Roberto Peres-Franko
Novelo

La trovaĵo

mallonga novelo

Originalo en la hispana

al Ariel Barría Alvarado

Kiam ni malfermis la malantaŭan pordon de la kamioneto, tie estis ili: pakaĵoj sur pakaĵoj, volvitaj en plasto kaj glubendo. La ŝoforo saltis el la kamioneto kaj klopodis eskapi, sed la kolegoj de la alia policaŭto persekutis kaj alpafis lin, kiam li rifuzis halti. Dum la preterpasantoj gape rigardis la ulon morti sur la pavimo, mi estis paralizita pro la grandega kvanto da drogo, kiu estis antaŭ mi en la ŝarĝejo.

— Dio mia.

Je rapida rigardo, mi kalkulis proksimume tunon kaj duonon da bonega drogo. Poste, la Direktoro de la Polico oficiale anoncis la pezon: 1615 kilogramojn da pura kokaino. Oni gratulis nin en la policejo kaj fotis nin dum manpremado inter ni kaj la Direktoro, kun la standardo de la Policoficejo en la fono.

— Ekzemplaj oficiroj — iu diris.

Mi eĉ ne pensis klare, ekposedite de la grandeco de la trovaĵo.

Tiun nokton, enlite kun mia edzino, mi ankoraŭ havis la damnitajn sakojn en la kapo.

— Vi tremas — diris al mi mia edzino. — Kio estas al vi?

Mi ne povis diri al ŝi. Mi dormis eĉ ne minuton: la okuloj restis malfermitaj la tutan nokton, rigardante mian edzinon, la bebon dormantan en la lulilo, la krucifikson pendantan sur la mizeraj muroj de la mizera domo, kie ni loĝis, kaj kiun mi ankoraŭ ne finpagis, metante mian vivon en riskon ĉiutage.

— Nekredebla bonsorto trafis nin hieraŭ, ĉu ne? — diris al mi Pako, kiam mi eniris la policaŭton la sekvan tagon.

Mi alrigardis lian vizaĝon kaj vidis, ke li seriozas. Pako havis la okulojn ruĝaj, kaj lia elspiro odoraĉis je malmultekosta alkoholaĵo. Certe li maldormis la tutan nokton, fortrinkante la cent dolarojn, kiujn la Polico donis al ni premie pro la granda kvanto da drogo konfiskita. Li aspektis sincere feliĉa pri la tuta afero. Ŝajnis al mi, ke Pako vidas ĝin kiel grandan okazaĵon, favoran al sia kariero, kaj kiel bonan ŝancon por inviti siajn amikojn al senpagaj drinkaĵoj.

— Ĉu vi pasigis bonan nokton? — sarkasme mi demandis al li.

— Diable bonan! — li respondis.

— Drinkado kun amikoj kaj dancado kun junulinoj?

Surprizita de mia tono, li ĵetis al mi:

— Kaj nun, kiu fek’ estas via problemo, frateto?

— Pako… — mi diris al li, balancante la kapon. — Vi havas eĉ ne fikan ideon pri tio, kion ni faris hieraŭ.

— Nian laboron! — li respondis, kun surprizo.

— Tio estas tro da kokao, Pako. Tro. Ni ne estu tiel bonaj. Al iu grava krimulo mankas nun tuno kaj duono da kokaino, kaj mi certigas al vi, ke tiu fikulo ne estas kontenta pri ni.

Pako subite iĝis sobra kaj jam ne sorisis.

— Ĉu vi ne vidis hazarde hieraŭ veturilon tre malrapide pasi preter via domo, pli ol unu fojon?

Li rigardis min, kvazaŭ klopodante memori. Subite, li malfermegis la okulojn.

— Damnu min! Fek’, fek’ al…

Li klinis la kapon kaj premis sian vizaĝon per la fingroj, kvazaŭ skrapante la okulojn.

— Ĉu vi kredas, ke ili scias, kie mi loĝas?

Mi ne povis respondi al li. Sed mi sentis, ke respondo ne necesas.

— Ni estas mortintaj, kolego, ni estas finitaj — ĝemis Pako, senbride.

— Trankviliĝu. Ni devas nur esti pli zorgemaj de nun. Tenu la okulojn bone malfermitaj kaj fidu neniun. Ĉu vi komprenas? Neniun. Ĉio glate iros.

— Ĉu vi estas certa? — li demandis min, kun larmoj sur la vangoj.

Mi rigardis tra la fenestro. En preterpasanta policaŭto, policano kun sunokulvitroj rulis suben la vitraĵon de fenestro kaj levis la manon, kvazaŭ por saluti nin. Mi malkroĉis la revolveringon kaj kontrolis la tamburon: ses bronzkoloraj kugloj dormis en la malvarma karuselo. Aŭdiĝis kurta klako de perkutilo.

— Ĉu vi estas certa? — denove demandis Pako, pli trankvile.

Sed mi jam ne povis plu mensogi al li.

Notoj

La traduko aperis en Beletra Almanako, N-ro 48 (Oktobro 2023).

Aperas enEsenca antologio (2026)