La amo de la lasta Ŝoso
Originalo en la hispana
al Giovanna Paola Donado Stefani
I
Jam plurajn tagojn antaŭ la tragedio, la homoj amasiĝadis laŭ la balustrado de la ponto por vidi la elefantojn de la cirko, kiu antaŭ nelonge alvenis en la urbeton, mergiĝi ĝis du klaftoj da profundo, suĉi akvon per siaj longaj rostroj (neasimileblaj por tiuj homoj) kaj poste ellasi ĝin per fortaj ŝprucoj, kvazaŭ per akvumilo, sur siajn polvajn kaj sulkajn korpojn. Tiun posttagmezon, la posttagmezon, kiam unu elefanto eskapis tra la arbustaro, la nombro de homoj venintaj por vidi ilin bani sin en la rivero estis grandega: tiom granda, ke eĉ en karnavala tempo, en la muzikparadoj de Calle Arriba, oni neniam vidis en tiu urbeto tiom da homoj kunvenintaj ĉirkaŭ unu sola loko; tiom granda, ke la aŭtoj jam ne povis trapasi la ponton, ĉar la homamaso okupis la tutan vojon, kaj tiuj, kiuj bezonis pasi de unu bordo al la alia, havis nenian alian eblon ol transnaĝi la riveron; tiom granda, ke eĉ la afrikanoj de la cirko, kiuj ŝtelis tiujn bestojn el la kvietaj savanoj de la fora kontinento por instrui al ili fari stultaĵojn sub cirka tendo, kaj kiuj venigis ilin piede laŭ la rando de la ŝoseo de la loko, kie staris la cirko, ĝis la rivero por ke ili banu sin, ektimis vidante la amason, kiu elkliniĝis de sur la ponto, kiam ĝi ekfleksiĝis sub la pezo de tiom da gapantoj.
La afrikanoj pelis la mildan hordon, por ke ĝi eliru el la rivero, por tiel reveni al la cirko antaŭ ol alvenus pli da homoj por rigardi, sed ili ne sukcesis ĝustatempe, ĉar la ponto el cemento kaj ŝtalaj traboj cedis al la neeltenebla ŝarĝo de tiom da kunpremitaj spektantoj kaj disfalis sur la riveron, kaŭzante la plej grandan katastrofon, kiun memoras la urbeto La Villa de Los Santos en sia tuta historio. Du elefantoj mortis dispremitaj sub la betono (ne ĝisvivinte la tagon, kiam povus plenumiĝi ilia silenta revo reveni al Afriko por esti denove liberaj), tri aliaj fuĝis terurite tra la vojoj de la urbeto, enirante en la domojn kaj tute renversante la pacon de la maljunuloj, kaj ankoraŭ unu forkuris timigite al la altaj kanherbejoj de la riverbordo kaj perdiĝis en la arbustaro. El la dek kvar viroj, dudek tri virinoj kaj cent okdek sep infanoj, kiuj mortis dronintaj aŭ dispremitaj, apenaŭ duono de la kadavroj estis rekuperita, ĉar la fluo fortrenis ilin tiom multnombre kaj tiamaniere, ke eĉ plurajn semajnojn poste estis ordinare por la fiŝkaptistoj de la ĉirkaŭaĵo trovi la kadavrojn de parencoj kaj konatoj implikitajn en la retoj, kiujn ili sternis dum la nokto.
La sekvan tagon la cirko, kun siaj zebroj, kameloj, klaŭnoj, leonoj, tigroj, nanoj kaj ĵonglistoj, kaj kun duono de siaj elefantoj (ĉar la afrikanoj ne havis tempon serĉi tiun, kiu perdiĝis en la arbustaro), malstarigis siajn tendojn, kunvolvis siajn kolorajn girlandojn kaj forlasis la skuitan urbeton La Villa de Los Santos, por ĉiam. Neniam plu ili kuraĝis reveni kun sia spektaklo kaj siaj elefantoj, kaj same ili ne kuraĝis tendumi en la najbaraj urbetoj. Ili foriris haste, kiu scias kien, lasante sur la loko, kie ili estis instalitaj, grandan amason da rubo kaj persistan odoron de elefanta kako, kiu dum pluraj monatoj prenis sur sin la taskon rememorigi al la santosanoj la grandan malfeliĉon okazintan.
Ĝi estis malfeliĉo ne nur ĉar mortis multaj viroj, virinoj kaj infanoj (kiuj, same kiel ĉiuj viroj, virinoj kaj infanoj mortantaj tiamaniere, montriĝis esti la plej bonaj kaj virtaj, kiuj iam vivis en tiu urbeto), kaj ne nur ĉar en la urbeto ekestis terura malsatego pro la malfacilo flosigi la kamionojn ŝarĝitajn per manĝaĵo sur la fragilaj kanuoj por transporti ilin al la alia bordo de la rivero, sed ankaŭ ĉar dum multaj tagoj ne eblis trinki el ĝiaj akvoj, nek eĉ bani sin en ili, pro la abunda sango de gapantoj kaj elefantoj, kiu restis stagna en ĝia malrapida fluejo. Kaj tio sen mencii, ke la timemaj viroj rifuzis labori sur la kampoj pro la onidiroj, ke “tie ĉirkaŭe vagas la elefanto, kiu perdiĝis antaŭ kelkaj tagoj” kaj “mi ĵuras al vi, ke hieraŭ mi vidis ĝin grimpinta sur la palmojn en la bieno de Lito Pérez, faliganta verdajn kokosojn per la rostro”. Ĉio, kio ŝajnis amuza en la afero, kun tiu vidaĵo de la maljunulinoj en negliĝo kaj kun bukligiloj sur la kapo kurantaj kiel timigitaj kokinoj, fuĝantaj de la elefantoj, kiuj eniris en la domojn rompante la pordojn kaj plenigante la ĉambrojn per tiu fetora odoro, ĉesis esti tiel amuza, kiam la urbetanoj kalkulis siajn mortintojn kaj pasigis plurajn tagojn sen manĝi kaj sen trinki akvon, kaj tiam ili decidis, ke estis tro alta prezo resti nekompletaj, sen ponto kaj malsatantaj, pro la deziro rigardi de supre kelkajn malpurajn fekajn elefantojn, kiuj alportis al ili nenion krom ektimoj, mortintoj kaj fetoro el la infero mem.
La tumultoj pro la malfeliĉo estis tiel grandaj, ke eĉ la orelojn de la urbestro atingis la rakontoj pri la falinta ponto, pri la mortintoj kaj pri la vaganta elefanto; kaj tia estis la maltrankvilo de la urbeto pro la eblo, ke tiu tragedio iam ripetiĝu, ke unuafoje en la multaj jaroj, kiujn la estro pasigis fermita en klimatizita oficejo, prokrastante la aferojn al alia tago, li timis, ke se li ne tuj prenos firman pozicion pri la afero, li estos faligita pro neglekto. Do li rapidis dikti al sia sekretariino, kiu dum ĉiuj antaŭaj jaroj faris nenion alian ol laki al si la ungojn kun la telefono inter la kolo kaj la ŝultro, oficialan rezolucion, en kiu li esprimis grandan doloron flanke de la Ŝtato pro la terura perdo de la du grandiozaj afrikaj elefantoj, kiuj oferis siajn vivojn penante mildigi la falon de la centoj da gapantoj, kiuj rigardis ilin de sur la ponto, kiu disfalis. Sed vidante, ke tiu rezolucio ne sukcesis kvietigi la angorojn de la urbeto, li diktis Solenan Urbestran Dekreton, kiu tuj ekvalidis kaj estis proklamita al la kvar ventoj, kaj en kiu li malpermesis, definitive kaj nerevokeble, sur la tuta teritorio de La Heroica Villa de Los Santos, la alvenon kaj instaliĝon de cirkoj kaj aliaj migrantaj spektakloj, kiuj kunportus elefantojn aŭ aliajn bestojn inklinajn esti banataj sub pontoj.
Dume la elefanto, kiu tiun posttagmezon eskapis tra la herbo, estis atinginta lokon foran de tiu, kie disfalis la ponto. Per sia malrapida paŝo kaj sia korpulenta balanciĝo ĝi trairis la paŝtejojn kaj la vilaĝetojn de la malriĉuloj, kiuj loĝis proksime de la rivero, trenante kun si la dratajn barilojn kaj faligante la palmofoliajn kabanojn ĉiufoje, kiam en sia senkulpeco kaj naiveco ĝi provis eniri tien, kie estis la homoj, por senti sin ŝirmata kaj protektata de familio, por ne plu resti sub la minaco de la danĝeroj de tiu freneza mondo, kie la pontoj falis sur senkulpajn elefantojn, kiuj estis neniam revenontaj al Afriko por esti denove liberaj.
Ĝi vagis dum pluraj semajnoj, manĝante herbon dum la tago kaj kuŝiĝante sur unu flanko dum la nokto — por silente kontempli la foran trembrilon de la steloj — ĝis ĝi alvenis al loko, proksime de granda blanka-kaj-ruĝa domo, kie maljunulino sidis antaŭ kelkaj siteloj kun malsekaj vestaĵoj, kun la rigardo perdita en malplena punkto de la spaco. Ŝi estis Geña, la dumviva lavistino de la domo de la Pérez Franco, virino malgranda kaj maldika, kun sulka vizaĝo kaj esprimo de angora foresto, kiu donis al ŝi la aspekton esti tute malkonektita de ĉio, kio ŝin ĉirkaŭis. Ekde sia juneco ŝi laboris en tiu domo, lavante vestaĵojn ĉiun mardon, de la tagiĝo ĝis la noktiĝo, sen alia ripozo ol la tagmanĝo tagmeze, por manĝi varman supon el bova osto kun flava peceto da melono en la mezo, kaj alia mallonga paŭzo, kiam sonis la sonoriloj de la preĝejo ĉe la vesperiĝo, por fumi cigaredon pensante pri sia soleco. Krom tio, la resto de la tago pasis en frotlavado de vestaĵoj. En siaj junaj jaroj ŝi meritis la privilegion forlavi el la pantalono de la leŭtenanto Manuel José de Pérez y Delgado la ŝviton de hispano sur ĉevalo, kaj el lia blanka kaj glora ĉemizo la makulojn de pulvo kaj sango, post la famega kaj glora batalo de Rabelo, kie la santosanoj alfrontis kiel leonoj la komplicojn de la pirato Drake, la plej timata en la golfoj de Parita kaj Montijo, kiuj provis ŝteli la trezorojn, kiuj pasis tiuvoje al la Granda Hispanio, venante el la vicreĝlandoj de Peruo. De tiuj gloraj tagoj ĝis nun ne pasis tra ŝiaj manoj vestoj tiel gloraj kiel tiuj, sed ŝi kontentiĝis per iu aŭ alia edziniĝa robo je kelkjaraj intervaloj kaj paro da skoltaj uniformoj, kiuj per siaj koloraj insignoj memorigis al ŝi la uniformon de la leŭtenanto Manuel José de Pérez y Delgado, superplenan de ordenoj kaj militmedaloj. En ŝia junulina koro brulis silenta pasio por la brilega viro, fora praulo de la Pérez Franco kaj, en tiuj jaroj, la sola granda sinjoro de la bela blanka-kaj-ruĝa domo, sed kvankam plurfoje ŝi estis tre proksime de li, ŝi tre zorge gardis sin iam ajn rigardi lin en la okulojn, ĉar ŝi estis certa, ke ŝia amata leŭtenanto estas viro tiel sagaca, ke li malkovrus en tiu sola rigardo ŝian ardan kaj silentan amon. Jarojn poste la leŭtenanto Manuel José de Pérez y Delgado mortis en lito, post kvin tagoj kaj kvin noktoj da agonio, viktimo de feroca atako de agaco, malsano, kiun li ekhavis en la lasta el siaj gloraj bataloj, kontraŭ tribo de sovaĝuloj, kiuj malsupreniris el siaj montaraj regnoj por insolente sunumi sin en la stratoj de la urbeto sen lia konsento. La junulino Eugenia, kiu jam ne plu estis tiel juna, vidis sin devigita rezigni pri sia revo de amo, kaj edziniĝis kun bona viro, kiu, kvankam ne leŭtenanto, sciis fari ŝin tre feliĉa, sed kun tia malbonŝanco, ke li mortis post nelonge, lasante ŝin vidvino kun du infanoj. Geña laboris kiel lavistino en la blanka-kaj-ruĝa domo, pasante de generacio al generacio, ekde kiam ŝi estis apenaŭ knabineto en la servo de la unua Pérez, kiu loĝis en ĉi tiuj landoj, alveninta rekte el Hispanio per karavelo sub la ordonoj de iu Bastidas1, tra la leŭtenanto Manuel José de Pérez y Delgado kaj dudek kvar pliaj generacioj, ĝis ŝi atingis la Pérez Franco. Ĝis tiam ŝiaj infanoj jam donis al ŝi nepojn, ŝiaj nepoj pranepojn, kaj tiel plu, en preskaŭ senfina ĉeno de tiom kaj tiom da jaroj, ke la infanoj, la nepoj kaj la pranepoj jam mortis, kaj ŝiaj prapranepoj, nun tre maljunaj, havis nenian ideon, ke ili estas ŝiaj prapranepoj.
La Pérez Franco ricevis la maljunulinon kiel hereditan posedaĵon, same kiel la domon aŭ la meblojn en ĝi, kaj havis nenian ideon pri ŝia aĝo aŭ pri tio, de kiom da tempo ŝi venadis lavi vestaĵojn marde, de la tagiĝo ĝis la noktiĝo. De kiam ili atingis la aĝon de prudento, ili vidis la maljunulinon alveni religie ĉiun mardon ĉe la tagiĝo, sidiĝi kun siaj siteloj en la ombro sur la teraso kaj lavi seninterrompe ĝis la noktiĝo, haltante nur por tagmanĝi sian teleron da supo el bova osto kun la peceto da flava melono en la mezo, kaj por fumi sian cigaredon aŭskultante la forajn sonorilojn kaj pensante pri sia soleco, en terure ripetiĝa rutino, kiu ne interrompiĝis ĝis la tago, kiam terura akcidento tute ŝanĝis la aferojn.
Kiam eskapis la elefanto, verŝajne pasis ĉirkaŭ tri jaroj de post tiu terura mardo. La tago tagiĝis envolvita en densaj grizaj nubegoj. Pluvegis, kaj la fora tondrado alportis la eĥon de la montoj.
— Mi ne ŝatas lavi, kiam pluvas, — diris la maljuna Geña antaŭ la diluva pluvego, flankenmetante la sapon.
Ŝi leviĝis kaj foriris de la siteloj plenaj de la malpuraj vestaĵoj de la tuta semajno, interrompante unuafoje en sia tuta ekzistado sian laboron pro kialo, kiu ne estis la supo el bova osto kun la flava melono en la mezo, aŭ la cigaredo ĉe la sono de la sonoriloj. Ŝi iris, tra la kuirejo, ĝis vasta fenestrego, tra kiu enfluis granda heleco, kun grandioza vido al enorma gvajako kaj al la kampo tapiŝita per herbo, trempita de la pluvego. La maljunulino restis rigardante tiun grandegan arbon, memorante, kiam ĝi estis apenaŭ verda kaj sensignifa ŝoseto en la varmeto de posttagmezo. En tiu momento fulmo malŝarĝis sian furiozon sur la arbon, frakasante ĝin en eksplodo de brulantaj splitoj. La kompatinda Geña suferis neripareblajn brulvundojn en ambaŭ okuloj pro la brilego de la fulmo, kaj ŝiaj oreloj terure difektiĝis pro la bruego, kiu estiĝis, kiam la perforta ondo rompis la fenestregon kaj torento da splitoj kaj fajro enkuregis en la domon kiel stampedo. La maljunulino restis staranta kiel morta ombro antaŭ la truo de la rompita fenestrego, ne moviĝante dum pluraj minutoj. Tiuj, kiuj poste venis vidi, kio okazis, trovis ŝin rigida kiel mumio, kovrita de karbo, kun la haroj kaj okulharoj bruletigitaj kaj la okuloj larĝe malfermitaj. Ŝi eĉ ne rimarkis, ke oni ŝin observas. Ŝi estis blinda kaj preskaŭ tute surda. Tiun tagon ŝi ne finis lavi, nek manĝis sian teleron da osta supo, nek fumis sian cigaredon, nek pensis pri sia soleco. De tiam ŝi estis insulo sen komunikado kun la cetera mondo. Nur tiam la loĝantoj de la blanka-kaj-ruĝa domo (antaŭe apartenanta al la leŭtenanto Manuel José de Pérez y Delgado) komprenis, kiel nekredeble necesa estis por ili sinjorino Geña, antaŭ ol la fulmo ŝin difektis. Necesis aĉeti tri elektrajn lavmaŝinojn por lavigi ilin marde dum la tuta tago, por kompensi la mankon de la laboro de la maljunulino. Rekompence pro vivo dediĉita al la servo de la familio, al la blinda, surda kaj bruletigita maljunulino oni permesis loĝi en la domo, kie du jarcentojn antaŭe loĝis la viro de ŝiaj revoj, en vasta ĉambro kun oranĝkoloraj kristalaj lampoj alportitaj el Italio. Komence ŝi pasigis la tagojn inter la mallumo de siaj mortintaj okuloj kaj la silento de sia duona surdeco, kaj ŝi sukcesis aŭdi nur la tre fortajn tondrojn, kiuj falis proksime de la domo en la ŝtormaj tagoj. Tia estis ŝia senokupeco, ke ŝi falis en la mortan pekon demandi sin pri la kialo de la ekzistado, volviĝi en la senelirejon, ĉu Dio estas reala aŭ ĉu li estas elpensaĵo de patro Conde por povi kolekti almozojn; kaj en tiuj kaj aliaj similaj demandoj pasis ŝia tempo. Sed post pluraj semajnoj la maljunulino komencis senti leĝeran enuon, kaj sentis la bezonon lavi, fari la solan aferon, kiun ŝi scipovis fari bone, la solan aferon, kiun ŝi faris de sia naskiĝo, dum siaj preskaŭ kvin jarcentoj da vivo. Malrapide eniris en ŝian kapon la ideo, ke ne valoras la penon plu vivi kiel kaptito de tiu kruela izoliteco. Tia estis la deprimo, en kiun ŝi falis, ke ŝiaj blindaj okuloj enkaviĝis sub la orbitojn kaj ŝi komencis iom post iom sekiĝi, ĝis restis el ŝi nur haŭto kaj ostoj. Ŝi maljuniĝis pli en unu semajno ol ŝi maljuniĝis en tricent jaroj. Terurite pro la eblo, ke la sinjorino malaperu pro pura malĝojo, ŝiaj gastigantoj prenis senesperan rimedon. Ili decidis sidigi ŝin sur la teraso en marda posttagmezo, en la ombro, kun kelkaj siteloj plenaj de malsekaj vestaĵoj, kiel ŝi kutimis sidi, por vidi, ĉu ŝi pliboniĝos. Kaj tio estis mirakla kuracilo. La maljuna Geña metis la manojn en la akvon kaj sorisis tiel, ke ŝia vizaĝo lumiĝis, kvazaŭ ŝi ĵus revenus al la vivo el la profundaj regnoj de la morto. Ŝi eltiris el la akvo vestaĵon kaj la sapopecon, kaj ne ĉesante sorisi eĉ unu momenton, komencis lavi silente. Danke al tio ŝi ĉesis maljuniĝi, kaj de tiam oni sidigis ŝin ĉiun mardon sur la teraso, por ke ŝi lavu kaj ne denove sekiĝu pro malĝojo. Ŝi lavis la tutan tagon, farante nur la du sanktajn paŭzojn: tiun de la osta supo, kiu neniam estis servita sen sia flava peceto da melono en la mezo, kaj tiun de la cigaredo, kiam sonis la sonoriloj de la preĝejo. Oni povis vendi unu elektran lavmaŝinon, kaj se oni ne vendis ĉiujn tri, tio estis ne ĉar la maljunulino ne lavis kun la tuta fervoro de antaŭe kaj kun la lerteco, kiun oni akiras post kvin jarcentoj en tiu metio, sed ĉar la kompatindulino perdis multe da tempo palpe serĉante la sapon sur la fundo de la sitelo ĉiufoje, kiam ŝi flankenmetis ĝin por frotlavi la vestaĵojn per la manoj.
En unu el tiuj blindaj lavadoj estis la maljunulino, kiam alvenis la elefanto, trenante grandan voston el palmofolioj kaj pikdrato, kiu implikiĝis ĉirkaŭ ĝia korpo. Tre diskrete ĝi alproksimiĝis al la maljunulino paŝon post paŝo, elŝirante per la rostro herbojn tie kaj tie ĉi, por ne altiri atenton. Ĝi alproksimiĝis tre malrapide, por ne timigi ŝin, ĉar ĝi estis laca de tio, ke ĉiuj homoj fuĝas de ĝi. Vidante, ke la maljunulino eĉ ne palpebrumas, la elefanto tre ĝojis, ke ĝi fine trovis veran amikinon, kiu akceptis ĝin tia, kia ĝi estis, kaj kiu ne forkuris, kiam ĝi alvenis. Kiel signo de amikeco ĝi metis la rostron en la sitelon kaj ŝprucigis akvon sur la maljunulinon, kiu falis de sia benketo kaj restis trempita sur la planko.
— Friponeto diabla! — kriis la maljunulino. — Vi venas por fuŝaĉi al mi la vivon, al mi!
Ŝi leviĝis levante la brakojn kaj ĵetante insultojn blinde. La elefanteto, timigita, retroiris kaj eligis per sia rostro nekredeble tondran sonon, similan al tiu de la Respublika Fanfaro, kiu skuis la tutan domon kaj konfuzis la prudenton de la lavistino. Kredante, ke tio estas Satano mem, veninta el la inferoj por pagigi al ŝi kvincent jarojn da pekoj, la maljunulino ekkuris kun la manoj en la aero, kaj en sia freneza kurado ŝi frontale frapiĝis kontraŭ la firman trunkon de palmo, tiel forte, ke ŝi resaltis kaj falis surdorsen, kun la frunto markita per kvar paralelaj fendoj enkavigitaj en la haŭton. Ĉe la noktiĝo, kiam oni iris serĉi ŝin por konduki ŝin en la domon, oni trovis ŝin kuŝanta sur la herbo, kun la buŝo plena de muŝoj, ĉe la piedoj de elefanto, kiu per la rostro verŝadis akvon el la sitelo sur ŝian rompitan frunton.
Ĝi estis mallonga meso, kiun ĉeestis nur la kvin membroj de la familio Pérez Franco, tiam loĝantaj en la blanka-kaj-ruĝa domo, kaj kelkaj piulinoj en nigra robo kaj kun rozario, kiuj, ĉar ili loĝis fronte al la altaro, hazarde troviĝis preĝantaj por la eterna paco de la animo de sinjorino Eugenia. Patro Conde improvizis ornamitan predikon, en kiu li parolis pri la elefantoj kiel nemalhavebla parto de la Regno de Dio, asertante, ke tiu kompatinda besto, rekta posteulo de la elefanto kaj la elefantino, kiujn la Sinjoro savis el la Diluvo sur la Arkeo de Noa, ne kulpis pri la morto de tiu kompatinda maljunulino. Kaj kolektinte la rondon de almozoj, li donis la finan benon, kaj la Pérez Franco revenis hejmen, lasante la preĝejon tiel soleca kiel antaŭ ilia alveno: la patro retiriĝinta en la sakristion, la kandeloj brulantaj antaŭ la gipsaj sanktuloj, kaj la maljunaj piulinoj oscedantaj surgenue preĝon eluzitan de la rutino. La templo, granda kaj rejunigita, rekonstruita antaŭ nelonge de la skrupula mano de la plej bonaj arkitektoj de la Malnova Mondo, brilis meze de la urbeto, kaj elstaris kiel enorma perlo, de malproporcia grandeco kaj beleco, super la ŝimaj kaj malpuraj tegmentoj.
La antaŭa templo, konstruaĵo el muroj blankigitaj per lakto kaj el enormaj lignaj traboj, konstruita, kiam la unuaj setlejoj establiĝis sur la Istmo, estis forbalaita de inundo de la elbordiĝinta rivero antaŭ kelkaj jardekoj, inundo tiel granda, ke restis nek arbo nek domo staranta en la tuta ĉirkaŭaĵo. La historia konstruaĵo, neanstataŭigebla heredaĵo de la homaro kaj sola palpebla postsigno de la arkitekturaj artoj de la koloniistoj en ĉi tiuj landoj, pasis flosante en la fluo laŭ la rivero kaj perdiĝis en la vasta horizonto de la maro. Kelkaj viroj en kanuoj sukcesis savi la piulinojn kaj kelkajn gipsajn sanktulojn — kiuj, laŭ tio, kion diras la homoj, estis mane skulptitaj de Sankta Aŭgusteno dum liaj babiladoj kun Don Bosco en la liberaj horoj — sed la templo iom post iom sinkis, ĝis ĝi malaperis plurajn mejlojn de la marbordo, en la bluaj akvoj de la alta maro. Nur kiam malaltiĝis la nivelo de la akvoj en la urbeto, oni faris la grandan malkovron. Sur la loko, kie staris la preĝejo, granda plato restis malkovrita. Levinte ĝin, oni trovis sub ĝi vastan kaj profundan ĉambron, plenan de lignaj kestegoj, bareloj kaj ledaj sakoj, kiuj, cedinte al la korodo kaj putro de la jaroj, malfermiĝis kaj disĵetis sian valoregan ŝarĝon de moneroj kaj oraj objektoj sur la plankon de la subtera provizejo. Oni trovis en ĝi ankaŭ duone mumiigitan korpon, vestitan per sutano, kun krucifikso pendanta de la kolaj vertebroj kaj kun du malgrandaj kornoj, forfajlitaj preskaŭ ĝis la nivelo de la kranio; kaj apude libron el grandaj folioj, skribitan propramane, kiu enhavis la konfesojn de tiu pastro, kiu devis alfronti, kun la helpo de Dio kaj de siaj ruzoj, la plej ferocan piratan atakon registritan en la tuta historio de la suda marbordo. Ĝi rakontis lian malĝojan infanaĝon kun aparta atento: ĉiun tagon, li rakontis, lin turmentis lia baptopatrino per tiu “ĉi tiu knabo estas la diablo mem”, kaj post kiam ŝi tiom diris kaj li tiom aŭdis tion, komencis elkreski al li malgrandaj kornetoj, po unu ĉe ĉiu flanko de la kapo. Ĝi parolis pri liaj senfinaj luktoj por kaŝi siajn kornojn de mizera diablo, pri kiel li fajlis ilin per ŝarka haŭto por teni ilin ĉe la nivelo de la kapo kaj provis kovri ilin per la hararo, kaj ĝi konfesis, ke lia timo tute fariĝi diablo kondukis lin al la pastreco kiel al lasta savo. La libro rakontis, ke en la posttagmezo, kiam la pirato Drake atakis la urbeton, tiu glora posttagmezo, kiam la leŭtenanto Manuel José de Pérez y Delgado defendis per ungoj kaj dentoj la splendon kaj honoron de la Granda Hispanio, la stratoj estis plenegaj de karavanoj ŝarĝitaj per oro survoje al la itinero de la alia oceano, kaj ke, por savi ĉiujn tiujn trezorojn de disrabo, la hispanoj ŝirmis ilin ekster la atingo de la piratoj en subtera ĉambro, kiun ili elfosis sub la preĝejo antaŭvidante atakon de tia naturo, ŝtopante ĝin per riĉaĵoj; kaj ĝi rakontis krome, ke la pastro decidis resti kaŝita en la subtera rifuĝejo, preĝante por la venko de la hispanoj kaj atendante, ke la batalo finiĝu, por ke oni lin denove elprenu, kaj ke, vidante, ke oni ne lin savas, li komprenis, ke la malmultaj kuraĝuloj, kiuj sciis lian restadejon, mortis en la tumulto. Rezignaciinta antaŭ sia terura sorto, li sin dediĉis al la tasko rakonti en tiu libro ĉi tiujn okazaĵojn, kaj kelkajn konfesojn, kune kun la historio de sia propra malfeliĉo, kaj post ĉio ĉi, prepari sin por sia morto en tiu tombo el oro kaj soleco.
Tiu libro rakontis la historion de la unuaj hispanoj ĵus alvenintaj al la neesploritaj marbordoj de ĉi tiuj negastamaj landoj de moskitoj, pluvoj kaj sovaĝuloj; la historion de iliaj heroaj luktoj kontraŭ la ĝangalo por konstrui decan urbeton laŭ hispana stilo; kaj la historion de la disputo pri la nomo donota al la konstruita urbeto inter la hispanoj, el kiuj ĉiu volis doni al ĝi la nomon de la sanktulo de sia prefero, disputo, kiu daŭris plurajn monatojn, ĝis batalo venis solvi tion, kion la vortoj ne povis, ne ĉar ili interkonsentis pri la nomo, sed ĉar ili restis sen urbeto, bruligis la domojn kaj detruis en horoj tion, kion ili konstruis en jaroj. Tial, laŭ tio, kion rakontas la libro skribita de la pastro kun la forfajlitaj kornoj, kiam ili rekonstruis la urbeton, ili interkonsentis fari la fondan ceremonion la 1-an de novembro, Tago de Ĉiuj Sanktuloj, kaj nomi ĝin La Villa de Los Santos, por ke estonte ne okazu ĉagrenoj aŭ disputoj pri tio. La mumio de la pastro estis sendita, kun violkolora rubandeto sur la kapo, kiel bonvola donaco de la Panama Respubliko al la Hispana Regno; la libro estis sendita al la Antaŭkolumba Muzeo de Portobelo; kaj la oro estis uzita por rekonstrui la templon de la urbeto, kiun fortrenis la elbordiĝinta fluo de la rivero. Oni ne ŝparis elspezojn. Eŭropaj arkitektoj spertaj pri renesancaj stiloj, materialoj de plej alta kvalito kaj du jardekoj da seninterrompa laboro estis necesaj por realigi la gigantan verkon. Oni aĉetis la terenojn apudajn al la bazo de la malnova templo, por ke ĉi tiu nova versio ĝin amplekse superu en grandeco kaj lukso, sed ĉar nek per ĉiuj ĉi elspezoj, nek kun la helpo de la komitato, kiu ŝtelis duonon de la mono, eblis elĉerpi la monon de la trezoro el la subtera provizejo, oni devis aldoni al la preĝejo plurajn pliajn etaĝojn kaj plenigi ilin per ĉiaspecaj religiaj objektoj kaj bildoj de sanktuloj, alportitaj el Vatikano, tiel ke ĝi fariĝis la plej pompa kaj plej granda preĝejo en la tuta mondo.
En tiu preĝejo estis baptita la plej nova Ŝoso de la Pérez Franco, kaj tie estis baptita ankaŭ tiu, kiu fariĝos la amo de lia vivo. La knabineto estis tiel tenera kaj bela, ke la pastro baptis ŝin dufoje pro la pura plezuro teni ŝin en siaj manoj, kaj atinginte siajn dek kvin jarojn ŝi restis same rava kiel tiam.
— Ŝi estas kiel ĵus malfermiĝinta rozo, — diris iun tagon al la Ŝoso lia amiko, la blondulo, kiu ĉiam iradis kun sia hundo. — Ŝi havas ĉerizan buŝeton kaj filikokolorajn okulojn, kiuj frenezigos vin.
Tiu kun la hundo observis ŝin tra la fenestro, dum ŝi sin banis, kaj konvinkis sian nekredeman amikon akompani lin tiun posttagmezon por spioni ŝin kaj kompreni la kialon de la konfuzo, kiu lin envolvis. Kiam la Ŝoso ŝin vidis, li restis sen spiro. “Ŝi estas la plej bela afero, kiun mi vidis en mia vivo”, li suspiris. En la sekvaj tagoj li faris ĉion, kion li povis, por estigi renkontiĝon kun ŝi kiel eble plej hazardan.
Ili vidis unu la alian unuafoje en festa sabato, de muziko kaj paradoj en la stratoj de la urbeto. La knabino, vestita per roza negliĝo, rigardis karavanon de sur la balkono de sia domo, kaj kiam li preterpasis en malnova kaj brua verda kabrioleto, ili fikse rigardis unu la alian, inter scivolo kaj altiro, kaj ĵetis kisojn unu al la alia per la manoj, ĝis la karavano perdiĝis inter la stratoj. Ili revidis unu la alian en la nokto de la granda stelpluvo, inter la homamaso dissemita sur la ebenaĵo. La homoj mirigite kontempladis la spektaklon kaj kolektis la falantajn stelojn por porti ilin hejmen kaj pendigi ilin en la salonoj kaj en la banĉambroj. Kiam li ŝin vidis, li trovis ŝin ĉirkaŭita de steloj ĉiuflanke, lumigita kaj diafana, kun tiu sukerita aspekto, kiu neeviteble memorigis al li la marmoran anĝeleton, kiun li vizitadis en la tombejo en la grizaj posttagmezoj de siaj tagoj de soleco, por vidi ŝin eternigita en la momento de ekflugo kun la flugiloj etenditaj, por tuŝi ŝiajn malvarmajn, malmolajn kaj blankajn lipojn, kaj por senti, ke ekzistas iu por akompani lin en ĉi tiu vivo, eĉ se el marmoro. Li prenis ŝian manon, kisis ĝin tenere, kaj ili promenis kune la tutan nokton, kolektante stelojn kaj ĵetante ilin reen al la ĉielo. Li parolis al ŝi pri klasika muziko, pri Beethoven, Mozart kaj Prokofiev, pri Schubert, Brahms kaj Mendelssohn, pri Strauss, Dvořák kaj Chopin; kaj ŝi parolis al li pri baleto, pri la arabesques, la ports de bras, la battements frappés, la petits battements, la grands pliés, la demi-pliés kaj la révérences, kaj ili amuziĝis senlime, enamiĝante kune.
La tria fojo, kiam ili vidis unu la alian — la unua fojo, kiam ili povis esti solaj — estis, kiam, profitante la homamason kaj la ĝeneralan malordon, kiujn kaŭzis la falo de la ponto sur la elefantojn, ili mergiĝis en la riveron kaj lasis sin porti laŭflue ĝis loko, kiun la knabo konis el siaj skoltaj tagoj. Ĝi estis malgranda akvofalo sur nigra roko, kie la akvo, falinta dum miloj da jaroj, elkavigis groton, kiu daŭris en abismon de tre puraj akvoj. En tiun groton la du eniris kaj kaŝis sin dum pluraj tagoj, por povi esti solaj, tagoj, kiuj montriĝis la plej fantastaj de iliaj vivoj. La unuan tagon ili pasigis brakumitaj silente sub la akvoŝpruco ĝis la noktiĝo. Ĉe la noktiĝo la knabo mergiĝis en la abismon kaj naĝis, ĝis li trovis fluoreskajn herbojn de tre intensa verdo, kiel tiu de la lumo de lampiroj, por lumigi al si la mallumon de la groto. Tiun nokton ili dormis kviete, suspenditaj duonprofunde en la akvo, kaj la malvarmaj fluoj de la akvofalo promenigis ilin la tutan nokton laŭ la longo kaj larĝo de la groto, kaj pro la frotado kun la fluoreskaj herboj iliaj dormantaj korpoj prenis verdan brilon, similan al tiu de la herboj, kvazaŭ el lampira lumo.
Vidante tion, la duan nokton ili kolektis multajn brilantajn algojn kaj frotis ilin sur siajn nudajn kaj varmetajn korpojn, kaj la pulsanta fluoresko de la herboj ŝajnis intensiĝi kun la amo, dum ĝi penetris iliajn haŭtojn. Ŝi sorisis amuzite, vidante ke ili ambaŭ brilas kaj verdas kiel mentaj bombonoj sub la tagmeza suno. Ili eliris el la groto kaj kuris longe sub la luno, brilante kiel enormaj falsteloj sur la nigra firmamento de la libera kamparo.
Plurajn pliajn tagojn ili restis en la groto, kaŝitaj sub la ŝaŭmo de la akvofalo, amante unu la alian en la silenta pasio de longa kaj freŝa brakumo. Nur en la momento, kiam ili decidis denove eliri el la malluma groto — nur por preni aeron kaj poste reveni al la amado en la profundoj — ili malkovris, ke iliaj korpoj iom post iom kovriĝis per maldika gelatena tavolo de verda ŝlimo, eble produkto de la frotado kun la brilantaj herboj. Ili rimarkis ankaŭ, ke ili restis tiom da tempo brakumitaj sen vidi la vizaĝon unu de la alia, nudaj en la freŝa fludormejo, ke iliaj vizaĝoj jam ne estis al ili tiel familiaraj kiel iliaj korpoj, kaj remalkovrante unu la alian en tiu renkontiĝo, li vidis ŝin tiel bela — kvazaŭ tute farita el smeraldkolora akvo — ke li denove enamiĝis al ŝi. Ili pensis, ke hejme oni verŝajne jam sentas ilian mankon, kaj kolektis siajn vestaĵojn, kiuj de pluraj tagoj vagadis en la kirlo de turbulaj akvoj de la groto, vestis sin kaj adiaŭis unu la alian per kiso sur la lipojn.
Tiam, kiam li vidis ŝin foriri, paŝante kun sia volupta sirena balanciĝo, li sentis, ke lia koro pulsas en lia tuta korpo, kaj ke lia juna animo eskapis de li por flugi tuj super la grundo post ŝi, implikita en ŝia malseka hararo, brakumante ŝian talion, kaj delirante pro amo al ŝi.
II
Estis ĉirkaŭ la dek-unua matene de tiu ĵaŭdo, kiam la tago paliĝis kaj subite fariĝis peza, la koloroj de la aĵoj turniĝis en paŝtelajn kaj blankajn tonojn, kaj la tempo komencis flui pli malrapide, kaj la homoj, konsternitaj vidante la mondon paraliziĝi en tiu marĉo de la senfino, eliris el siaj domoj por kontempli terurite, kiel la birdoj flugas malrapide tra la aero kiel folioj milde falantaj en senventa aŭtuno, por vidi, kiel la akvo eliranta el la fontanoj falas en la basenon kun incita malrapideco, kaj por vidi, kiel la suno, pendanta senmova en la ĉielo, banas per malfortaj radioj tiun paradizon de palaj tonoj kaj totala paralizo. Ne aŭdiĝis la krioj de la simioj en la montoj, nek moviĝis la nuboj en la ĉielo, nek la folioj sur la arboj, kaj tio okazis ne nur en la malgranda urbeto La Villa, sed en ĉiuj urboj, kiuj ekzistis sur la tero en tiuj tempoj. Per la batado de siaj koroj, la viroj kaj virinoj, kiuj eliris sur la straton terurite de tiu konsterna fenomeno, sciis, ke ili ankoraŭ vivas, sed la kokinoj, hundoj, birdoj kaj ĉiuj ceteraj bestoj ĉirkaŭ ili ŝajnis pajloŝtopitaj, senmovaj en la pozicio, en kiu ilin trafis la universala letargio. Nur kiam ili rimarkis, ke tiu disfalo de la tempo esceptis nur la homojn, tiuj homoj komprenis, ke la tuta mondo haltis, ĉar Dio tre serioze pripensas, kion li faru kun tiu dekadenca raso de siaj infanoj, kiuj jam tedis lin per siaj kapricoj de dorlotitaj infanoj; tiel serioze li pripensis tion, ke li ne lasis la sunon moviĝi de sia loko dum li pensis, por ke ĝi ne ĝenu liajn decidojn, por povi determini en paco kaj sen premoj, ĉu ĉi-foje li fine kaj por ĉiam detruos ĉian homan postsignon de sur la vizaĝo de la tero, aŭ ĉu li donos al ili la n-an fojon novan ŝancon, eĉ sciante, ke fine ili ĉiuokaze lin seniluziigos. Kiam la santosanoj rimarkis tion, en la urbeto eksplodis kontaĝa pia fervoro, kaj aperis diversaj religiaj sektoj, estigitaj de la timo pri eventuala fina tago. Estis dum tiuj tagoj de necerteco inter la homoj, ke la juna Ŝoso decidis aliĝi al misio de monaĥoj de la miljara ordeno de San Longuiño, kiuj trapasis la urbeton survoje al la montoj, eĉ se tio signifis por li la plej grandan oferon, kiun oni povas trudi al viro: disiĝi de sia amata kunulino, de la virino, kiu dividis kun li la bonon kaj la malbonon, kaj kiu helpis lin realigi siajn revojn. Li sentis sin profunde movita servi Dion super ĉio, kaj tio estis la plej bona maniero, kiun li trovis por fari tion. La knabo estis vaste konata en diversaj rondoj pro siaj malkovroj kaj inventoj, kaj lia migrado el la kampoj de la scienco al la herbejoj de la spirito havis grandan simbolan signifon kaj enblovis kontraŭefikan senton de urĝo en tiujn humilajn homojn. Lin ne retenis la certeco, ke se li foriros, li neniam plu faros grandajn malkovrojn, ĉar li estis konvinkita — en la aĝo de dek sep jaroj — ke lia ora epoko jam pasis, kaj ke ne ripetiĝos tagoj kiel tiu, kiam li renversis ĉiujn sciojn de la astronomia scienco, revoluciante ĝin de la fundamentoj en nuraj kelkaj minutoj da senokupo, kuŝante iun nokton surdorse sur sia liteto, rigardante tra la fenestro. Tiun nokton lia menso trovis la respondon al unu el la plej neesploreblaj enigmoj de la scienco: kial brilas la steloj, fabela konkludo, kiu portis lin al famo ene de la scienca medio de la epoko kaj kronis lian nomon per prestiĝo. Tra la fenestro li vidis stelon, kiu timide trembrilis en la ĉielo, kaj sur unu vitro de la fenestro li vidis la reflekton de la lumo de kandelo, kaj lia rapida menso ĵetiĝis kiel senbrida besto por faligi sin de la krutaĵo en tiun nediskuteblan konkludon, tiel evidentan kaj simplan, ke lin surprizis, ke la homaro devis atendi tiom da jarcentoj, ĝis li venis por klarigi al ĝi la simplan ĉielan fenomenon: la steloj estis nenio alia ol la reflekto de la lumoj de la surteraj domoj sur la polurita volbo de la ĉielo. Sed lia plej granda triumfo estis, kiam li elpensis metodon por kapti la bildon de anĝelo sur fotografian paperon, danke al kombino de speguloj, lampoj kaj pulvaj fulmlumoj, vicigitaj laŭ speciala maniero kaj metitaj ambaŭflanke de la loko, kie oni suspektis trovi ĝin. Li provis tion instalante tiun kompleksan aparaton sur la tegmento de la domo de mortanta viro, atendante, ke tiu forpasu kaj ke anĝelo venu el la ĉielo por preni la animon de la mortinto. Li aŭdis de sur la tegmento, ke la lamentoj kaj la ploro en la ĉambro sub liaj piedoj intensiĝas, kaj ekbruligis la lampojn. Kiam li sentis leĝeran venteton, kiu pasis apud li direkte al la ĉambro, li sciis, ke la anĝelo eniris serĉante la animon. Li metis la fingron sur la ellasilon, kaj kiam li perceptis, ke tiu flustro en la aero leviĝas returne, li pafis plurajn eksponojn sinsekve, lumigante la funebran nokton per la ekbriloj de la lumoj kaj de la pulvo. Li ricevis terure klarajn bildojn, kiuj baldaŭ trakuris ne nur la tutan landon, sed la mondon. En ili oni povis klare vidi la bildon de belega flugilhava virino, kun tre delikataj trajtoj, kun libera hararo kaj kun malabunda kaj maldika blanka vualo kovranta la nudecon de ŝia perfekta korpo, kaj portanta en siaj brakoj la sorisantan mortinton, kiu salutis la kameraon per la mano.
Tiu fotografia tekniko rapide populariĝis kiel lasta konsolo por la familianoj de la mortantoj, kaj li, profitante sian amikecon kun tombisto, sukcesis proponi la servon de postmorta fotografio kiel parton de la funebra servopaketo. Kiam iu malsanulo kun certa financa solventeco perdis ĉian esperon pri vivo, la familianoj mendis, kune kun la ĉerkoveturilo kaj la florbukedoj, kiel parton de la funebraj aranĝoj, belan foton de la animo de la mortinto kun la belegaj anĝelinoj, kiuj el la ĉielo venis preni lian animon. Tiu negoco havigis al li bonajn enspezojn kaj nutris lin dum kelka tempo, sed li devis ĝin forlasi post okazo, en kiu oni mendis al li la funebran foton de la animo de Generalo, kaj anstataŭ unu el la anĝelaj virinoj, kiuj kutimis aperi en la antaŭaj mendoj, la bildo montris teruran diableton, kiu forŝiris la animon de la korpo por porti ĝin al la regno de la ombroj.
Nun tiu glora pasinteco estis flankenmetita por akcepti la misiistan vokiĝon. Antaŭ ol foriri, la junulo faris sian lastan noktan viziton al la fenestro de la ĉambro de sia amatino, zorgante, ke la lunlumo ne perfidu lian ĉeeston al la najbaroj. Li transsaltis la barilon, antaŭeniris kaŭrante ĝis la fenestro, kaj vokis ŝin milde frapetante la vitron. Ŝi elmontris sian belecon en la lunlumon, kaj ili longe konversaciis, sed baldaŭ la vortoj montriĝis nesufiĉaj por esprimi la grandegan amon, kiun ili sentis, kaj ili devis anstataŭigi ilin per kisoj. Kisantajn ilin trovis la unuaj ekbriloj de la tago, kaj antaŭ ol foriri, en la momento de adiaŭo al la alia duono de sia animo, la knabo promesis al ŝi, ke li revenos, ke tiu retiriĝo estas nur provizora, nur ĝis lia koro sentos sin en paco kun Dio kaj mi baldaŭ revenos, atendu min, mia amo, mi amos vin dum ĉi tiu tuta tempo, mi pensos pri vi ĉiun sekundon, kaj kiam mi revenos, mi estos nur via. Li donis al ŝi belan floron de ruĝo flama kiel viaj lipoj, kiel mia koro enamiĝinta al vi, kaj forkuris antaŭ ol iu lin malkovrus. Tiun matenon la knabino plantis la ruĝan floron antaŭ sia fenestro kaj kontempladis ĝin dum pluraj tagoj, kiuj ŝajnis al ŝi neelteneble malplenaj kaj longaj.
La misio daŭrigis sian vojon al la foraj montoj, kaj la juna Ŝoso iris kun ili. Dum la vojo ili kantis kelkajn kantojn en la latina, el kiuj la knabo povis kompreni nenion, kaj marŝante dum la tago kaj tendumante por dormi dum la nokto, post unu monato ili alvenis al la loko, kien la mano de la Sinjoro ilin sendis. Ĝi estis vilaĝo de indianoj, dronanta meze de maro de senfinaj ĝangaloj, sur la nepenetreblaj deklivoj de la montaro Bijao. La monaĥoj de la misio prezentis sin antaŭ la ĉefo de la tribo kaj alportis al li kiel donacon krucifikson faritan el la plej fajna angla ĉokolado. Ravita de la bongusto de tiu delikata kaj rara frandaĵo, la tribestro akceptis ilin en siajn landojn kun malfermitaj brakoj. Li promenigis ilin tra la tuta vilaĝo, montris al ili la grandecon de siaj regnoj, kaj prezentis ilin antaŭ siaj regatoj kiel siajn amikojn, metante je ilia dispono ne nur sian personon, sed ankaŭ sian popolon kaj la plej grandan trezoron de tiu vilaĝo: malgrandan elefanton, kiun la indianoj antaŭ nelonge trovis perdita en la ĝangalo de la monto. La indianoj traktis ĝin kun granda zorgo kaj amo, kaj de tempo al tempo uzis ĝian grandegan forton por movi ŝarĝojn aŭ elŝiri arbojn kun la radikoj, por la plibonigo de la vilaĝo. La indianoj helpis la monaĥojn konstrui kabanojn por ekloĝi, kaj starigi kapelon en la centro de la vilaĝo. De tiam, ĉiun dimanĉon, la misiistoj disdonis kelkajn ĉokoladojn inter la indianoj, kaj inter ĉokolado kaj ĉokolado parolis al ili pri la misteroj de la evangelio, pri la nova interligo kaj pri la amo inter la homoj. Poste ili instruis al ili kanti en la latina kaj paroli, sufiĉe korekte, la kastilian de Kastilio, kaj ili sukcesis ekkoni kaj uzi bazan vortprovizon en la dialekto de la indiĝenoj. Tiel povis tiuj de la Ordeno de San Longuiño komuniki kun tiuj viroj kaj virinoj kun cinamkolora haŭto kaj felinaj okuloj, ekkoni ilian historion, tradiciojn kaj kredojn; kaj konstatinte, ke tiuj posedas propran teologion, la misiistaj monaĥoj limigis sin al konfesado de sia religio per ekzemploj de laboro kaj amo, ne provante ŝanĝi la konceptojn de tiuj homoj, kiuj, finfine, ne havis kialon esti pli veraj aŭ malpli veraj ol la katolikaj. Pli poste la juna Ŝoso eksciis, ke tiu tribo estis la sama, kiu jarcentojn antaŭe malsupreniris el la montoj kaj eniris la urbeton La Villa por sunumi sin en la stratoj, por mildigi la grandan epidemion de agaco, kiu ilin skurĝis kaj kiu pereigis unu el ĉiu du indiĝenoj. Lia kiĥota praulo, la leŭtenanto De Pérez y Delgado, batalis kontraŭ tiuj pacaj estaĵoj, ne haltante por ekkoni iliajn motivojn, kaj mem ekhavis la malsanon, kiu forprenis lian vivon post longa agonio en lito.
— Li devis esti freneza por batali kontraŭ ĉi tiuj mildaj filoj de Dio, — diris al si mem la Ŝoso.
Post kelka tempo al la juna monaĥo oni komisiis la prizorgadon de la malgranda elefanteto, kiu fine trovis, en la homoj de tiu vilaĝo kaj en la monaĥoj de la misio, amikojn, kiuj ne fuĝis de ĝi kaj kiuj traktis ĝin kun amo. La knabo nutris ĝin per herboj, oranĝoj kaj maniokaj radikoj, kaj ĉiutage kondukis ĝin bani sin en la rivero; li brosis ĝiajn dentegojn, purigis per tuko ĝian rostron kaj kombis ĝin kun disigo en la mezo, kaj poste lasis ĝin iri libera kaj ordigita promeni tra la vilaĝo. Ĉiun tagon, fininte bani la elefanton, la monaĥo religie dediĉis kelkajn minutojn al skribado de letero al sia amata Anĝelo — kiel li nomis sian koramikinon — konfirmante al ŝi, ke lia koro ankoraŭ batas enamiĝinta al ŝi, kaj ke post nelonge li estos plenuminta la mision, kiun, li kredis, oni komisiis al li sur la tero, kaj estos libera por ĝui ŝin kaj ŝian kunestadon. Ĉiun tagon, ferminte la koverton, li tranĉis en la korto la plej grandan kaj belan floron, kiun li trovis, kaj eliris sur la verandon, kie juna indiano — propravole sin proponinta servi kiel mesaĝisto, kaj alia ol tiu de la antaŭaj tagoj — atendis la leteron kaj la floron por porti ilin kurante tra la ĝangalo, malsekigante en ĉiu rojo de la vojo la tigon de la floro, por ke ĝi alvenu freŝa, manĝante radikojn kaj sovaĝajn fruktojn, kaj dormante en la arbopintoj, ĝis li atingis — post pluraj semajnoj da kruda vojaĝo piede tra tiu verda infero — la malgrandan urbeton, kiun la hispanoj fondis antaŭ kvin jarcentoj, por tiam atendi ĝis la nokto, ke la dormo dormemigu la tutan loĝantaron, kaj transsalti la barilon kaj enŝteliĝi kiel ŝtelisto en la domon de la knabino, transdoni al ŝi la floron kaj la amleteron de la misiisto, kaj forpafiĝi antaŭ ol iu lin malkovrus. La knabino atendis maldorma la mesaĝiston ĉiun nokton, kaj legis avide la leterojn, kiuj rakontis al ŝi pri la novaj aferoj, kiujn faras ŝia amato en la misio de San Longuiño, pri kiom li amas ŝin kaj kiom li sopiras ŝin, kaj kiuj promesis al ŝi baldaŭan revenon kaj feliĉan rekuniĝon. Tiam ŝi rigardis de la fenestro al la fora horizonto, ĉar ŝi sciis, ke ie en la distanco ŝia misiisto suspiras pro amo al ŝi, eble kuŝante sur sia freŝa kampolito, aŭ rigardante la ĉielon de la pordo de sia kabano. Kaj ŝi deziris el la tuta animo esti kun li por paroli al li pri siaj revoj per la silento de siaj verdaj okuloj; kaj ŝia koro kortuŝiĝis pro sia propra soleco, kaj ŝi longe ploris sur sian kusenon, ĝis ŝi ekdormis gratante la tempon per mallongetaj plorsingultoj. La sekvan tagon ŝi plantis la floron antaŭ sia fenestro, en vico de floroj el malsamaj tagoj, kiuj velkis kun la tempo, unu post la alia, fariĝante parto de sinsekvo de senfoliaj bastonetoj, kiuj signifis nenion por la ordinaraj mortemuloj, sed kiuj por ŝi simbolis la tutan amon de tiu pasia junulo, amon, kiu iris trans la monaĥan frokon, trans la ĝangalajn montojn, trans la tempon kaj la distancon.
Plurajn noktojn ili ambaŭ pasigis maldormaj, de la noktiĝo ĝis la tagiĝo, en longaj amaj konversacioj, jam ne tra la fenestro de ŝia ĉambro, sed transpontante la enorman distancon inter la monto kaj la fora urbeto per sistemo de lumsignaloj, en kiu partoprenis pluraj indianaj mesaĝistoj sur la pintoj de la plej altaj montetoj, ripetante la intermitajn signalojn de la lampoj de la geamantoj kaj portante de monteto al monteto “mi amas vin”-ojn kaj “mi sopiras vin”-ojn, diritajn mil fojojn en la silenta lingvo de tiu nokta amo, laŭlonge de la centoj da mejloj, kiuj ilin disigis.
Iun nokton la juna Ŝoso kuŝis sur unu flanko apud la elefanto, silente kontemplante la foran trembrilon de la steloj, kiam li ekkonsciis, ke la verko de la Kreinto estas grandega kaj perfekta, kaj li elkore deziris fariĝi intima parto de tiu kreaĵo, vivante por ĉiam en tiu soleca vilaĝo en la montaro Bijao kun siaj indianaj fratoj, la monaĥoj kaj la elefanto, dediĉita al farado de bono por la profito de ĉiuj. Inspirite de tiu penso, li iris al la kabano de la indiano, kiu funkciis kiel Ĉefo de la vilaĝo, por komuniki al li sian decidon kaj peti lian permeson resti definitive en tiu loko, havante nenian ideon, ke tio, kion li tuj vidos, por ĉiam ŝanĝos lian destinon. Li atingis la kabanon, enrigardis tra la pordo, kaj jen ili estis, la reganto kaj bela indianino, kiu certe estis lia edzino, brakumitaj sur la tero, kune kiel du birdetoj sub la pluvo. Li retropaŝis, kaj la paro stariĝis, kun pli da surprizo ol da honto.
— Ne, gefiloj, ne maltrankviliĝu, mi ne interrompos vin, — diris la Ŝoso. — Mi jam foriras.
Kaj li foriris paŝante malrapide, rigardante la ĉielon kaj pensante pri sia bela koramikino, dezirante esti kun ŝi kiel li neniam deziris ion ajn, kaj senespera pro tio, ke li estas tiel malproksime de sia amo. Estis tiam, kiam la retenitaj sopiroj de ĉiuj tiuj tagoj subite ekkrevis, en angoroj, deziroj kaj mallaŭta ploreto, kiu de longe serĉis, kiel eliri el lia koro. La naturo lin vokis, ne kiel ĝi kutime vokas misiistan monaĥon, sed kiel oni vokas enamiĝintan viron. Kaj li sentis la manon de Dio pli ĉeesta en sia deliro pro tiu virino ol en la altaj steloj, kiuj ornamis la nokton, kaj li sentis, ke lia loko estas apud tiuj varmetaj lipoj, molaj kiel rozpetaloj, kaj ne sub tiu monaĥa froko. Kiam li pensis pri tio, restis al li nenio alia ol akcepti, ke lia animo ne estas la animo de sinofera kredanto, sed tiu de pasia amanto, kiu enŝteliĝas tra la fenestroj en la lunaj noktoj por kunplektiĝi kun sia amatino kaj kanti al Dio, kun la pasio de du korpoj kaj unu sola granda amo. Li sidiĝis sur la pinto de la monto kaj ekvidis en la fora horizonto, kiel disŝprucigitajn stelojn, la lumojn de la fora urbeto. Tie estis lia amata Anĝelo. Tiam li elprenis el sia poŝo malgrandan skatolon el skulptita mahagono, kaj el ĝi, brilantan sferon de lumo: belegan stelon kun lilaj kaj turkisaj ekbriloj, kiun li kolektis apud sia amatino tiun nokton, kiam ili pluvis sur la kamparon, kaj kiu akompanis lin ekde tiu magia momento. Banita de ĝia blindiga lumo, li mense analizis ĉiujn aspektojn de sia nova vivo, kaj trovis ĝin malplena kaj sensenca malproksime de ŝi. Tiun saman nokton li ekiris returne. Li adiaŭis siajn fratojn monaĥojn kaj siajn fratojn indianojn, kaj surrajdis la dorson de la elefanto, kiu portis lin tra la ĝangalo pli rapide ol iu ajn konata homo aŭ besto, atingante la urbeton la sekvan matenon.
Tiun matenon la knabinon vekis delica aromo de freŝaj floroj, kiu inundis la domon. Scivola, ŝi elrigardis tra la fenestro, kaj tio, kion ŝi vidis, kaŭzis al ŝi elektrizan tikladon tra la tuta korpo, similan al tiu, kiun ŝi sentis en la lunaj noktoj pro la varmaj kisoj de la misiisto. Ĉiuj floroj (de tiu, kiun ŝi plantis la antaŭan matenon, ĝis la unua floro, kiun ŝi plantis la matenon, kiam ŝia amato foriris kun la misio, kaj kiu kun la tempo transformiĝis en bastoneton sen folioj nek koloro, kune kun multaj aliaj floroj el aliaj tagoj de melankolio) aspektis freŝaj kaj viglaj, kun siaj verdaj folioj kaj siaj petaloj de ardanta ruĝo, kaj disvastigis delikatan parfumon de ĵus tranĉita floro.
— Li revenis, — ŝi diris al si, en suspiro de trankviliĝo.
Tiam ŝi eliris sur la verandon ĝuste en la momento por vidi la monaĥon, kiu aperis sur la longa vojo, antaŭenirante al ŝi, elirinta el la ĝangalo rajdante sur la elefanto. La Ŝoso deseliĝis kaj lasis sian rajdobeston foriri returne, kaj marŝis al ŝi pli trankvila ol la nokto. Li pasis preter la verandoj, preter la morto, preter la mangoarbeto kaj preter la parfumaj kaj radiantaj floroj, kaj iris rekte plu ĝis la varmetaj brakoj de sia amatino. La junulino elspiris suspiron de paco, por ŝi kaj por li, kiam ŝi sentis la kapon de la Ŝoso nestiĝinta ĉe sia kolo, kaj aŭdis liajn vortojn de amo kaj kvieto. Ili restis brakumitaj, ĝis elĉerpiĝis al ili la vortoj kaj ili devis anstataŭigi ilin per kisoj, kaj ili restis brakumitaj, ĝis jam ne eblis, ke ili restu brakumitaj, ĉar tiam ili jam ne estis du proksimaj korpoj, sed du liberaj animoj kunfanditaj en unu solan super la vasta horizonto de la fino de la tempoj.
Notoj
- Rodrigo de Bastidas, hispana navigisto, la unua eŭropano, kiu atingis la marbordon de la nuna Istmo de Panamo (1501). ↩
Esperantigis el la hispana la aŭtoro.
Esperantigis el la hispana la aŭtoro.
