Kronado
mallonga novelo
Originalo en la hispana
al Vielka Librada Urriola
“La palaco funebras”
José Martí
Vestita per ora brokaĵo kaj ruĝa silko, la juna heredanto atendas. Malantaŭ la ĉizitaj palisandraj muroj, li aŭdas la voĉon de sia Majstro. La investituro daŭris du horojn, inkluzive de tuta horo por aranĝi liajn longajn harplektaĵojn kun la krona drako. La pordo malfermiĝas, kaj la Majstro salutas lin per eta riverenco.
— Dum dek du jaroj oni vin pretigadis, Chao-Ping, por ĉi tiu tago. Vi jam majstras la sciencojn kaj artojn de regado, diplomatio kaj politiko. Sed antaŭ ol vi povos aliri la tronon de via patro, vi devos lerni kvin esencajn lecionojn, kiuj bone utilos al vi dum via reĝado.
La larĝa kurteno el virga silko falas, kaj dum momento la juna heredanto kontemplas antaŭ si iluzian spegulon de bildo, kiu moviĝante perfidas, ke ĝi ne estas lia propra. Aliulo, kun la samaj aĝo, figuro kaj vizaĝo, same vestita kun la mantelo kaj juveloj de la Imperio, kontemplas lin vidalvide, mirigita.
— Kiu estas vi? — ili ambaŭ demandas, preskaŭ unuvoĉe.
La Majstro verdiktas, kun brakoj malfermitaj al ambaŭ:
— Unua leciono: la Imperiestro scias, ke estas respondoj, kiuj alvenas nur kun la tempo.
Per sia bastono el seka ĉerizujo, la Majstro frapas la pordon: du eŭnukoj alportas malgrandan tablon, kun tabulo preta por ludado. Leĝera gesto sufiĉas al ili, kaj ambaŭ junuloj sidiĝas unu fronte de la alia, silente. Dum unu horo aŭdiĝas nur la milda klakado de la ŝtonetoj sur la ligno. Silentaj demandoj interkruciĝas super la ardezaj kaj jadaj ŝtonoj. La aliulo, maltrankvila, ekscias, ke malvenko baldaŭas, kaj li rezignas per subtila riverenco. Ambaŭ stariĝas.
— Bela kaj malfacila batalo — laŭde diras la Majstro. — Dua leciono: la Imperiestro trankvile pripensas sian strategion.
Alia perbastona frapo revokas la eŭnukojn, kiuj venas kun du glavoj. La venkito kiel la unua elingigas la sian, kaj Chao-Ping defendas sin. La ĝemoj de la klingoj plenigas la ĉambron. Post streĉa batalo la aliulo falas: la glavo de Chao-Ping minace premas kolan vejnon, kie pulsas la sango.
— Nobla kaj furioza batalo! Tria leciono: la Imperiestro scias liberigi kaj moderigi sian forton.
— Kiu li estas, Majstro? — denove demandas Chao-Ping.
La Majstro silentas, do la aliulo respondas:
— Mi estas Chao-Kiang, sola filo de la forpasinta imperiestro Ying-Chao, kaj heredanto de la trono.
Malnodita harplektaĵo sorbas liajn larmojn.
— Neeble — murmuras Chao-Ping. — Mi ne havas gefratojn. Mi kreskis sola en la norda alo de la palaco, ĉiam sciante min heredanto.
Ambaŭ rigardas, agititaj, la Majstron, kiu anoncas:
— Kvara leciono: estas veroj tiel profundaj, ke eĉ la Imperiestro ne konas ilin.
En la granda salono, malantaŭ la pordego de la ĉambro, aŭdiĝas la vokoj de la Mil Ministroj, ke la nova Imperiestro aperu kaj estu kronita.
— Vi montris, Chao-Ping, per via saĝeco kaj forto, ke vi estas inda heredanto de via patro. Estas la momento fari tion, kio farendas — diras la Majstro.
Sed Chao-Ping ne moviĝas. Kun sia glavo ankoraŭ pikanta la karnon de la alia, li demandas:
— Se vi estas mia frato, mi volas scii tion. Se vi estas mia frato, mi volas, ke vi venu kun mi kaj estu mia konsilisto. Se vi estas mia frato…
La alia, dronanta en larmoj, plendas al la Majstro:
— La trono estas mia… de ĉiam. Vi perfidis min. Kiel mi povus akcepti esti simpla konsilisto de ĉi tiu trompanto?
— Kvina leciono: la Imperiestro zorge elektas siajn konsilistojn — la Majstro diktas.
Post eksono de la bastono kontraŭ la pordo, du gardistoj eniras kun nigra mantelo, kaj eltrenas la venkiton, envolvitan, al la suda ekstremo de la palaco.
— Se vi estas mia frato, indulgu mian vivon — li krias, dum li formoviĝas.
Kiam la voĉo perdiĝas malantaŭ la rozkoloraj kolonoj, la granda pordego malfermiĝas kaj la Mil Ministroj stariĝas. Chao-Ping, pala kaj ŝvita, por la unua fojo vidas la tronon en la granda salono, lumigitan de ruĝaj lampoj.
— Dum dek du jaroj mi lernis sub viaj zorgoj, Majstro, pretiĝante por ĉi tiu tago. Mi neniam pridubis vin aŭ vian lojalecon al la Imperio. Diru al mi nur unu aferon, Majstro… Diru al mi, ĉu li estis mia frato aŭ trompanto, ankoraŭ unu el viaj lecionoj.
La Majstro faras mildan riverencon kaj invitas lin iri antaŭen.
— Ne plu estas lecionoj, Via Dia Moŝto. Chao-Ping estas la nova Imperiestro.
Notoj
La traduko aperis en Beletra Almanako, N-ro 48 (Oktobro 2023).
