Roberto Peres-Franko

La germana tradukisto

longa fikcia eseo

Originalo en la hispana

al H. G. Wells

“vi estas la flugiloj per kiuj la alaŭdo
skribadas sonetojn en la ĉielo”

Álvaro Menéndez Franco

Bertrand Russell havigis al si ne malmultajn malamikojn pro sia Historio de la Okcidenta Filozofio. Kurioze, malpli gravaj asertoj kaŭzis la plej grandan polemikon. Russell pagis altan prezon pro sia publika aserto pri io jam sekrete konata de kiu ajn klerulo: la nomumo de Maria kiel “patrino de Dio” ne estas originala kreaĵo de la Konsilio de Efeso sed plagiato de la antikva babilona religio, farita kun la celo asimili en la katolikan kredon la paganan kulton de la patrino-tero. Tamen, eraroj en la libro de Russell kun pli granda historia signifo restis nerimarkitaj. La plej grava el ĉiuj estis aserti, ke la linia skribo de la kretanoj ankoraŭ ne estas malkodita. Tiu ĉi aserto, kiu aperas en la unua ĉapitro, estas falsa. Sed nur mi scias tion.

Kelkajn jarojn antaŭ ol Russell skribis sian libron en Pensilvanio, dum la bomboj de la Akso falis sur lian naskiĝlandon, Brition, multaj kretaj tekstoj estis senpene malkoditaj – kaj sen ia ajn Rozeta ŝtono – de germana junulo, Herman von Hausen, kies tradukista dono povis ŝanĝi la direkton de la milito, kaj fine kostis al li la vivon, tiam malliberulo de la Schutzstaffel. Oni ne povas kulpigi Russell pro la preterlaso, nek liajn kritikantojn pro tio, ke ili ne rimarkis ĝin: kiuj konis von Hausen kaj lian verkon, tiuj ne supervivis, kaj liaj tradukoj estas neekzistantaj por la publiko, enfermitaj en mia persona arĥivo. Nun, kiam mi konsideras tion sendanĝera, mi malkaŝas la faktojn tiel, kiel ili okazis, por fari justecon al lia dono.

Von Hausen hazarde komencis traduki tekstojn, verkitajn en nekonataj lingvoj, en siaj tagoj kiel universitata studento en Berlino. Li neniam kleriĝis pri klasikaj lingvoj; liaj gepatroj, kamparanoj de Lauterbach, apenaŭ parolis la patrinan germanan lingvon, kaj en la loka lernejo li ricevis nur bazajn sciojn. Sed Herman malkovris, en malhela vintra vespero, ke li povas kompreni je la unua rigardo la verkon Fedro, de Platono, laŭ la originala versio en la antikva greka. Li poste refaris la eksperimenton en la publika biblioteko. Li konstatis, ke eĉ la kruda latina traduko de la Odiseado, farita de Leoncio Pilato en la mezepoko laŭ mendo de Petrarca, en la domo de Boccaccio en Florenco, estas al li tiel komprenebla kiel lia tiutempa germana.

Li surpriziĝis, ke li komprenis tiujn tekstojn tuj, sen ia peno de malkodigo. Lia sento dum tradukado estis simila pli al tagiĝo de propra rememoro en la dormanta memoro ol al solvado de enigmo. La signoj de la skribaĵo stimulis en lia menso la sonojn de la vortoj en la origina lingvo, kvankam la parolo de tiu lingvo ne estis konata al li. Al li ne estis fremdaj la propraj nomoj de personoj kaj lokoj, kiujn li neniam vidis: li tuj ligis ilin al la impreso (oni povus diri: la rememoro) pri ilia objekto. Legante ĉiun tekston, li klare kaptis la intencon de la aŭtoro kaj ion de liaj personeco kaj cirkonstancoj. Okaze de la Iliado, lin konfuzis la fakto, ke li perceptis multajn Homerojn travideble aperantajn tra la teksto, kaj Leoncio Pilato, kiel patino, rajdanta sur ili.

Surprizite de tiu ĉi lerteco, von Hausen unue intuis, ke ĝi estas supernatura dono, donaco de iu bonkora dio. Sed profundiginte sian humanisman kleriĝon, li, surbaze de la ĵus akirita emo al rezonado, pridubis sian hipotezon, kaj prenis en konsideron ĉu tia kapablo povus fonti pli ĝuste el specifa maniero legi, propra maniero aliri la tekston en fremdaj signoj kaj eltiri la signifon. Se tiel estus, li povus sistemigi tiun aliron, distilante ĝin en metodon, kiu povus esti instruata kaj lernata. La ideo kaj ĝia revolucia potencialo entuziasmigis lin, kaj li baldaŭ komencis analizi pliajn tekstojn, priesplorante la ŝlosilojn de la estonta Metodo von Hausen por traduki kiun ajn lingvon.

La unua aksiomo de lia metodo estis akcepti, ke, sen iu ajn antaŭa scipovo pri lingvo, la sola maniero deĉifri ĝin sen kroma informo estas scii minimume la ĝeneralan celon de la teksto. Li konsideris, ke la kerna celo aŭ “telos” de ĉiu mesaĝo estas la deziro interkompreniĝi, kiu estas la fina celo de ĉiu komunikado en kiu ajn homa lingvo. Tiel oni povus diri, ke von Hausen estas pioniro pri la teorioj de Jürgen Habermas. La dua aksiomo estis konsideri, ke la lingvoj estas – en sia malperfekteco – tre perfektaj, kaj ke ĉiu verko estas prognozebla surbaze de tiu pinta trajto.

En la fruaj fazoj de tiu sistemigo, von Hausen klopodis apliki sian metodon al la kreta lingvo. Li asertis, ke la logiko de ĉiu lingvo celas priskribi la mondon kie vivas la popolo disvolvinta ĝin, ĝian ĉiutagan realon, ĝiajn esprimbezonojn. Von Hausen asertis, ekzemple, ke la minoseanoj devis havi, en sia skribo, la vorton maro kiel ripetiĝantan fonemon, ĉar ili vivis en insulo. Aliaj ordinaraj vortoj estus ŝipo, komerco, ĉielo, amo, frenezo kaj morto. Praktike provante sian metodon, en 1935, von Hausen sukcesis malkodi ĉiujn skribaĵojn de la minoseanoj, kiujn li povis aliri. Tio, kion li malkovris en la tekstoj, profunde skuis lin, kaj pro tio li decidis malkaŝi tiujn tradukojn al neniu. Li estus portinta al sia tombo la teruran sekreton de la minoseanoj, se la destino ne estus alportinta al miaj manoj liajn manuskriptojn.

Tial eblas klare kompreni, ke Russell kredis diri la veron en 1942, kiam li asertis, ke neniu malkodis tiujn tekstojn.

La raciismo de von Hausen igis lin grave erari: li ne ĝustatempe kaptis la evidentan fakton, ke lia metodo envere ne estis metodo. Lia lerteco efektive venis de dono, kiu estis for de liaj regado kaj volo. Simpla ekzerco estus pruvinta tion al li jam en la unua tago: la fonologio de la kreta lingvo estas nekonata, kaj tamen Herman facile deklamis la tekstojn, ĉar la sonoj aperis en lia buŝo, kiam li ekintencis legi la manuskriptojn. Li ne konsciis, aŭ ne volis konscii, pri tio, kaj dum jaroj li daŭre pretendis, ke la traduko sukcesis surbaze de sistema metodo. Tiu farso donis al li iom da efemera prestiĝo, kaj en la fino ĝi kostis al li la vivon.

Fininte sian lernadon kaj kun la decido famiĝi kiel lingvisto por junaĝe atingi universitatan katedron, von Hausen daŭre rafinis sian ŝajnan metodon, provante ĝin ĉe tekstoj ĉiam pli malfacilaj. Li surpriziĝis pro ĝia efikeco, kaj pravigis sian kreskantan lertecon surbaze de la ofta praktikado. Li tradukis manuskriptojn el la antikvaj japana kaj ĉina lingvoj, el la faraoneca egipta kaj el la kopta, el la simboloj gravuritaj sur la mezamerikaj aborigenaj ruinoj, el la eŭropaj prahistoriaj kavernoj kaj el la perditaj kulturoj de Mesopotamio. Li kolektis tiujn tradukojn en kelkajn volumojn, kiujn li ĵaluze gardis kaj montris nur al kelkaj elektitoj.

Li prezentis, kiel doktoriĝan disertaĵon, la priskribon de la Metodo. La nerefuteblaj pruvoj de la tradukitaj tekstoj permesis al li postuli la diplomon per la defendo de la disertaĵo, sed krom tio, la publikiĝo de la metodo en si mem estis malsukceso. La ideo vekis intensan intereson en malvastaj rondoj de kleruloj pri antikvaj lingvoj, sed la intereso rapide malaperis pro manko de rezultoj ĉe aliaj homoj. Neniu sukcesis iam ajn traduki ion per la Metodo, escepte de von Hausen mem. Eĉ la SS klopodis uzi la metodon kun la milita celo malkodi malamikajn komunikaĵojn dum la milito, kaj ĝi malkovris, ke la sistemo estas senutila.

Von Hausen rifuzis akcepti tion, kio estis evidenta: ke lia Metodo funkciis nur por li, ĉar tia metodo ne ekzistis, kaj li faris la eraron – pro sia fiereco – traduki kelkajn koditajn mesaĝojn por la nazioj, kiel pruvo pri la efikeco de la Metodo. La milito estis baldaŭa, kaj en 1939 von Hausen ricevis la rektan peton de la Führer labori por la Tria Regno tradukante al la germana kaptitajn sekretajn komunikaĵojn de la malamiko. Ĉar li rifuzis, pro sia natura emo al paco, kaj provis eskapi al Svislando tra Aŭstrio, li estis arestita de la Waffen-SS kaj enfermita en malliberejon ĉe la piedo de Zugspitze, kie li restis dum jaroj kiel sklavo de la reĝimo.

Ŝajnas maleble, ke la lerteco de sola homo, eĉ kontraŭ lia volo, tiel grave influis ion tiel grandan kiel la dua mondmilito. La milito okazis en pluraj niveloj, kaj la kriptologio travivis decidajn batalojn. La ŝtelo de kodmaŝinoj de la germanoj kostis al la Alianco multajn vivojn, kaj la deĉifrado de la mesaĝoj senditaj per la kodo Enigmo postulis de kolegio da geniuloj nekalkuleblajn horojn da brila matematika analizado kaj la inventon de la unua programebla komputilo. Estas harstarige kompari tiujn grandegajn penadojn kun la facileco de Herman por rompi – je la unua rigardo – ĉiun el la novaj kaj daŭre kompleksiĝantaj kodoj de la Alianco.

Du eventoj koncernantaj kriptologion kuniĝis por ebligi la falon de Germanio kaj la Alianco-venkon en la milito. La unuan mi jam menciis: la Alianco rompis la kodon Enigmo. La dua estis, ke la germanoj ne povis deĉifri la navaĥan kodon de la usonanoj. En tio malmulte rolis la komplekseco de la navaĥa lingvo: por Herman von Hausen kiu ajn kodo estis tuj ekkomprenebla. La klarigo troviĝas en la morto de von Hausen, kiu mortigis sin antaŭ ol la germanoj povis devigi lin rompi tiun kodon, kiu kondukis la Aliancon al venko.

Ĉiuj kodoj antaŭaj al la navaĥa jam subfalis sub la rigardo de von Hausen. Narkotita per potencaj substancoj – oni tiel devigis lin traduki kontraŭ lia volo – von Hausen malkaŝis mesaĝon post mesaĝo, rompis kodon post kodo, por la profito de la nazioj kaj por sia propra turmento.

Ĉar li rifuzis dikti al la militistoj tion, kion lia cerbo nevole tradukis je la unua rigardo, li iĝis viktimo de ĉiam pli grandaj dozoj. Li sentis, en la febra deliro de la narkotiĝo, ke liaj kapabloj pri inteligenteco iĝas senfinaj kaj eskapas el lia regado. La solajn momentojn de ripozo, kiujn li havis inter la devigaj tradukoj, li pasigis en deliroj, kiuj venigis lian menson al la rando de frenezo. Li fine ekkredis, ke la teoriaj eblecoj de la lingvoj estas senfinaj, kaj ke lia menso – por ampleksi ilin – akiras senfinajn povojn. Li timis, ke ĉiu mesaĝo estas elsendata ne en unu lingvo sed en senfine multaj, kaj ke, sekve, ĉiu mesaĝo estas vere senfine multaj mesaĝoj. Kaj li konvinkiĝis ankaŭ, ke ĉio ĉirkaŭ li enhavas mesaĝon.

Alivorte, von Hausen sentis, ke li – kaj ĉiu homo – vagas, ekstreme senscia, en mondo kie ĉio enhavas mesaĝon, komprenante apenaŭ senfine malgrandan parton de ĝi. Kvankam tiuj imagoj venis al li en horoj de konfuzo, ili havas teorian gravecon.

Permesu al mi bildigi lian pensadon per ekzemplo. La metaforo de Émile Borel prezentas senfinajn simiojn antaŭ senfinaj tajpmaŝinoj. Oni diras, ke se oni permesus al ili frapadi la klavojn eterne, iu el ili iun tagon skribus soneton de Shakespeare pure hazarde. Uzante tiun metaforon, ni povas diri, ke von Hausen eĉ pensis, en sia senĉesa deliro en la karcero, ke ĉiu el la skribaĵoj de ĉiu el la simioj estas ĉiu el la sonetoj de Shakespeare. Tre malmultaj sonetoj estus skribitaj en lingvo komprenebla al la homoj. La aliaj, kiuj ŝajnas al ni hazardaj signoj, estus la sonetoj skribitaj en lingvoj nekompreneblaj al ni. Eĉ sonetoj ne verkitaj de Shakespeare, ankoraŭ pli bonaj.

Laŭ tiu logiko, ĉiu soneto de Quevedo estas, samtempe, ĉiuj sonetoj de Quevedo, kaj estas ankaŭ ĉiu el la sonetoj de Shakespeare, ĉiu en sia propra nekonata lingvo. La sonetoj ankoraŭ ne verkitaj de la grandaj poetoj de la estonteco, kaj la sekretaj pensoj, kiujn la geniuloj de la pasinteco portis kun si al la tombo: ĉiuj estas skribitaj en tiu ĉi momento – pensis von Hausen – en nekonata kodo, kiu eskapas de nia komprenkapablo, en kiu ajn teksto.

Kaj la skribado okazas ne nur per inko sur papero: ŝajnis al li, ke la tuta naturo estas nur senfina amaso da mesaĝoj, verkitaj en la punto de la nuboj aŭ de la ŝaŭmo de la mondaj maroj, en la distribuo de la steloj sur la ĉielo, en la etaj vejnoj de la folioj de ĉiu arbo, en la trilo de najtingalo, en la arabeskoj de hirundo. Eĉ la polveroj, kiuj flugas en la vento, priskribus elegiojn kaj epopeajn kantojn en nekonataj lingvoj, en tridimensiaj signoj, indikante fonemojn neprononceblajn por la homo.

La drogoj dozitaj al li estis ĉiam pli potencaj, kaj liaj deliroj estis ĉiam pli frenezaj. Von Hausen pensis, en supera momento de konfuzo aŭ klarvido, eĉ ke ĉio en la universo povus esti unusola perfekta mesaĝo. Li kredis, ke temas pri la sama mesaĝo en malsamaj lingvoj: perfekta mesaĝo, la unusola mesaĝo de ĉiuj tempoj. Tia mesaĝo estus, fakte, preter la tempo, kaj do ĝi devus veni de Dio. Tiam von Hausen ekpanikis, ĉar li ekkomprenis, ke – laŭmezure kiel liaj deĉifrokapabloj kreskus – ili fine povus atingi la punkton, kie li komprenus tiun ĉi unusolan mesaĝon, kaj li timis, ke percepti la penson de Dio estus mortige: kiel kompreni la senfinan kondensiĝon de ĉiuj ideoj en ĉiuj lingvoj, samtempe?

De tiam li ne volis rigardi tra la fenestro, ĉar li timis kapti de nubopeco en la ĉielo, aŭ de la ĉirkaŭflugetado de hirundo, kelkajn vortojn de la dia mesaĝo. Li restis kelkajn tagojn kun la okuloj fermitaj, ĝis kiam li ne povis plu elteni. Tiam, preta ĉesigi tian torturon, li malfermis la okulojn kaj rigardis tra la fenestro. Li trankviliĝis, ĉar la ĉielo estis nur ĉielo, kaj la hirundoj estis nur hirundoj. Sed tio ne estis la fino de lia turmento.

Lia damaĝita menso retenis la antaŭajn raciismajn tendencojn, kaj li estis puŝata trovi, enfermita en tiu karcero, logikan klarigon de sia dono. Li ekiris de la premiso, ke li, Herman von Hausen, havas la kapablon kompreni ĉiujn mesaĝojn verkitajn de homoj en la pasinteco. Tiam li eksuspektis, ke li ne deĉifras la tekstojn, sed rememoras ilin. Kaj tio signifus, ke li estas la Omego, tiu antikva estaĵo, kiu – laŭ antikva doktrino – posedis la rememorojn de ĉiuj homoj antaŭaj al li.

Oni trovis lin mortinta en la karcero la sekvan tagon. Li rompis la fenestran vitron kaj tranĉis al si la pojnajn vejnojn. Oni povus kredi, ke li sin foroferis, antaŭ ol la nazioj povis devigi lin rompi la novan kodon de la Alianco, la navaĥan, kiel lasta sinofero por ĉesigi la militon. Tamen, la kialo de lia sinmortigo ne estis senigi la naziojn de liaj tradukkapabloj: la kialo estis lia intima timo pri la eblo, ke oni ekscius, ke li estas la Omego, kaj ke la nazioj uzus lian ĉiosciecon por celoj ankoraŭ pli teruraj ol la regado de Eŭropo. Senigi al si la vivon estis la plej bona, kion la kompatinda mirinfano – kaptito de Hitlero – povis oferi al la mondo.

Liaj timoj, tamen, estis troecaj. Li ne estis la Omego. Lia dono havis alian naturon, evidentan en liaj tradukoj, sed tion mi ne inklinas malkaŝi nun.

Aperas enEsenca antologio (2026)