dornoj
Originalo en la hispana
Ĉu estis via kulpoaŭ estis mia kulpo?
Mi ne scias, belulino mia…Tio jam ne gravas.
La rozo, kiu kunigis nin ĉirkaŭ si,tiu, kiu naskiĝis subiteen via ĝardeno kaj la miapor ravi nin per sia parfumokaj vundi nin per siaj dornoj,velkis antaŭ la sunsubiro:jen kio gravas.
La stelo, kiu igis ninlevi niajn rigardojnde la polvo, kiun tretas niaj piedoj,al la ĉielo, kiu kronas niajn kapojn,kaj kiu per sia lumo montris al ninian plej altan destinon,estingiĝis antaŭ la tagiĝo:jen kio gravas.
Mi riproĉas al vi nenion, belulino mia,nek mi penos forgesi vin.Dolĉa estos via memoro en mia koro.
Mi ne deziras priplori tion, kion mi perdis,nek provi revivigi tion, kio mortis;sed doloras min en la brustola tuta amo, kiun mi ne amis.
Kiel efemera estas la amo!Kiel rozo…kiel stelo.Ĝi venas hodiaŭ kaj morgaŭ ĝi forestas.
Kaj tamen,estas io, kio estas eterna en la amo.
Ĉar ankoraŭ lumigas min interneĉi tiu stelo kaj plumi sentas la parfumon de ĉi tiu rozo,miksitan kun la doloro de ĝiaj dornoj…
Notoj
Esperantigis el la hispana la aŭtoro.
