silentu
Originalo en la hispana
Silentu, belulino,pri tio, kion vi sentas en via koroNe diru al li, ke vi ankoraŭ amas min,ne diru al li, ke ankoraŭ amas vin mi
Silentu,eĉ se silenti pri tiu konfesobruligas al vila lipojn, la bruston kaj la voĉonPor ke ne eskapu, en suspiro,vorto malsaĝa en perfido,por ke ne konsumu viaj kisojlian buŝon, dum vi pensas pri mia amo
Silentupri la angoro, kiun vi sentas,ĉar vi estas apud li enŝlositakaj ne fluganta apud mi
Ne lasu lin scii, ke vi priplorisnostalgion kaj vundon, kiuj restas,en ĉambro —templo, kie mi adoris—,kaj ke la vivo por vi morto estas
Sekigu per la mano sen trankviloĉiun larmon falintan, galan de doloro,sur silka kuseno kaj roza kovrilo,kie restas de mia haŭto la odoro
Vi ne povas silenti, ĉu?Vi mensogas… rigardu!Mi mortas sen vi,kaj mi silentas pri tio
Notoj
Esperantigis el la hispana la aŭtoro.
Esperantigis el la hispana la aŭtoro.
