiel tolo permesas vidi tra etaj truoj, la vivo permesas al ni kontempli brilojn de paradizo per fragmentoj de optimuma feliĉo, kiuj travidiĝas de tempo al tempo. Sufiĉas havi la animajn okulojn malfermitaj por percepti ĝin.

Kvankam mi estis konscia pri mia ĝojo, nur kiam tiu tago alvenis, mi komprenis, ke ĝi povas esti perfekta eĉ dum la vivo. Nun la fakto riveliĝas al mi, kiam mi malplej atendas ĝin. La epifanio venas en suko de frago sur la lipoj de mia edzino, en la flirtado de birdeto, en la vespera brizo, en la trankvileco post orgasmo. Mi kredas, ke Dio aŭdis mian preĝon, sed decidis doni al mi, anstataŭ ciklan paradizon de ripetiĝanta feliĉo, sinsekvon de etaj malsamaj paradizoj ĉiutage renoviĝantaj.

Notoj

La traduko aperis en Beletra Almanako, N-ro 50 (Junio 2024).

Aperas enEsenca antologio (2026)