Patrio
Patrio tiom eta, sur la istmo kuŝanta:samkiel maro sonas en la konka helik',pro via vibra suno kaj ĉielo vivantaen mi tiel resonas via tuta muzik'.
Turnas mi la rigardon kaj teruron eksentasĉar mi ne vidas vojon por reiri al vi...Mi eble ne konscius, vin kiom mi amegasse fato ne decidus, ke mi forlasu vin!
Patri' estas memoroj... la spertoj travivitaj,kovritaj de ŝiraĵoj el amo aŭ dolor';la palmo murmurema, muziko elkonita,ĝardeno jam sen fruktoj, folioj aŭ kolor'.
Patri' estas antikvaj padetoj sinuantajsenĉese trairitaj ekde la infanec',la arboj antaŭ longe elkore nin konantajsilente parolantaj pri kara pasintec'.
Anstataŭ fremdaj turoj orgojle elstarantajsur kies orsagetojn por morti venas sun'al mi lasu la arbon, sub kiu ekrevantemi ŝtelis ŝian kison kaj skribis sur la trunk'.
Ho, miaj karaj turoj, antikvaj kaj lontanaj,mi sentas nostalgion pri via resonad'!Mi vidis multajn turojn, kun sonoriloj vanaj;neniu tamen sciis, turoj miaj lontanaj!kanti kiel vi kantis, per dolĉa singultad'.
Patri' estas memoroj... la spertoj travivitaj,kovritaj de ŝiraĵoj el amo aŭ dolor';la palmo murmurema, muziko elkonita,ĝardeno jam sen fruktoj, folioj aŭ kolor'.
Patrio tiom eta, ke tutan vin ja kovrusper sia ŝirma ombro flirtanta la standardo:ĉu eble vi malgrandas ĉar tiel mi ja povusforporti vin entutan en mia koro arda?
Originalo (hispana)
Patria · Ricardo Miró
¡Oh patria tan pequeña, tendida sobre un istmodonde es más claro el cielo y es más vibrante el sol,en mí resuena toda tu música, lo mismoque el mar en la pequeña celda del caracol!
Revuelvo la mirada y a veces siento espantocuando no veo el camino que a ti me ha de tornar...¡Quizá nunca supiese que te quería tanto,si el Hado no dispone que atravesara el mar!
La patria es el recuerdo... Pedazos de la vidaenvueltos en jirones de amor o de dolor;la palma rumorosa, la música sabida,el huerto ya sin flores, sin hojas, sin verdor.
La patria son los viejos senderos retorcidosque el pie, desde la infancia, sin tregua recorrió,en donde son los árboles antiguos conocidosque al alma le conversan de un tiempo que pasó.
En vez de estas soberbias torres con áurea flecha,en donde un sol cansado se viene a desmayar,dejadme el viejo tronco donde escribí una fecha,donde he robado un beso, donde aprendí a soñar.
¡Oh mis vetustas torres, queridas y lejanas,yo siento las nostalgias de vuestro repicar!He visto muchas torres, oí muchas campanas,pero ninguna supo, ¡torres mías lejanas!,cantar como vosotras, cantar y sollozar.
La patria es el recuerdo... Pedazos de la vidaenvueltos en jirones de amor o de dolor;la palma rumorosa, la música sabida,el huerto ya sin flores, sin hojas, sin verdor.
¡Oh patria tan pequeña que cabes toda enteradebajo de la sombra de nuestro pabellón:quizás fuiste tan chica para que yo pudierallevarte toda entera dentro del corazón!
Texto según Wikisource (es.wikisource.org, «Patria», poema de Ricardo Miró); dominio público.
Notoj
Noto: Ricardo Miró (prononcu Rikardo Miro') estas la ĉefa poeto de Panamo kaj "Patrio", verkita en Barcelona en 1909, estas lia ĉefa poemo. Tradukis el la hispana Roberto PERES-FRANKO (2005).
Aperis en Beletra Almanako n-ro 52-53 (februaro-junio 2025), p. 134-136.
Noto de la tradukinto: En provo, eble naiva aŭ tro permesema, speguli la etoson de la epoko, mi permesis al mi uzi kelkloke en mia traduko asonancojn kaj eĉ adasismojn.
Unue publikigita en Beletra Almanako 52-53, 2025
