Destino
mallonga novelo
Originalo en la hispana
al Julio Cortázar
“Unu vivon poste ni komprenos,
Juan Pablo Silvestre
ke la vivon ni perdis nur pro timo”
Luisa neniam komprenis, kial ŝi mortis. Dum la grandega muelila ŝtono, blinda ĉe sia eterna akso, daŭrigis la cirklan pilgrimadon nenien, ŝiaj okuloj perdis la brilon fikse kaj senhelpe rigardante la brakon. La antaŭan vesperon, la suno, kiel momenta lampiro en tre profunda puto, brilis en tiuj samaj okuloj. Sidantaj sur la teraso de ŝia domo, Luisa kaj ŝia amikino Lucia babilis. Ili parolis pri amo, sekso, estonta vivo. Kaj ili ridis — ho, Dio, kiom ili ridis!
— Ĉu vi scias? — diris Lucia. — Mi decidis iri ĉi-vespere al la maljunulino, por ke ŝi legu mian manon.
La mieno de surprizo de Luisa ne surprizis Lucian.
— Tiu freneza maljunulino ne atingos, ke li rimarku vin.
— Sed ŝi povas diri, ĉu iutage li faros tion. Kial vi ne venas kun mi?
Grimaco de nekredemo rapide aperis sur ŝia vizaĝo: “Mi ne kredas je tiaj aferoj”.
— Kompreneble ne… — koncedis Lucia. — Sed ĉu vi ne sentas scivolemon? Oni diras, ke antaŭ ol vi naskiĝas, via vivo estas jam skribita tie, en la linioj de via mano.
Ili eksilentis. Ankaŭ dum la noktiĝo, unu apud la alia, ili silentis dum la maljunulino frotis la maldekstran manon de Lucia. Ŝi plenatente rigardis ĝin kaj fermis la okulojn: ŝi parolis longe pri vivo, amo, sano, mono. Luisa ektremis ĉe ĉiu vero, kiun la maljunulino diris pri ŝia amikino. Intimajn aferojn, sekretojn inter ili du: ĉion ŝi vidis. Post kiam la maljunulino finis la laboron pri Lucia, Luisa antaŭsentis, ke ŝia vivo ŝanĝiĝos. La ciganino prenis ŝian maldekstran manon, forte kunpremis la lipojn kaj restis silenta longan tempon. Poste ŝi rigardis ŝin en la okulojn, kun kompato.
— Sed vi ne kredas je ĉi tio, mia kara…
— Kion vi vidis, sinjorino? — postulis Luisa kun rompita voĉo.
Angoro longigis la mallongan paŭzon, ŝajnigante ĝin senfina.
— Estas pli bone, ke vi foriru kaj forgesu ĉion — diris la maljunulino sciante, ke ŝi ne faros tion.
— Diru al mi jam, je Dio — ŝi petegis.
La maljunulino fermis la tristajn okulojn, maltrankvila. La polmo de ŝia mano, seka kiel maldika cepoŝelo, apenaŭ tuŝetis la ŝvitan manon de Luisa.
— Okazos tre baldaŭ, mia kara. Estas skribite ĉi tie, ekde la unua tago.
Silento. Larmo falis sur la nudan kaj tremantan manon, malfermitan al la ĉielo.
— Diru al mi, kiam — insistis Luisa, kaj alia larmo falis sur ŝian manon, kiam ŝi aŭdis la respondon. — Kion mi povas fari por eviti tion, oldulino?
— Detruu ĝin, se vi volas vivi. Dum la mano ekzistas, via sorto estas decidita.
La ŝtono turniĝadis, malrapide kiel la mondo, antaŭ ŝiaj velkintaj okuloj kaj palaj lipoj. Tiumatene la suno varmigis tiujn lipojn, survoje al la preĝejo. La irado lasis al ŝi tempon pensi pri sia edzo, sia eta filino, pri la aliaj gefiloj, kiujn ŝi volis venigi en la mondon, pri la genepoj, kiujn ŝi volis vidi ludi ĉirkaŭ ŝi.
Ŝi sentis, ke la vivo foriras el ŝia brusto. Ŝi ne alvenis al la preĝejo. La muelilo, kiun ŝi trovis survoje, svingante la alojn antaŭ ŝi, estis identa al la bildo de ŝia sonĝo: la aloj blankaj; la pordo malfermita; la rado grandega, pigre turniĝanta sur la grenoj; la interno malplena; la suno disradianta inter la fendoj de la tegmento.
Ŝi kontemplis la senŝanĝan turniĝon de la ŝtono dum unu horo. Neniu aŭdis ŝian krion, kiam ŝi enmetis la manon. La membro tuj malaperis en fajna ruĝa pasto ŝmiriĝinta sur la ŝtonplato. Paralizita pro la doloro, Luisa dorsfalis kun la stumpo levita al la ĉielo kiel mortinta branĉo. Kun la okuloj fikse rigardantaj la amputitan brakon, ŝi sangis ĝismorte sen kompreni, kio okazis. Blinda antaŭ la agonio, la muelila ŝtono plu turniĝadis la tutan vesperon, imitante la persistemon de la somera vento. La krepusko senpasie finiĝis, fremda al la trista bildo de la rigida korpo kun la maldekstra mano kompleta, kaj kun la dekstra brako tranĉita kaj vertikala.
Notoj
La traduko aperis en Beletra Almanako, N-ro 48 (Oktobro 2023).
