Roberto Peres-Franko

La diablika masko

mikronovelo

Originalo en la hispana

al Miguel Leguízamo

Sed neniu kiel tiu, kiun faris Julito. Demandu al la maljunuloj. Antaŭ la mateniĝo en la Sankta Vendredo, li eliris en la freŝa aero por serĉi la teron. En formikejo li trovis ĝin molan kaj humidan. Li knedis la argilon la tutan tagon. Nokte, kun kerosenlampo, li formis ĝin ĝuste tie en la kamparo. Li faris muzelon, okulojn, orelojn, kornojn. Li lasis ĝin sekiĝi en la suno ĝis la tago de la Enkarniĝo. Oni diras, ke dum la tago de la Kruco —sekrete— li kovris ĝin per papero trempita en sankta akvo kaj pentris ĝin delikate per la koloro de la sango. En Corpus Christi, la masko de ĉi tiu diabliko1 disvastigis panikon. Maljunulinoj falis teren. Infanoj fuĝis plorante al la paŝtejoj. Viroj rigardantaj el la pordoj de la drinkejoj pisis en siajn pantalonojn. Patro Conde sur ĝin verŝis sanktan akvon. La piaj virinoj ĵuras, ke ĝi bolis ĉe kontakto: “Ĉi tio estas la vizaĝo de Bel Zebu'”. Oni ankoraŭ parolas pri tiu masko en La Villa. Oni diras, ke la Diablo mem muldis ĝin laŭ sia bildo tiun nokton en la kamparo, gvidante la manojn de Julito, kiam la lumo de la kerosenlampo estingiĝis.

Notoj

  1. diabliko: persono alivestita kiel diablo dum festo. ↩

Esperantigis el la hispana la aŭtoro.

Aperas enEsenca antologio (2026)