Provo kaj eraro
Originalo en la hispana
al Tristán Solarte
Adamo mordis la pomon. La gusto kaj aromo estis identaj al tiuj de la ordinara frukto. Dio, kiu dum jarcentoj estis atendinta la mordon, kaŝita malantaŭ vito, elsaltis kaj diris:
— Aha! Ĝuste tiel mi volis kapti vin, sendankulo. Vidu ĉion, kion mi faris por vi. Mi donis al vi paradizon por eterna vivo kaj virinon por akompani vin. Interŝanĝe mi petis nur, ke vi ne manĝu de ĉi tiu arbo.
Ion volis diri Adamo, sed Dio parolis la unua:
— Ne kulpigu Evan: tio estas tiel evidenta ekskuzo.
Siavice Eva volis paroli, sed Dio baris al ŝi la vojon:
— Ne diru al mi la malnovan rakonton pri la serpento.
La besto, kiu ankoraŭ estis proksime, grimpis sur la arbon kaj plu aŭskultis kun la rezignacio de aktoro, kiu foriras de sceno mil fojojn ripetiĝinta.
— Nun — daŭrigis Dio — mi verdiktos. Ambaŭ estos forpelitaj. Vi, Adamo, laboros por gajni vian panon. Finiĝis la feliĉaj tagoj de abundeco. Nun vi devos akvumi la sekan grundon per via ŝvito por elŝiri el ĝi malmultajn fruktojn. Vi, Eva, dum longa tempo ĝuis seksumadon sen zorgoj. De nun vi sangos ses tagojn ĉiumonate kaj facile gravediĝos. Fine, en doloro vi naskos bebon, kies kapo estos tro granda por via vagino. Vi restos hejme por ŝanĝi vindaĵojn, purigi plankojn kaj lavi telerojn. Kaj vi, serpento, rampos sur la tero…
— Atendu momenton — interrompis Adamo.
Ĉar Li ankoraŭ ne alkutimiĝis al tiel abruptaj interrompoj de Sia inspiro, Dio faris la koleran mienon, kiun Mikelanĝelo donis al Lia vizaĝo en fresko. Sed Adamo tiam ne rigardis Lin: fikse rigardante la morditan frukton, li movis bulon sub sia vango. Post kelksekunda meditado, li diris:
— Ĉu vi scias, Dio? La afero ne valoras la penon… Mi redonas al vi vian pomon.
Li elbuŝigis la bulon ankoraŭ ne englutitan, kaj algluis ĝin per salivo, kiel eble plej bone, al la resto de la frukto, kiun li poste metis sur branĉon de la malpermesita arbo. La serpento flankrigardis la ĉeestantojn kaj silente rampis ĝis alia branĉo. Dio, elreviĝinta pro tio, ke la fino — tiel detale preparita ekde la kreo de tiu ĉi universo — fiaskis denove, foriris de la Ĝardeno kaj iris krei aliajn mondojn, kun novaj variaĵoj. Adamo kaj Eva plu vivis en la Paradizo sen labori kaj sen naski. Ili mortis, jarcentojn poste, pro enuo.
Notoj
La traduko aperis en Beletra Edeno, N-ro 4 (Majo 2024).
