Eĉ pli bela
anekdoto
Originalo en la hispana
al Edilberto González Trejos
Li vidis ŝin pasi. Kiel bela ŝi estis! Kun delikataj trajtoj kaj migdalaj okuloj, lakta haŭto kaj ĝisŝultra hararo. “Ŝi estas pli bela ol anĝelo,” li pensis, kaj fermis la okulojn, blindigita de sia propra priskribo, imagante kiel bela devas esti anĝelo, kaj eĉ pli, virino pli bela ol anĝelo. Tiam li enamiĝis al tio, kion lia imago konceptis. Kiam li malfermis la okulojn kaj revidis tiun virinon, ŝi ŝajnis al li havi malabundan, preskaŭ velkan belecon kompare kun la kreaĵo de lia menso. Do li tuj retiris sian flaton, timante, ke ĝi velkos dum sia flugo sen trovi fekundan teron por flori, kaj li foriris, malestimante en sia koro tiun, kiu provis per sia vana beleco deloki lian belan idealan virinon de ŝia trono de perfekteco.
Notoj
Esperantigis el la hispana la aŭtoro.
Esperantigis el la hispana la aŭtoro.
