Roberto Peres-Franko

Ekskuzoj

anekdoto

Originalo en la hispana

al Mónica

Ekvidinte flavan lumon mi malrapidigis la aŭtomobilon. Okaze de la ruĝa mi haltigis ĝin. Profitante la paŭzon mi rigardis ŝin kaj, post kelkaj sekundoj karesante ŝian kolon, mi kisis ŝin. Ne satigis min miaj mil kisoj al ŝi en la teraso, ankaŭ ne du mil ĉe la ŝtuparo nek la tri mil donitaj en la aŭtomobilo antaŭ ekfunkciigi la motoron. Mi kredas, ke ŝiaj lipoj estas dependigaj: kisinte ŝin, mi volis daŭre fari tion por ĉiam.

Tamen ŝi surpriziĝis pro tiu gesto meze de la strato. Mi sorisis:

— La lumo estas ruĝa — mi pledis, levante la ŝultrojn.

Ankaŭ ŝi sorisis, kaj mi plu stiris. Du urboblokojn poste alia karmesina lampo min favoris: mi intense kisis ŝin kaj karesis ŝiajn harojn. Ŝi esploreme ekzamenis min kun palpebrumo simila al rapida papilia flugilsvingado.

— La lumo estas ruĝa — mi argumentis naive.

Ŝi mallevis la okulojn kaj senĝene ridis. Mi plu stiris, ebria pro tiom da pasio, kaj silente benis la mirindan cerbon, kiu inventis la trafiklumojn.

Jam antaŭ ŝia loĝejo mi malŝaltis la motoron. Ŝi, kun milda soriso sur siaj ruĝiĝintaj lipoj, fikse rigardis mian konfuzon. Rite, en tiu momento ŝi elirus el la aŭtomobilo, sed pro iu kialo ŝi nun restis senmova sur la sidloko.

— Kio okazas? — mi demandis, iom perpleksa.

Ŝi ne respondis. Mi volis diri ion pli, kiam mi ekvidis rubenan ekbrilon en ŝiaj pupiloj. Tiam ŝi premis lastan longan kison sur miajn surprizitajn lipojn. Poste ŝi rigardis min kaj flustris:

— Ĉu vi vidas tiun stratangulon? La lumo estas ruĝa.

Notoj

La traduko aperis en Beletra Edeno, N-ro 4 (Majo 2024).

Aperas enEsenca antologio (2026)