Roberto Peres-Franko

La sonĝo

mikronovelo

Originalo en la hispana

al José Luis Rodríguez Pittí

“Mi volas sonĝi,
ke mi rigardas min dormi”

Mitch Hedberg

Homo iris en sian liton kaj endormiĝis. Dum li dormis, li sonĝis, ke li estas en sia lito dormanta kaj sonĝanta, ke liaj sonĝoj estas tiel realaj kiel lia maldormo. Li sonĝis, ke en siaj sonĝoj li vidas tiom multajn kolorojn, aŭdas tiom multajn sonojn, parolas tiel flue kaj amas tiel intense kiel en sia maldormo. Li sonĝis, ke li estas nekapabla distingi sian dormon disde sia maldormo tiagrade, ke li ne scias, kiam li dormante sonĝas kaj kiam maldormante vivas la realon. Kaj la vorto realo perdis sian signifon. Tiam li sonĝis, ke li vekiĝis el sia sonĝo kaj decidis neniam plu endormiĝi, por eviti sonĝi. Kaj li restis maldorma por ĉiam, en sia sonĝo.

Notoj

La traduko aperis en Beletra Edeno, N-ro 4 (Majo 2024).

Aperas enEsenca antologio (2026)