Roberto Peres-Franko
Novelo

Al la ĝardeno

mallonga novelo

Originalo en la hispana

al Rogelio Sinán

— Pasintnokte mi sonĝis pri ŝi.

— Denove — veis la patrino, klinante la kapon kaj krucsignante sin.

La patro silente rigardis sian filon, kiu sidis ĉe netuŝita telero da cerealo. Post longa paŭzo li demandis:

— Kion ŝi diris ĉi-foje al vi?

— Ke vi ne zorgu pri ŝi. Ŝi diras, ke panjo devas ne plu plori, ĉar ŝi bone fartas.

La patro rigardis la patrinon, kiu levis la brovojn kvazaŭ pardonpete. Senpacience, li stariĝis, kisis la aeron super la kapo de sia edzino kaj metis sian manon sur tiun de la filo. Li surmetis la jakon, prenis tekon kaj eliris el la domo.

— Al via paĉjo ne plaĉas, ke vi parolas pri tiaj aferoj.

— Kion signifas ateisto? — demandis la infano.

La patrino silentis. Poste ŝi diris:

— Vi devas iri al la lernejo. Mi ne volas, ke vi malfruu.

La sekvan matenon la gepatroj matenmanĝis en silento kaj de tempo al tempo ĵetis oblikvan rigardon al la filo.

— Pasintnokte mi sonĝis pri ŝi.

— Ĉu vi nun vidas? — diris la patro. — Vi devas alkonduki lin hodiaŭ. Psikologo povos helpi lin. Ni ne povas resti kun krucitaj brakoj kaj lasi lin kreski tiamaniere.

La patrino senvorte jesis per malĝoja gesto. Ŝi volis demandi ion al la filo sed tion ne faris.

— Mi diris al ŝi, ke vi ne kredas min. Ŝi diris, ke mi diru tion al panjo: la tagon, kiam ŝi mortis, okazis io bela, kion nur ili vidis.

— Vi ne estis tie — interrompis la patrino, subite ruĝiĝinta.

— Mi estis en la lernejo. Paĉjo ankoraŭ ne venis el la laborejo. Sed ŝi estis tie. Tiun tagon vi ambaŭ estis solaj en la domo. Ŝi diris, ke ŝi sentas grandan doloron, kaj tiun tagon ŝi komprenis kial. Ŝi klarigis al mi, ke la vivo estas kiel lernejo: oni venas, lernas kaj foriras. Ŝi sciis, ke ŝi jam lernis sian lecionon kaj ke tempas foriri.

La patro, kolera, stariĝis, renversis la tablon kaj eltiris sian zonon.

— Sufiĉas! — li kriis. — Tiun ĉi kanajlon mi tuj edukos.

Li prenis la infanon je la brako kaj komencis zonbati lin.

— Estis papilio tie! — ploris la infano.

La patrino haltigis la patran brakon kaj genue antaŭ la infano demandis:

— Kion alian ŝi diris al vi?

— Ke tiun matenon la papilio eniris tra la malfermita fenestro en la ĉambron kaj flugis al ŝia brusto. Ŝi vidis ĝin, panjo, kvankam ŝiaj okuloj estis fermitaj. Ŝi diras, ke ankaŭ vi vidis ĝin, ke vi ĉesis plori kaj kviete rigardis la papilion milde movi la flugilojn ĝis ĝi endormiĝis. Ŝi diras, ke la respondo al via demando estas: “Jes”. Ĝuste en tiu momento ankaŭ ŝi endormiĝis.

— La papilio mortis — veis la patrino.

— Ŝi diris al mi, ke vi metis la papilion en ŝian ĉerkon, inter ŝiajn manojn.

— Vi ne estis tie — ripetis la patrino, plorante.

— Ŝi vidis ĉion — insistis la infano. — La papilio estas tie, apud ŝi. Pasintnokte ŝi montris ĝin al mi. Ŝi diris, ke vi ne kredos min. Ŝi petis, ke mi kunportu ĝin, por ke vi kredu.

La infano elpoŝigis lignan skatoleton, kaj el ĝi prenis senmovan papilion. La patrino paliĝis ekvidinte ĝin.

— Ĝi mortis, ĉu vi ne vidas? — elĵetis la patro.

— Ŝi diris, ke vi prenu ĝin en viajn manojn, kiel en tiu tago.

La patrino tuŝis la papilion, kiu tuj ekmovis siajn flugilojn. Flagrante sub la matena suno, kvazaŭ eta anĝelo, kiu eliras el abismo, ĝi flugis tra la malfermita fenestro al la ĝardeno.

Notoj

La traduko aperis en Beletra Almanako, N-ro 48 (Oktobro 2023).

Aperas enEsenca antologio (2026)