Roberto Peres-Franko
Poemo

Brulego en la junula prizono*

Originalo en la hispana

al Melquíades Villarreal Castillo

Venu kaj rigardu min alvizaĝekaj diru al mi,ke ne doloraseĉ grajnetonvia animo,kiam vi aŭdas la senvizaĝajn kriojnkaj scias ke la karnonvivantan cindrigas mordantela fajro

Venu kaj diru, ke ĉi patrio,via, mia, ne forlasisĉi tiujn rompitajn filojn siajn,ke ne estas ajna pekoen tio, ke ĝi nun estas surdaal la ploroj de la senhelpulo,kaj en tio, ke ĝi diras al la patrino,ke la filo meritisforbrulite morti

Venu kaj tion diru al mi per tiu buŝo,kiu poste plorpetos helponal la ĉielo; per tiuj lipoj,kiuj kisas viajn infanojnkaj instruas al ili pri moralo kaj bono;kaj poste diru tion al tiu,kiu ankoraŭ ne mortis,kiu ankoraŭ sentas la bruladonde la flamo, kiu disŝiras lian vivon,kiu spiris fajron, kaj petishelpon al surdaj oreloj

Kaj poste diru al mi, ke vi estaspanamano…kio vi estas?se ne bruligas vian animonla doloro de brulanta neplenaĝuloen ĉi tiu fajrego de apatiokaj nehumana putreco

(Mi diros al vi, ke neniuen ĉi tiu nia landomeritas tian ĉi punon)

Notoj

* Kvin junuloj mortis pro la brulego de la 9-a de januaro 2011 en la pavilono de neplenaĝuloj de la Plenumcentro de Tocumen, Panamo. ↩

Esperantigis el la hispana la aŭtoro.

Kvin junuloj mortis pro la brulego de la 9-a de januaro 2011 en la pavilono de neplenaĝuloj de la Plenumcentro de Tocumen, Panamo.

Aperas enEsenca antologio (2026)