Fermu la okulojn
mallonga novelo
Originalo en la hispana
al mia patrino
Ŝi ne atendis ion tian. Ŝi vidis surstrate centojn da samaĝaj junulinoj prostituantaj sin al italaj turistoj, pretaj seksumi por mono aŭ edziniĝi kun iu ajn el tiuj, sen ia ajn sento, nur por eskapi el tiu infero. “Tio estas ilia afero”, ŝi diris al si mem. “Mi ne estas ĉiesulino”. Do, kvankam bela kaj juna, ŝi vivis modeste, tiom bone, kiom permesis ŝia honesteco kaj rekteco en tiu ĥaosa urbo.
Li ne atendis ion tian. Dum tiuj feriaj tagoj, li vidis centojn da belaj junulinoj en Varadero: italaj, germanaj, hispanaj, ĉiliaj… El ĉiuj mondopartoj! Virinoj lukse vestitaj dum la vespermanĝoj en la hotela restoracio, kaj poste trankvile senvestigitaj en etaj bikinoj, sur la blanka kaj varmeta sablo de tiu malgranda paradizo. Lia koro, tamen, ne estis tuŝita de ili.
La matenon de la 10-a de aprilo ili renkontiĝis: ŝi piediris hejmen, post la leciono en la Konservatorio, kaj li staris antaŭ la Katedralo eluzante la lastan film-rulaĵon, antaŭ ol preni la aviadilon tiuvespere, revenonte al sia patrolando.
Ŝi lin diskrete rigardis. Sentime starante inter turistoj kaj kelkaj kolomboj, li celis sian fotilon al la fasado de la konstruaĵo, kaj moviĝis supren kaj malsupren serĉante la plej konvenan angulon. Li mem vestis sin kiel turisto: blanka ŝorto, blua ĉemizeto, jankiaj sportŝuoj kaj pajla ĉapelo kun plurkolora rubando. Ŝi trovis lin bela. Ŝi longe rigardadis lin, scivoleme unue, poste kun deziro, ĝis kiam li finis foti kaj turniĝis kien ŝi staris.
Li ŝin rigardis, kun miro. Ŝiaj nigraj okuloj lin rigardis rekte dum sekundo, ĝis kiam ŝi apartigis sian rigardon kaj komencis piediri al la maro. Tiu efemera sekundo sufiĉis, por ke tra liaj pupiloj eniru energifulmo. Ŝi vestis sin kiel kubanino: simpla kaj longa vestaĵo farita el flordesegna ŝtofo. Ŝi estis tre bela. Li de proksime ŝin postsekvis multajn stratblokojn, senhonte, studante ŝin per obstina rigardo, scivoleme unue, poste kun deziro, ĝis kiam ŝi haltis ĉe la Malekono – eble kredante lin jam malproksima – kaj turniĝis kien li alproksimiĝis.
Trovante sin vid' al vide, la du nekonatoj ne sciis kion fari. Post sekundoj da silenta nedecidemo, sur iliaj vizaĝoj aperis timemaj sorisoj, kiuj baldaŭ transformiĝis en ridojn kaj poste en ridegojn. Elbuŝiĝis pardonpetoj, poste dolĉaj vortoj kaj fine invitoj al promenado laŭlonge de la Malekono kaj al glaciaĵo en Kopelja por babili kaj konatiĝi.
– En mia lando, la plaĝoj ne estas tiel belaj kiel ĉi tiuj, sed ili estas por ni – li estis dirinta al ŝi.
La blua oceano apud la Malekono kaj la gusto de frago fandiĝanta sur la varmeta lango estis favoraj al amo. La senlima ĉielo promesdone malfermiĝis antaŭ la senkoloraj konstruaĵoj de Havano. La liberaj marondoj krevis furioze kontraŭ la malliberaj ŝtonoj. La novaj gustoj de la malpermesitaj plezuroj allogis la sensojn. La koro ekmalfermiĝis kaj lasis aperi la avidon pri amo, libereco kaj ĝojo.
“Ŝi estas kreita por mi”, li pensis. “Li estas kreita por mi”, ŝi pensis. Ĉio perfektis, krom la foriro. La baldaŭa apartiĝo nebuligis la estontecon. Ili faris longdaŭrajn planojn: li laborus en sia lando dum tuta jaro, kaj ŝparus sufiĉan monon por veni por ŝi kaj kunpreni ŝin al sia lando, por komenci komunan vivon.
Ŝi akompanis lin al la flughaveno José Martí. Ŝi eniris apud li ĝis tie, kie estis al ŝi permesite, kaj pacience atendis ĝis la momento de la enaviadiliĝo. Okazis interŝanĝo de rigardoj, brakumoj kaj poŝtaj adresoj. Kiam la laŭtparolilo vokis la vojaĝontojn de lia flugo, li alproksimiĝis al ŝia orelo, kaj flustris:
– Fermu la okulojn.
Ŝi lin rigardis malicete kaj, sorisante, ŝi fermis ilin.
– Mi venos por vi, kara mia. Ne dubu pri tio – diris li, tiel mallaŭte kaj proksime al ŝia orelo, ke ŝiaj nukaj haroj hirtiĝis.
La aviadilo foriris, kaj la amo restis pendanta. Pasis la tagoj, kaj leteroj komencis alveni de unu al alia. Unue ili estis longaj kaj iom malvarmaj; poste ili iĝis pli pasioplenaj kaj pli mallongaj. En iliaj frazoj la promesoj pri amo plifortiĝis, kaj la konversacioj pri la estontaj planoj fariĝis pli profundaj.
La esperoj kreskis kun la paso de la monatoj. Li fervore laboris, sin-ofereme ŝparis monon kaj kontente konstatis, kiom malmulte mankis por atingi la celon. Ŝi pacience atendis, kaj pretiĝis por komenci novan vivon en nova lando.
Alvenis la 10-a de aprilo de la sekva jaro, dato fiksita por la renkontiĝo. Ŝi atendis lin ekde la tagiĝo en la flughaveno, sed li neniam aperis. Noktomeze, ŝi foriris.
Ŝi alvenis al sia apartamento kaj sinĵetis surliten por pensi pri la ampromesoj kaj la komunaj planoj. Ŝi baldaŭ endormiĝis pro laciĝo. Tiam, kiam ŝia konscio vagadis inter dormo kaj veko, ŝi aŭdis mildan voĉon en sia orelo:
– Fermu la okulojn.
Ŝi malfermis ilin, ektimigita, sed vidis neniun. Post minuto da aŭskultado en la malplena ĉambro, ŝi sentis, ke la dormo denove envolvas ŝin. Ŝi fermis la okulojn, kaj denove aŭdis:
– Mi venis por vi, kara mia. Venu kun mi – diris la voĉo, tiel mallaŭte kaj proksime al ŝia orelo, ke ŝiaj nukaj haroj hirtiĝis.
Ŝi sentis varmetan brakumon ĉirkaŭ sia korpo, kaj lasis sin forporti.
Kiam tagiĝis, ŝia patrino trovis ŝin mortinta sur la lito.
La sekvan semajnon, ŝia patrino ricevis leteron de lia patrino. Ŝi ĝin malfermis maltrankvile, kaj legis la novaĵon: li mortis la 10-an de aprilo en trafikakcidento, survoje al la flughaveno.
Notoj
La traduko aperis en la antologio Mondoj (Pollando, 2001), ISBN 837194201X.
