PAX Manifesto
Ni, sciencistoj, inĝenieroj kaj teknikistoj:
Unue: Kono uzata por la paco
Ni rekonas ke la intelekta kapablo kiun ni posedas por studi, koni kaj modifi la naturon, pere de konoj kaj scienco, estas speciala kaj aprezebla kvalito, kiu devas esti uzata nur por la bonfarto, la paco kaj la progreso de ĉiuj loĝantoj de la mondo.
Due: Engaĝiĝo kun la estontaj generacioj
Ni deklaras ke nia celo estas liveri al estontaj generacioj pli bonan homaron, kiu estos science, teknologie kaj morale pli progresinta, kaj kiu laboros unuiĝinte, pace kaj prospere por la bonfarto de ĉiuj, kaj samtempe gardante nian planedon kiel lokon taŭgan por la vivo.
Trie: Respekto al la individua libereco
Ni kredas ke neniu homo aŭ popolo rajtas altrudi sian sistemon aŭ siajn sociajn, politikajn, ekonomiajn, filozofiajn aŭ religiajn konceptojn al alia homo aŭ popolo. Estas denaska rajto de ĉiu individuo konduki libere sian vivon, bazitan sur siaj propraj konvinkoj, respektante la saman rajton al libereco, same kiel la homajn rajtojn, ĉe ĉiuj aliaj individuoj.
Kvare: Ne al milito
Ni estas konvinkitaj ke milito degradas la homon kaj ke nenia milito — de kiu ajn karaktero — havos pacon kiel frukton. Tial, ni neniel partoprenos en la inventado, disvolvigo, perfektigado aŭ produktado de ia ajn armilo aŭ militilo, nek en la ekestigo aŭ disvolvigo de ia ajn milito aŭ genocido, en iu ajn loko aŭ tempo.
Scienco, inĝenierio kaj teknologio devas esti fratoj de la paco.

Notoj
Noto: Pli ol cent homoj subskribis la Manifeston.
