En la mar'
Ho, kiel bela mar' kolera estas!Kiel grandigas ĝi mian animon!Kiu taksas eta, antaŭ ĝi, homon?Ĝuste ĉi tie mi granda min sentas!
La ekbrilego la tenebron ŝiras,fulmoj trairas maston nevundante.La barko supren kaj malsupren iras,sur la senlima kampo navigante.
Kaj kiel furioza maro muĝas!Kiel venas dispeciĝi hulojkontraŭ l' fiera ŝip'! Kaj kiel saltassur la vizaĝon akvaj diamantoj!
Amaraj aŭ salgustaj kvazaŭ larmoj,sur miajn lipojn falas kelkaj gutoj...Mi trinkas kolerploron de l' Oceano!Mi trinkas kolerploron de l' Giganto!
La pruo la timindajn ondojn rompasde l' aroganta kaj senlima punto...Mi regas maron kaj min forta trovassur fragilaj tabuloj de mia ŝipo!
Ŝajnas ke, mian venkon rigardante,ploros pro ĉagreno kaj kolerola brava ĉiel' kaj orgojla abism'...
Ĝemas vento ŝnuraron trairante,kaj mi sentas, kion? spiritan forton...invadantan ebrion el senfin'!
Dr. Joaquín Pablo FRANCO GONZÁLEZ
1898
Notoj
Noto: Tiu poemo priskribas kariban uraganon, travivitan de la aŭtoro kiam li perŝipe vojaĝis el Kolombio al Panamo pro maljusta politika ekzilo. La originalon elhispanis en 2003 lia nepo, Roberto Pérez-Franco, kiu dankas rekomendojn de Manuel Pancorbo Castro.
Aperis en Beletra Almanako n-ro 52-53 (februaro-junio 2025), p. 134-136.
Noto de la tradukinto: En provo, eble naiva aŭ tro permesema, speguli la etoson de la epoko, mi permesis al mi uzi kelkloke en mia traduko asonancojn kaj eĉ adasismojn.
Unue publikigita en Beletra Almanako 52-53, 2025
